Vi estas ĉi tie: Hejmo / movado

movado

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto kaj la Esperanto movado
Eŭropa Esperanto-Unio ricevos EU-subvencion

Eŭropa Esperanto-Unio ricevos EU-subvencion

de Redakcio — Laste modifita: 2008-04-28 22:46

Eŭropa Esperanto-Unio ricevas subvencion de EU por dungi oficiston kaj pagi luon de oficejo en Bruselo. La subvencio laŭplane estos uzata ankaŭ por plibonigo de la esperantlingva Vikipedio kaj por okazigo de forumoj pri lingvaj rajtoj kaj pri "racia sistemo de multlingveco" en dudek EU-landoj. La[...]

Eŭropa Esperanto-Unio ricevos EU-subvencion - Legu pli...

Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon

Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon

de Redakcio — Laste modifita: 2008-04-14 13:11

La germana kontraŭtutmondiga aktivulo kaj subtenanto de Esperanto, Martin Krämer, kiu ne estis enlasita en Japanion, neatendite ricevis vizon por traveturi Rusion, kaj antaŭ kelkaj tagoj fine alvenis al Pollando. Martin Krämer kunlaboras kun Libera Esperanto-Asocio de Hokkajdo, sed la asertoj pr[...]

Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon - Legu pli...

Revuo de UEA denove presata en Nederlando

Revuo de UEA denove presata en Nederlando

de Redakcio — Laste modifita: 2008-04-09 22:25

La revuo de UEA post kvin jaroj en Slovakio denove estas presata en Nederlando - por ŝpari monon. En la pasinta jaro la kostoj de la revuo superis la buĝeton per 9.000 eŭroj, nun oni esperas per malpli kosta produktado kaj ekspedado havigi pli da mono por aliaj celoj, eble unuavice por plia labor[...]

Revuo de UEA denove presata en Nederlando - Legu pli...

Lingvaj problemoj ĉe UEA-seminario

Lingvaj problemoj ĉe UEA-seminario

de Redakcio — Laste modifita: 2008-03-27 23:40

Universala Esperanto-Asocio aranĝos seminarion pri lingvaj homaj rajtoj en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Svisio, kun la partopreno de la mondfamaj spertuloj Tove Skutnabb-Kangas kaj François Grin. La seminario okazos la 24-an de aprilo, sed ankoraŭ unu monaton antaŭ la seminario ne[...]

Lingvaj problemoj ĉe UEA-seminario - Legu pli...

Germana esperantisto kaptita inter Rusio kaj Japanio

Germana esperantisto kaptita inter Rusio kaj Japanio

de Redakcio — Laste modifita: 2008-03-17 10:10

La 37-jara radikala germana esperantisto Martin Krämer la 3-an de marto estis arestita en la proksimeco de la orient-Rusia urbo Ĥabarovsk. Laŭ liaj propraj vortoj, li estis batita de la policanoj. Poste li pluveturis al Japanio, kie li planis kunlabori kun Libera Esperanto-Asocio de Hokkajdo por [...]

Germana esperantisto kaptita inter Rusio kaj Japanio - Legu pli...

Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton

Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton

de Redakcio — Laste modifita: 2008-03-09 07:18

Kiel konsekvenco de informa kampanjo de Svisa Esperanto-Societo, 27 svisaj parlamentanoj en la kantono Neuchâtel nun decidis subskribi mocion favore al Esperanto. La teksto de la propono restas sur tre ĝenerala nivelo por eviti ĝian rifuzon en la parlamento. Mireille Grosjean, kunprezidanto de SE[...]

Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton - Legu pli...

Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU

Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU

de Redakcio — Laste modifita: 2008-02-15 11:34

Leonard Orban, la ano de la Eŭropa Komisiono kun respondeco pri multlingveco, komence de februaro skribe respondis al la grandkvantaj komentoj de esperantistoj, aperintaj en la retforumo de EU pri multlingveco. Laŭ Orban ekzistas pluraj motivoj, pro kiuj Esperanto ne povas iĝi pontolingvo en Eŭr[...]

Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU - Legu pli...

Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento

Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento

de Redakcio — Laste modifita: 2008-02-02 20:40

En la Eŭropa Parlamento en Bruselo la 30-an kaj 31-an de januaro videblas ekspozicio pri la temo "Esperanto kiel perilo de translimaj junularaj kontaktoj". La ekspozicio povis okazi pro subteno de Ljudmila Novak, slovena ano de la Eŭropa Parlamento. Ŝi mem lernis Esperanton en sia junaĝo, kaj pl[...]

Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento - Legu pli...

UEA denove sub 6.000 individuaj membroj?

UEA denove sub 6.000 individuaj membroj?

de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-21 10:31

Dum la jaroj 2003-2005 la membrokvanto de UEA evoluis pozitive, sed dum la lastaj du jaroj denove rimarkeblas ioma malkresko. La kvanto de individuaj membroj tamen falis nur marĝene, de 6.107 en 2005 al 6.066 en 2006. Por la pasinta jaro la kvanto de indivuaj membroj ĝis nun ne atingis la magian l[...]

UEA denove sub 6.000 individuaj membroj? - Legu pli...

La retejo de UEA estos refasonita en rusia kuirejo

La retejo de UEA estos refasonita en rusia kuirejo

de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-06 02:40

La retejo de Universala Esperanto-Asocio estas administrata el kuirejo en la urbeto Ŝumerlja, en la Rusia respubliko Ĉuvaŝio. Jam dum ses jaroj Andrej Grigorjevskij estas la ĉefa reta respondeculo de UEA. Dum vizito en Rusio, la redaktoro de Libera Folio kaptis la okazon por paroli kun Andrej Gr[...]

La retejo de UEA estos refasonita en rusia kuirejo - Legu pli...

Eŭropa ekzamen-normigo nun en Esperanto

Eŭropa ekzamen-normigo nun en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-22 15:47

En januaro 2007, post kunlaboro inter la Konsilio de Eŭropo, UEA, la reta iniciato edukado.net kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), aperis nova normiga broŝuro pri lingvoekzamenado kun la titolo "La Komuna Eŭropa Referenckadro - pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de [...]

Eŭropa ekzamen-normigo nun en Esperanto - Legu pli...

Buller veturos al Moskvo por esplori kongresejojn

Buller veturos al Moskvo por esplori kongresejojn

de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-16 12:43

La ĝenerala direktoro de UEA planas veturi al Moskvo printempe de 2008 por surloke esplori la kondiĉojn por eventuala Universala Kongreso en Rusio en la proksimaj jaroj. Tiun informon ricevis Andrej Grigorjevskij, la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kiu dum la Malferma Tago en la Centra Oficejo[...]

Buller veturos al Moskvo por esplori kongresejojn - Legu pli...

Prelegoj de la Malferma Tago spekteblaj

Prelegoj de la Malferma Tago spekteblaj

de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-06 07:00

Pli ol cent personoj ĉeestis la Malferman Tagon en la Centra Oficejo de UEA sabate la 24-an de novembro. Prelegis interalie Ulrich Lins, Stano Marček kaj Ziko van Dijk. Ĉeestis pluraj estraranoj de UEA, kaj okazis diskutoj pri la estonta reta strategio de UEA. Dum la sekva tago, dimanĉo, okazis[...]

Prelegoj de la Malferma Tago spekteblaj - Legu pli...

La dilemo de la posteuloj

La dilemo de la posteuloj

de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-18 15:23

Malmultaj esperantistoj en 1968 protestis kontraŭ la okazigo de Universala Kongreso en la tiam nedemokratia Hispanio. Ziko van Dijk, kiu verkis disertaĵon pri la historio de UEA el politika vidpunkto, trovis informojn pri nur du eldiritaj protestoj. Aldone estas informoj pri unu persono, kiu dekla[...]

La dilemo de la posteuloj - Legu pli...

Unesko nuligis siajn oficialajn rilatojn kun ILEI

Unesko nuligis siajn oficialajn rilatojn kun ILEI

de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-07 18:07

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) perdis siajn oficialajn rilatojn kun Unesko, la organizaĵo de UN por edukado, scienco kaj kulturo. La kialo de la nuligo ŝajne estis la neglekto de ILEI sendi raporton al Unesko pri sia kontribuo al la celoj de Unesko dum la pasintaj ses jaroj. L[...]

Unesko nuligis siajn oficialajn rilatojn kun ILEI - Legu pli...

Katalunaj esperantistoj pripensas siajn principojn

Katalunaj esperantistoj pripensas siajn principojn

de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-28 21:46

Ĉu vi scias kial vi estas esperantisto? Ĉu ĉiuj aliaj esperantistoj samopinias? Kial ekzistas UEA kaj SAT, internacie, kaj kial ekzistas Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kultura Asocio Esperanta, en Katalunio? Preskaŭ ĉiuj parolas pri la boneco de "lingva diverseco", tamen, se esperantismo estas a[...]

Katalunaj esperantistoj pripensas siajn principojn - Legu pli...

La teamo de la IJK sturme eklaboras

La teamo de la IJK sturme eklaboras

de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-13 11:52

La loko de la venontjara Internacia Junulara Kongreso estis elektita nekutime malfrue, en septembro. La prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Vera Acsádi, tamen jam havas sperton pri simila tasko kaj estas konvinkita, ke ĉio funkcios bone. Sed por sukcesigi la IJK-n en Hungario nun necesas dili[...]

La teamo de la IJK sturme eklaboras - Legu pli...

Afrika milito trafas esperantistojn en Kongo

Afrika milito trafas esperantistojn en Kongo

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-29 09:39

La milito en la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo, la plej granda lando en Afriko, denove trafas esperantistojn. Multaj esperantistoj fuĝis el siaj loĝlokoj. Antaŭnelonge rabistoj atakis la hejmon de la prezidanto de loka Esperanto-klubo. La prezidanto kaj lia edzino estis serioze vund[...]

Afrika milito trafas esperantistojn en Kongo - Legu pli...

Esperantistoj kaj gronlandanoj lingve festivalis

Esperantistoj kaj gronlandanoj lingve festivalis

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-21 10:36

La Kopenhaga lingva festivalo estas festo, en kiu oni celebras la lingvan diversecon kaj donas gustumajn provojn de kelkaj el la lingvoj de la mondo. Sabate la 15-an de septembro ĝi okazis je la dua fojo, kaj oni intencas ke ĝi iĝu ĉiujara kopenhaga evento - almenaŭ ĝi laŭplane nepre okazu an[...]

Esperantistoj kaj gronlandanoj lingve festivalis - Legu pli...

Reinhard Selten pledis por Esperanto en ”pola Davos”

Reinhard Selten pledis por Esperanto en ”pola Davos”

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-17 20:56

Kun financa subteno de Esperantic Studies Foundation, la japana mecenato Etsuo Miyoshi, kaj UEA, ĉi-jare Eŭropa Esperanto-Unio forte reprezentiĝis ĉe la prestiĝa ekonomia forumo en la pola urbo Krynica. La budo de EEU staris tuj kontraŭ la enirejo de la ĉefa konstruaĵo, kaj ricevis grandan a[...]

Reinhard Selten pledis por Esperanto en ”pola Davos” - Legu pli...

Nova TEJO-estro ne diras, ĉu li restos

Nova TEJO-estro ne diras, ĉu li restos

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-08 10:10

La nova prezidanto de TEJO, Haris Subašić, naskiĝis en 1981. Li loĝas en Bosnio kaj estas studento pri komputiko kaj ekonomiko. En la Esperanto-movado li lastatempe okupiĝas pri la projekto E@I, pri Pasporta Servo, kaj pri la eksteraj rilatoj de TEJO. Laŭ li, la demisio de David-Emil Wickströ[...]

Nova TEJO-estro ne diras, ĉu li restos - Legu pli...

La prezidanto de TEJO demisiis

La prezidanto de TEJO demisiis

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-04 22:39

La 2-an de septembro demisiis la prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström. La taskon de prezidanto post li transprenas la vic-prezidanto, Haris Subašić. Nova prezidanto kaj estraro de TEJO devis esti elektitaj en la IJK en Vjetnamio, sed tio ne eblis, ĉar ne kolektiĝis la bezonata kvanto da kom[...]

La prezidanto de TEJO demisiis - Legu pli...

Usonaj esperantistoj ŝanĝis ŝildon

Usonaj esperantistoj ŝanĝis ŝildon

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-02 21:55

La landa kongreso de la usona landa asocio de UEA ĉi-jare okazis ne en Usono, sed en Meksiko, en la urbo Tijuana, proksima al la usona landlimo. En la kongreso Esperanto-Ligo de Norda Ameriko oficiale ŝanĝis sian nomon al Esperanto-USA, laŭ propono prezentita antaŭ pli ol tri jaroj, kaj unuafoj[...]

Usonaj esperantistoj ŝanĝis ŝildon - Legu pli...

Finiĝis la Universala Kongreso en Jokohamo

Finiĝis la Universala Kongreso en Jokohamo

de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-14 09:22

La UK en Jokohamo finiĝis sabate matene per solena fermo. Aŭskultu la ferman paroladon de Probal Dasgupta en Libera Folio! Dum la ferma ceremonio esperantlingve parolis ankaŭ la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski, kiu bonvenigis la Universalan Kongreson de la jaro 2009 en sia urbo. Vendre[...]

Finiĝis la Universala Kongreso en Jokohamo - Legu pli...

La nova estraro sin prezentis

La nova estraro sin prezentis

de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-13 20:16

Tricento da kongresanoj ĉeestis ĵaŭde matene, kiam la nova estraro sin prezentis en salono Hodler de la Jokohama Universala Kongreso de Esperanto. Multaj kongresanoj entuziasme fotis la novan estraron. Ĉeestis ĉiuj novaj estraranoj krom Loes Demmendaal, kiun anstataŭe prezentis alia nederlanda[...]

La nova estraro sin prezentis - Legu pli...

Corsetti: "Esperantistoj subtenos Vjetnamion"

de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-09 15:35

La oficiala Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj la 1-an de aŭgusto donis al Renato Corsetti ordenon kun la nomo "Por paco kaj amikeco de la popoloj". Laŭ raporto de la vjetnamia novaĵagentejo VNA, parolante en Hanojo, Renato Corsetti diris, ke esperantistoj ĉie en la mondo ĉiam subtenos Vjetnam[...]

Corsetti: "Esperantistoj subtenos Vjetnamion" - Legu pli...

Kritiko mankis kiam CO respondis

Kritiko mankis kiam CO respondis

de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-08 16:35

La programo de la kongreso en Jokohamo marde matene komenciĝis per la tradicia programero "Centra Oficejo respondas". Ĉi-jare mankis plendoj kaj kritikoj pri la laboro de la Centra Oficejo de UEA. Pri eventuala Universala Kongreso en Moskvo Osmo Buller diris, ke ĝi certe okazos en proksima estont[...]

Kritiko mankis kiam CO respondis - Legu pli...

Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA

Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA

de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-07 08:25

Komence de la lunda kunsido de la komitato de UEA en Jokohamo estis diskonigita la rezulto de la fermita baloto pri la nova estraro de UEA. La nombrado de la balotiloj montris, ke la la komitato elektis estraron laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono, tamen sen Marija Belošević el Kroatio. La n[...]

Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA - Legu pli...

Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA

Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA

de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-06 19:35

Konisi Gaku el Japanio kaj Endre Dudich el hungario estis elektitaj honoraj membroj de UEA. La decido, farita de la komitato de UEA sabate, estis anoncita en la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en dimanĉo. En la inaŭguro faris sian adiaŭan paroladon la eliranta prezida[...]

Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA - Legu pli...

Du EU-parlamentanoj en kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio

Du EU-parlamentanoj en kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio

de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-04 22:53

Inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto okazis la 7-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Maribor, Slovenio. Partoprenis 256 personoj el 29 landoj (23 eŭropuniaj plus Kroatio, Serbio, Rusio, Ukrajno, Kanado kaj Togo). Dum la fermo la prezidanto de EEU, Seán Ò Riain diris, ke la kongreso plen[...]

Du EU-parlamentanoj en kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio - Legu pli...

Agoj pri dokumento