Vi estas ĉi tie: Hejmo / Ligoj

Ligoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-03-02 18:15
Ligoj en Libera Folio
Prevento kontraŭ memmortigo de Felipe Pereira — Laste modifita: 2013-09-17 12:27
La Monda Tago pri Prevento kontraŭ Memmortigo estas ĉiujare rememorata je la 10-a de septembro. Laŭ la Monda San-Organizo (MSO), mezume po du homoj sin mortigas ĉiun minuton en la mondo. Se ni kalkulas je 24 horoj, tiam la kvanto atingas preskaŭ tri mil mortojn.
1-a Indonezia Kongreso ĉe El popola Ĉinio de Tenten — Laste modifita: 2013-04-04 18:36
Espodata de Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio — Laste modifita: 2012-12-02 15:34
Centro de Esplorado, Statistikoj kaj Dokumentado de la Esperantista Ekonomio
Eldonejo Impeto de Redakcio — Laste modifita: 2012-11-29 20:27
Intraespo Internacie - provizora retejo de Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio — Laste modifita: 2012-08-21 13:18
Intraespo sin preparas por komenci konkretan fazon de sia laboro per baldaŭa lanĉo de retejo en la portugala lingvo ĉe www.intraespo.org/brasil kaj iom poste retejo en Esperanto kaj kelkaj fremdaj lingvoj ĉe intraespo.org Dume, oni povas supraĵe scii pri Intraespo, en Esperanto, ĉe provizora retejo.
Unua legosignaro en la Zamenhofa lingvo de David de Ugarte — Laste modifita: 2012-08-19 03:58
Vi memoras del.icio.us-n? SemanticScuttle estas libera programaro kiu permesas instali retservon kiel delicious en via propra retoservilo. Ni ĵus finis la unuan skizon de la tradukado. Vi povas eksperimenti la rezulton en «Indianaj Ligiloj», kiu nun estas la unua malfermita legosignaro en la Zamenhofa Lingvo.
Nova libro verkita en Esperanto: «La samtavolana produktadomaniero» de David de Ugarte — Laste modifita: 2012-08-13 11:01
«La samtavolana produktadomaniero», estas enkonduka eseo kiu celas montri kiel la ekonomia krizo reale estas la krizo de la grandaj skaloj, kaj ankaŭ precipe montri kiel ni havas la ŝancon akceli la transiron al nova produktadomaniero kiu fundamentiĝas sur nova kooperativa konkuro, nova etiko de la laboro kaj, ĉefe, sur la konstruo de novspeca sci-komunumo malfermita al ĉiuj. La libro estas libere elŝutebla en html kaj epub-formato.
Transparent Language - Esperanto Literature now in English! de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-22 12:39
Francis Boutle Publishers - A Star in a Night Sky de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-22 12:38
Komuniko de BSB pri la ekspozicio (En Esperanto, pere de UEA) de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-18 21:55
La virtuala ekspozicio de Bavara Ŝtata Biblioteko de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-18 21:53
Zamenhof-tago 2011 Diskut-programo apud UNO: Lingvoj kaj UNO de Neil Blonstein — Laste modifita: 2012-01-01 06:15
Jen provizora foto-raporto. Mi aldonos subtekstojn baldau'.-----------------------------------------------------------
Kanguruo raportas el Aŭstralio de Nicole — Laste modifita: 2011-09-20 09:22
Pri la ekspozicio pri Esperanto en la migradmuzeo de Adelajdo
Kimo, "Norvega Ligno" el UK-96 de Gene KEYES — Laste modifita: 2011-10-14 04:52
Chi tio estas rapidtakta instrumentajho de "Norvega Ligno", ludata de Kimo (Kim J. Henrickson), elstara Esperanto-rok-musikisto, che la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, en Kopenhago. Lia filo ludas tamburo-skatolon; la tria ano ludas muzikila-segilon kaj tubjon. El 2011-07-25, mia unua provo uzanta "Flip"-videofotilon.
Strategia laborplano de UEA 2001-2010 de Redakcio — Laste modifita: 2011-08-08 12:53
Sola kun Kim en Kopenhago de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-30 13:47
La internacia arta vespero en Kopenhago finiĝis per komuna kantado de Sola kun Kim Henriksen. Vidu filmeton.
Renato Corsetti pri la strategia plano en Pola Retradio de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-20 20:13
kastelo Greziljono de Bert Schumann — Laste modifita: 2011-06-18 09:24
La Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono/Grésillon situas okcidente de Parizo kaj organizas varian programon kun kursoj, ekskursoj kaj aliaj programeroj, precipe dum julio, aŭgusto kaj la francaj feriaj periodoj. Eblas dum la malfermaj periodoj restadi kelkajn tagojn, tutan semajnon aŭ pli longe, eblas partopreni la programon aŭ nur dormi kaj manĝi. Societanoj de Greziljono povas lui la kastelon en liberaj periodoj.
Facila vento - facila.org de Redakcio — Laste modifita: 2011-06-06 16:14
La propono de Facila Vento estas liveri senpage al la komencantoj facilajn tekstojn adaptitajn de aliaj fontoj. Facileco: la tekstoj estos verkitaj nur per vortoj kunmetitaj el la 700 plej oftaj radikoj de la grupoj BRO-1 ĝis BRO-5 de la BAZA RADIKARO OFICIALA de la AKADEMIO DE ESPERANTO, kiuj estas la bazo de preskaŭ ĉiuj lernolibroj. La komencantoj konos ĉiujn vortojn de niaj tekstoj, kio plialtigos siajn mem-estimojn kaj kuraĝigos ilin plu lerni. Periodeco: semajne. Eĉ se kun malgranda enhavo. Tiel eĉ la plej forlasema lernanto havu semajnan realvokon al esperanto.
Vortaro.net - PIV en la reto de Redakcio — Laste modifita: 2011-02-08 21:21
Agoj pri dokumento