Vi estas ĉi tie: Hejmo / en la reto

en la reto

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto en la interreto.
Nova retejo de TEJO: bela, sed sen Pepo

Nova retejo de TEJO: bela, sed sen Pepo

de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-07 22:29

Meze de aprilo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) lanĉis sian novan retpaĝaron. La paĝaro momente estas nur esperantlingva - malaperis la plurlingva enirejo kaj klarigoj de la malnova retejo. Same malaperis la multjara maskoto de TEJO, la birdeto Pepo, kiu ofte videblas en la paĝoj d[...]

Nova retejo de TEJO: bela, sed sen Pepo - Legu pli...

Blair sekvas la ekzemplon de Corsetti

Blair sekvas la ekzemplon de Corsetti

de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-09 09:57

En decembro la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, malfermis la esperantlingvan version de reta banko de promesoj, alvokante dek aliajn bonfaremulojn sekvi lian ekzemplon kaj sendi libron al esperantisto en malriĉa lando. La dek aliaj promesoj aperis ene de kelkaj tagoj. Nun ankaŭ la brita ĉefmi[...]

Blair sekvas la ekzemplon de Corsetti - Legu pli...

Du retejoj konkuras pri Esperanto en Afriko

Du retejoj konkuras pri Esperanto en Afriko

de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-04 21:19

La ŝanĝoj en afrika Esperantujo estas videblaj ankaŭ en interreto. Lige kun la starigo de la nova Afrika Oficejo de UEA, post la jarŝanĝo aperis en la reto ankaŭ nova afrika retejo de UEA. La nova afrika retejo tamen estas prizorgata de eŭropanoj - laŭ Renato Corsetti en la nova Afrika Ofice[...]

Du retejoj konkuras pri Esperanto en Afriko - Legu pli...

Usonaj esperantistoj liberigis sian retejon

Usonaj esperantistoj liberigis sian retejon

de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-09 23:37

Nova, moda, alloga retpaĝaro verŝajne nuntempe estas la plej grava vizaĝo kiun organizaĵo montras al la mondo, opinias Steven Brewer, la vic-prezidanto de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, ELNA. La retejo de ELNA estis moderna antaŭ dek jaroj, kiam ĝi estis kreita. Poste neniu havis tempon bon[...]

Usonaj esperantistoj liberigis sian retejon - Legu pli...

Reta atako malŝaltis esperantan televidon dum tuta tago

Reta atako malŝaltis esperantan televidon dum tuta tago

de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-22 12:02

En merkredo, la 30-a de novembro, nekonata atakanto sukcesis pere de la reto forviŝi ĉiujn informojn en la servilo de Internacia Televido, la nova esperantlingva televidkanalo kiu komencis siajn elsendojn antaŭ kelkaj semajnoj. Tiel klarigis la tuttagan malaperon de ITV la administrantoj de la pr[...]

Reta atako malŝaltis esperantan televidon dum tuta tago - Legu pli...

Entuziasmo kaj kritiko pri nova esperanta televido

Entuziasmo kaj kritiko pri nova esperanta televido

de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-16 13:19

Post dujara monkolekta kampanjo, en novembro 2005 estis lanĉita la unua regula esperantlingva televidkanalo ITV, Internacia Televido. ITV elsendas siajn programojn nur tra interreto. Ĉar la sukceso de la monkolekta kampanjo estis malpli granda ol planite, multaj el la planitaj programoj ne realiĝ[...]

Entuziasmo kaj kritiko pri nova esperanta televido - Legu pli...

Renato Corsetti malfermis bankon de promesoj

Renato Corsetti malfermis bankon de promesoj

de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-09 22:30

La 4-an de decembro estis publikigita nova retejo, kiu volas helpi esperantistojn ne nur fari sanktajn promesojn, sed ankaŭ plenumi siajn promesojn kun helpo de aliaj samcelanoj. En la nova retejo ĉiu deziranto povas fari promeson, kiun li plenumos, se difinita kvanto da aliaj personoj faros la sa[...]

Renato Corsetti malfermis bankon de promesoj - Legu pli...

Tiomismo, alies, kaj diversaj modernaĵoj (eseo-parto3)

Tiomismo, alies, kaj diversaj modernaĵoj (eseo-parto3)

de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-03 21:13

Libera Folio jam publikigis du trionojn de la premiita eseo de Sten Johansson pri lingvaj esploroj en la reto. Ĉi-sube sekvas la lasta parto, kie la aŭtoro traktas plurajn temojn: korelativojn tradiciajn kaj ne – ĉu tiom aŭ tiel, ĉu alies kaj aliel – kaj krome la formon de diversaj vortoj m[...]

Tiomismo, alies, kaj diversaj modernaĵoj (eseo-parto3) - Legu pli...

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko aperos sur papero

de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-29 22:27

De pli ol dek jaroj la plej bona gvidilo pri la esperanta gramatiko estas la manlibro verkita de akademiano Bertilo Wennergren. Tamen ĝis nun la verko troveblis nur en la reto, kie ĝi daŭre estis perfektigata de la aŭtoro. Antaŭ la fino de la jaro la verko aperos ankaŭ libroforme.

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko aperos sur papero - Legu pli...

La eternaj neologismoj (eseo - parto2)

La eternaj neologismoj (eseo - parto2)

de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-29 22:24

En la dua parto de sia premiita eseo pri lingvaj esploroj en la reto, nia aŭtoro Sten Johansson traktas temojn aparte karajn al ĉiu lingvema esperantisto: neologismojn, landonomojn kaj la literon "ĥ". La grandan landonoman batalon almenaŭ en la reto laŭ la statistiko klare gajnis la finaĵo -IO[...]

La eternaj neologismoj (eseo - parto2) - Legu pli...

La novaĵservo NUN denove funkcias

de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-24 09:31

Pro teknikaj problemoj en la rethotelo, dum kelka tempo ne funkciis la novaĵ-servo NUN kaj pluraj aliaj servoj en la retejo esperanto.se. Janko Luin sukcesis refunkciigi la novaĵ-servon NUN dimanĉe la 23-an de oktobro. Baldaŭ aperos ankaŭ novaj servoj en la retejo esperanto.nu, kiun li momente [...]

La novaĵservo NUN denove funkcias - Legu pli...

Libera Folio iĝas pli rapida kaj pli bela

de Redakcio — Laste modifita: 2005-10-22 14:52

La 20-an de septembro Libera Folio pro la daŭre kreskanta kvanto de vizitoj migris al nova servilo. Samtempe ni ekuzis novan version de la programaro, per kiu ni administras la enhavon. Parton el la kostoj de la nova servilo helpas pagi malavaraj legantoj, kiujn ni kore dankas. La nova programaro d[...]

Libera Folio iĝas pli rapida kaj pli bela - Legu pli...

Ampleksa blogo prezentas sonojn de ĵusa kongreso en Teksaso

de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-24 00:13

De la 10-a ĝis la 13-a de junio okazis la kongreso de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) en Austin, Teksaso. Granda kvanto de sonraportoj pri la kongreso estas nun kolektitaj en aparta retejo.

Ampleksa blogo prezentas sonojn de ĵusa kongreso en Teksaso - Legu pli...

Ĝangalo nun kostos monon

de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-05 22:45

Lunde vespere laŭ la eŭropa horo malaperis el la reto Ĝangalo. Laŭ informo afiŝita en la retejo la problemo estis kaŭzita de la longe reklamata renovigo de la tuta portalo. Dimanĉe vespere laŭ la eŭropa horo Ĝangalo revenis, kun ŝanĝita aspekto. Tamen nun diversaj servoj de la portalo ko[...]

Ĝangalo nun kostos monon - Legu pli...

Katemuloj malfermis propran diskutliston

de Redakcio — Laste modifita: 2005-05-17 20:26

Esperantistaj kat-amantoj ricevis propran ret-forumon kun la nomo "Verda kato". Post kelkaj semajnoj de funkciado la listo havas jam dudekon da membroj, inter kiuj estas ankaŭ la prezidanto de UEA Renato Corsetti.

Katemuloj malfermis propran diskutliston - Legu pli...

Pli ol 14.000 vizitoj al Libera Folio dum marto

de Redakcio — Laste modifita: 2005-04-06 13:26

Unuafoje dum la historio de la bulteno la retejo de Libera Folio en marto atingis pli ol dek mil vizitojn dum unu monato. La suma kvanto de la vizitoj en marto estis pli ol rekorda: 14.016. Ĉiutage estis legitaj mezume 937 paĝoj. Grandparte la rekordo ŝuldiĝas al la nova servo de kiu permesas a�[...]

Pli ol 14.000 vizitoj al Libera Folio dum marto - Legu pli...

Kuba ŝtata inform-agentejo malfermis esperantan servon

de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-19 12:01

La nacia kuba inform-agentejo AIN la 17-an de marto malfermis sian esperantlingvan retejon, kiu celas informi la eksteran mondon pri la okazaĵoj en Kubo kaj la politiko de la Kuba registaro. Krom esperanto, la retejo ekzistas en la hispana, angla, franca kaj portugala lingvoj.

Kuba ŝtata inform-agentejo malfermis esperantan servon - Legu pli...

Ĝangalo preparas novan vizaĝon

de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-04 17:04

De tri semajnoj ne aperis novaĵoj en la retejo Ĝangalo. Nun la teamo de la retejo anoncas, ke estas preparata nova fasado. Intertempe ne aperos novaj artikoloj, sed kredeble plu funkcios la aliaj servoj de la portalo.

Ĝangalo preparas novan vizaĝon - Legu pli...

Rusa Vikipedio elstarigis artikolon pri Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2005-02-09 15:44

Ĉiusemajne la ruslingva Vikipedio elektas unu elstaran artikolon por meti ĝin en la ĉefpaĝon kaj en specialan kategorion "Elektitaj Artikoloj". Ĉi-semajne la plej enciklopedieca oni opiniis la artikolon pri Esperanto.

Rusa Vikipedio elstarigis artikolon pri Esperanto - Legu pli...

Esperantistoj partoprenos la unuan Vikipedian konferencon

de Redakcio — Laste modifita: 2005-01-14 12:20

En aŭgusto en Germanio okazos la unua internacia konferenco por vikipediistoj. Un el la celoj de la konferenco estas starigi kontaktojn inter la diverslingvaj skipoj, kaj en la provizora programo estas ankaŭ prelego pri la rolo de Esperanto. La ĉefa lingvo de la konferenco estos la angla.

Esperantistoj partoprenos la unuan Vikipedian konferencon - Legu pli...

Ĝangalo reaperis post kvartaga misfunkcio

de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-01-13 10:38

En la unua semajno de la jaro 2005 malaperis la populara esperantlingva retejo Ĝangalo. Post kelktaga misfunkcio la retejo reaperis la 12-an de januaro.

Ĝangalo reaperis post kvartaga misfunkcio - Legu pli...

Decembro iĝis rekorda monato por Libera Folio

de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-01-07 16:09

La populareco de Libera Folio daŭre kreskas. Dum decembro nia retejo ricevis rekordan kvanton da vizitoj, preskaŭ 6.800. Dum decembro ni atingis ankaŭ la plej altan ĝisnunan kvanton de vizitoj en unu tago, 433. Tamen la kvanto de legitaj paĝoj ne multe altiĝis, do kredeble temas grandparte pri[...]

Decembro iĝis rekorda monato por Libera Folio - Legu pli...

Cent mil paĝoj legitaj en Libera Folio

de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-11-02 14:05

Jam cent mil paĝoj estis legitaj en la retejo de Libera Folio post la lanĉo de la nova retejo meze de aprilo 2004. Dum ses kaj duona monatoj, ĝis la fino de oktobro, Libera Folio ricevis entute 27.500 vizitojn, kaj ĉiu vizitanto legis mezume 3,6 paĝojn. Ĉar la plej multaj vizitantoj komencas d[...]

Cent mil paĝoj legitaj en Libera Folio - Legu pli...

Viruso ĉe TEJO izolis la Centran Oficejon

de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-26 21:59

Dum unu semajno ne estis atingebla la retejo de UEA en la adreso www.uea.org. Same ne atingeblis retpoŝtaj adresoj, kiuj finiĝas je uea.org. Post esploro evidentiĝis, ke kulpis komputila viruso kiu trafis la komputilon de TEJO

Viruso ĉe TEJO izolis la Centran Oficejon - Legu pli...

Agoj pri dokumento