Vi estas ĉi tie: Hejmo / en la reto

en la reto

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto en la interreto.
La apero de reta PIV nun estas certa

La apero de reta PIV nun estas certa

de Redakcio — Laste modifita: 2011-05-16 22:15

La necesa monsumo nun estas kolektita, la laboro pri profesinivela enretigo de la tuta Plena Ilustrita Vortaro jam komenciĝis, kaj la unuaj rezultoj estos prezentitaj dum la Universala Kongreso en Kopenhago. Tion rakontas Jevgenij Gaus, unu el la ĉefaj aktivuloj de la projekto. Entute estis kolekt[...]

La apero de reta PIV nun estas certa - Legu pli...

Ja tair ja tajer, filmo pri Palestino

Ja tair ja tajer, filmo pri Palestino

de Matthieu Gauvain, Jean Causse, Raimon Gaffier, Jean-Baptiste Jullian. — Laste modifita: 2011-04-27 00:04

Kvar junuloj, kiuj foriris 5 semajnoj en Palestino dum somero 2009, nun prezentas filmon: Ja tair ja tajer, vojaĝo en Palestino. Plonĝo meze de la kulturo kaj tagvivo de la Palestinanoj.

Ja tair ja tajer, filmo pri Palestino - Legu pli...

Monkolekto por reta PIV nur duonvoje

Monkolekto por reta PIV nur duonvoje

de Redakcio — Laste modifita: 2011-02-12 10:44

Antaŭ pli ol duonjaro la organizaĵo E@I diskonigis projekton, per kiu ĝi kunlabore kun la rajtoposedanto SAT intencas disponigi en la reto la ĉefan kaj praktike norman vortaron de Espernanto, Plenan Ilustritan Vortaron. Por la transformo de PIV al moderna datumbaza formato kaj por la enretigo ne[...]

Monkolekto por reta PIV nur duonvoje - Legu pli...

Ĉeĥa Vikipedio estis fondita pere de Esperanto

Ĉeĥa Vikipedio estis fondita pere de Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2011-02-03 13:40

Kiam la Esperanta Vikipedio jam aĝis unu jaron, ankoraŭ ne ekzistis versio de Vikipedio en la ĉeĥa. La ĉeĥan version helpis fondi Chuck Smith kaj la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec. Li malkovris Vikipedion pere de la Esperanta versio, kaj poste tradukis la interfacon el Esperanto al la ĉ[...]

Ĉeĥa Vikipedio estis fondita pere de Esperanto - Legu pli...

Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara

Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara

de Redakcio — Laste modifita: 2011-01-21 21:03

La naskiĝtago de Vikipedio estas la 15-de januaro 2001, do nun pasis dek jaroj. Sed en tiu tago naskiĝis nur la anglalingva Vikipedio. Esperantistoj aktivas en Vikipedio preskaŭ ekde la komenco, kaj la Esperanta Vikipedio povos soleni sian propran dekjariĝon jam post kelkaj monatoj. La ĉefa in[...]

Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara - Legu pli...

La pinta jaro de Esperanto estis 1983

La pinta jaro de Esperanto estis 1983

de Redakcio — Laste modifita: 2011-01-12 19:51

En la jaro 1983 Esperanto estis plej ofte dum la mondhistorio menciata en presitaj libroj. La pinto okazis en Ĉinio, la plej popolriĉa lando de la mondo, tri jarojn antaŭ la unua Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Neniam antaŭ aŭ post tio Esperanto estis same ofte menciita en libroj, s[...]

La pinta jaro de Esperanto estis 1983 - Legu pli...

Ni pepas kaj pepas konstante

Ni pepas kaj pepas konstante

de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-18 20:38

Eĉ birdoj pepis esperante en la Zamenhofa tago. La esperantlingvaj kaj priesperantaj mesaĝoj, "pepoj", en la mikrobloga servo Twitter multobliĝis dum la 15-a de decembro, kiam esperantistoj entreprenis kampanjon por videbligi la lingvon en tiu forumo kun ducent milionoj da uzantoj. La fina celo t[...]

Ni pepas kaj pepas konstante - Legu pli...

Alternativa novaĵretejo nun ankaŭ en Esperanto

Alternativa novaĵretejo nun ankaŭ en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-06 19:45

La alternativa, multlingva novaĵ-retejo Tlaxcala volas montri la mondon ne laŭ la maniero de tradiciaj amaskomunikiloj, kiuj laŭ la iniciatintoj unuavice obeas la ekonomiajn interesojn de siaj posedantoj. Anstataŭe, Tlaxala asertas montri "la kaŝan flankon de la novaĵoj". Tio interalie signi[...]

Alternativa novaĵretejo nun ankaŭ en Esperanto - Legu pli...

"La Dek Du Tagoj de Kristnasko"

"La Dek Du Tagoj de Kristnasko"

de esperanto41 (Gene KEYES) — Laste modifita: 2010-11-18 23:03

Angla-Esperanta partituro de "The Twelve Days of Christmas / La Dek Du Tagoj de Kristnasko": kun simpla melodio-notaro, senpage havebla perrete, je au jpeg-oj au pdf.

"La Dek Du Tagoj de Kristnasko" - Legu pli...

Donacantoj savis instruistan retpaĝaron

Donacantoj savis instruistan retpaĝaron

de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-28 20:06

Pli ol 32.000 eŭroj, donacitaj de esperantistoj, estis investitaj en la kompleta rekonstruo de la instruista paĝaro Edukado.net. La paĝaro estis fondita de Katalin Kováts en la jaro 2001 por subteni kaj helpi instruantojn de Esperanto. La projekto estis grandparte financita de la usona fondaĵo [...]

Donacantoj savis instruistan retpaĝaron - Legu pli...

PIV en reto kostos 10.000 eŭrojn

PIV en reto kostos 10.000 eŭrojn

de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-24 02:02

La ĉefa kaj praktike norma vortaro de Esperanto baldaŭ povos esti libere uzebla kaj komentebla en la reto. La eldonanto de Plena Ilustrita Vortaro faris kontrakton pri la enretigo kun la organizaĵo E@I. Tamen ankoraŭ mankas financado por la enretiga projekto, kiu postulas kelkmonatan laboron de [...]

PIV en reto kostos 10.000 eŭrojn - Legu pli...

Fantomaj eseoj hantas la reton

Fantomaj eseoj hantas la reton

de Redakcio — Laste modifita: 2009-09-30 09:53

Klingono havas pli da parolantoj ol Esperanto. En Ĉinio Esperanto estis malpermesita, post kiam la konata lingvisto Qian Xuantong proponis, ke oni anstataŭigu la ĉinan lingvon per Esperanto. La angla lingvo aliflanke absorbis la plej bonajn ecojn de aliaj lingvoj, inkluzive de eroj el aziaj skrib[...]

Fantomaj eseoj hantas la reton - Legu pli...

Esperantista projekto instruos la slovakan

Esperantista projekto instruos la slovakan

de Redakcio — Laste modifita: 2009-09-01 11:05

La populara multlingva retejo Lernu.net ekhavos slovakan ĝemelon. Dum Lernu.net instruas Esperanton, la nova retejo celas instrui la slovakan al alilingvanoj. Malantaŭ la projekto staras la esperantista organizaĵo E@I. La eduka agentejo de EU ĵus donis al la projekto subvencion de 256.000 eŭroj[...]

Esperantista projekto instruos la slovakan - Legu pli...

Multlingva broŝuro proponas malkovri Esperanton

Multlingva broŝuro proponas malkovri Esperanton

de Redakcio — Laste modifita: 2009-06-26 15:07

Sub gvido de Hokan Lundberg, per interreta kunlaboro, estis kreita kolora 24-paĝa broŝuro kun informoj kaj personaj rakontoj pri Esperanto. Kadre de E@I kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj esperantistoj el multaj landoj kunlaboris por kunmeti la informilon. La grafikan formon aranĝis[...]

Multlingva broŝuro proponas malkovri Esperanton - Legu pli...

Instruista retejo rekonstruota por 35 000 eŭroj

Instruista retejo rekonstruota por 35 000 eŭroj

de Redakcio — Laste modifita: 2009-06-08 17:02

Fine de majo en la reto aperis alvoko de la retejo Edukado.net, kies celgrupo estas instruantoj de Esperanto. 35 000 eŭroj estas urĝe bezonataj por rekonstrui la retejon, skribis Katalin Kováts, la redaktoro de Edukado.net. Alikaze la retejo laŭ ŝi riskas malaperi, kaj kun ĝi ĉiuj valoraj ins[...]

Instruista retejo rekonstruota por 35 000 eŭroj - Legu pli...

Anoj de Twitter lernas Esperanton en pecoj de po 140 literoj

Anoj de Twitter lernas Esperanton en pecoj de po 140 literoj

de Redakcio — Laste modifita: 2009-05-17 09:46

"Ŝi estas alta, dika kaj bela." Tiun frazon lernis hodiaŭ la 28 partoprenantoj de la unua kurso de Esperanto en la nova reta servo Twitter. Temas pri subite ekfurorinta retejo por tiel nomata mikroblogado. En Twitter eblas afiŝi tekstetojn maksimume 140-literajn. La servo iĝis vaste konata lige [...]

Anoj de Twitter lernas Esperanton en pecoj de po 140 literoj - Legu pli...

Nova aŭtomata tradukilo lernas Esperanton

Nova aŭtomata tradukilo lernas Esperanton

de Redakcio — Laste modifita: 2009-04-25 08:40

La administrantoj de la traduk-programaro Apertium komencis evoluigi version por aŭtomata tradukado el la angla al Esperanto. La teknologio estis origine evoluigita de la Universitato de Alakanto en Hispanio por aŭtomata tradukado inter proksimaj lingvoj, kiel la hispana kaj la kataluna. Kataluna [...]

Nova aŭtomata tradukilo lernas Esperanton - Legu pli...

Reta propono al Obama entuziasmigas esperantistojn

Reta propono al Obama entuziasmigas esperantistojn

de Redakcio — Laste modifita: 2009-01-05 17:32

Dum la lastaj tagoj de decembro en multegaj esperantistaj retforumoj cirkulas instigoj voĉdoni por propono enkonduki Esperanton kiel la unuan fremdan lingvon en la lernejoj de Usono. La propono dum iom da tempo estis la plej populara en sia kategorio, kaj multaj esperantistoj ŝajnas kredi, ke la r[...]

Reta propono al Obama entuziasmigas esperantistojn - Legu pli...

Ĝangalo portugaliĝis

Ĝangalo portugaliĝis

de Redakcio — Laste modifita: 2008-12-04 18:39

Definitive malaperis el la reto la iam furora esperantlingva retejo Ĝangalo. La adreso plu ekzistas, sed la enhavo nun estas en la portugala lingvo. La portugala paĝaro anstataŭanta Ĝangalon temas pri la konata pola pedagogo Janusz Korczak, kun la anglalingva nomo "Korczak Books". Rilato al Espe[...]

Ĝangalo portugaliĝis - Legu pli...

Esperanto proponata por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj

Esperanto proponata por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj

de Redakcio — Laste modifita: 2008-10-07 22:41

Ĉeĥaj Esperanto-aktivuloj fondis ankoraŭ unu novan asocion, kiu celas konvinki la civitanojn de Eŭropa Unio kaj la Eŭropan Parlamenton pri la neceso de komuna lingvo. La asocio "E-lingvo" promesas uzi "modernajn metodojn", kaj ĝia ĉefa montrofenestro estas tre profesiece fasonita retejo. Tame[...]

Esperanto proponata por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj - Legu pli...

Nova aspekto de la Esperanta Vikipedio

Nova aspekto de la Esperanta Vikipedio

de Redakcio — Laste modifita: 2008-09-28 21:28

Jam delonge al pluraj aktivaj kunlaborantoj de la esperantlingva Vikipedio ne plaĉis la aspekto de la ĉefpaĝo; ankaŭ en alilingvaj versioj oni modernigis ĝin. Unua provo okazigi baloton pri nova aspekto de la ĉefpaĝo de Vikipedio okazis en junio. Tamen tro malmultaj uzantoj voĉdonis, kaj la [...]

Nova aspekto de la Esperanta Vikipedio - Legu pli...

La papo latinigis sian retejon

La papo latinigis sian retejon

de Redakcio — Laste modifita: 2008-05-14 22:28

La 9-an de majo Vatikano publikigis latinan version de sia retejo. Ĝis nun la ampleksa retejo de la papo estis havebla nur en la itala, angla, franca, germana, hispana kaj portugala. La nova latina versio estas tre limigita kompare kun la alilingvaj versioj, kaj aldone al latina Biblio kaj Katekezo[...]

La papo latinigis sian retejon - Legu pli...

Anonimaj francoj malantaŭ freŝa novaĵejo

Anonimaj francoj malantaŭ freŝa novaĵejo

de Redakcio — Laste modifita: 2008-05-13 10:45

Jam de kelkaj monatoj ekzistas la freŝa esperantlingva novaĵejo Eventeo.net, sed dum la retejo estas en testa fazo, ĝiaj francaj kreintoj volas resti anonimaj. La registraj informoj de la retejo tamen montras, ke la adreso estis registrita de Marc Gassion, vikipediisto kaj ano de Pasporta Servo e[...]

Anonimaj francoj malantaŭ freŝa novaĵejo - Legu pli...

Ĉinio serĉas subtenon de esperantistoj

Ĉinio serĉas subtenon de esperantistoj

de Redakcio — Laste modifita: 2008-04-24 16:20

Ĉinio estas unu el la tre malmultaj ŝtatoj en la mondo kun oficiala esperantlingva reta informejo. Sojle de la olimpikoj en Pekino, la ŝtate direktitaj ĉinaj retejoj nun kontaktadas esperantistojn en la tuta mondo por ricevi subtenon por siaj argumentoj. Laŭ la reta gazeto El Popola Ĉinio la p[...]

Ĉinio serĉas subtenon de esperantistoj - Legu pli...

Vikipedio en februaro rakontis pri Esperanto centmilfoje

Vikipedio en februaro rakontis pri Esperanto centmilfoje

de Redakcio — Laste modifita: 2008-04-01 22:24

Kiom ofte iu artikolo en Vikipedio estas vizitata? Fondaĵo Vikimedio, kiu prizorgas Vikipedion, longan tempon ne kuraĝis publikigi la statistikon. Sed nun esperantistoj - kaj ĉiuj aliaj - povas vidi, ĉu iliaj artikoloj vere estas legataj. La statistiko montras, ke en la anglalingva versio pri Vi[...]

Vikipedio en februaro rakontis pri Esperanto centmilfoje - Legu pli...

Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton

Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton

de Redakcio — Laste modifita: 2008-03-16 21:25

La trian de marto en la reto estis lanĉita granda tutmonda reklama ludo ŝajne ligita kun la ĉi-jaraj olimpikoj en Ĉinio. La grandskala ludo kredeble estas finance subtenata de McDonald's, kaj uzas plurajn lingvojn. Centran rolon en la ludo havas skribaĵo en Esperanto. La tuto temas pri pluraj p[...]

Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton - Legu pli...

Camacho kaj Zamenhof kunloĝas en Tekstaro de Esperanto

Camacho kaj Zamenhof kunloĝas en Tekstaro de Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2008-03-09 18:04

La Tekstaro de Esperanto ĵus ekhavis novan adreson, kaj novan plibonigitan serĉilon. Ne plu necesas membriĝi por uzi la retejon, kiu enhavas pli ol kvar milionojn da vortoj da teksto el diversaj fontoj por esplorado de vortouzo kaj gramatiko de Esperanto. Estas multe da klasikaj Zamenhofaj teksto[...]

Camacho kaj Zamenhof kunloĝas en Tekstaro de Esperanto - Legu pli...

Aktuale.info uzos Esperanton por atingi alilingvanojn

Aktuale.info uzos Esperanton por atingi alilingvanojn

de Redakcio — Laste modifita: 2008-02-24 17:34

Novaĵoj pri Esperanto baldaŭ estos haveblaj ne nur en Esperanto. Meze de februaro en Poznano, Pollando, okazis intensa laborkunsido pri planata multlingva novaĵ-retejo, kiu laŭplane enhavos aktualajn, ĵurnalisme verkitajn novaĵojn kun rilato al Esperanto. La laborkunsidon partoprenis reprezent[...]

Aktuale.info uzos Esperanton por atingi alilingvanojn - Legu pli...

Kunlaboro trans limoj arabigis la retejon "Lernu!"

Kunlaboro trans limoj arabigis la retejon "Lernu!"

de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-09 21:52

La Esperanto-instrua retejo "Lernu", kiu ĵus festis sian kvinjariĝon, nun havas version ankaŭ en la araba. Por krei la novan version kunlaboris Lernu-anoj el Jordanio, Usono, Israelo kaj Saud-Arabio. "Kvankam mi estas sufiĉe cinika persono, estis kor-varmige por mi, rimarki ke estis judaj israel[...]

Kunlaboro trans limoj arabigis la retejon "Lernu!" - Legu pli...

Esperantistoj ĉinigis foto-retejon

Esperantistoj ĉinigis foto-retejon

de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-03 20:51

Nur iom pli ol monaton daŭris la tradukado de la foto-retejo Ipernity el Esperanto al la ĉina. La tradukado komenciĝis la 22-an de novembro, kaj la 27-an de decembro estis funkciigita la prov-versio en la ĉina. Jam estas tradukitaj ĉiuj tekstoj, kiuj aperas en la ĉefaj retpaĝoj. Mankas ankora[...]

Esperantistoj ĉinigis foto-retejon - Legu pli...

Agoj pri dokumento