Vi estas ĉi tie: Hejmo / en la reto

en la reto

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto en la interreto.
Esperanta Bitoteko en EU-financita datenbazo

Esperanta Bitoteko en EU-financita datenbazo

de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-26 21:45

Bitoteko, la elektronika biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio, nun estas alirebla pere de la prestiĝa eŭropa datenbazo Europeana. La reta servo Europeana estas parte financata de Eŭropa Unio, kaj pere de ĝi, krom la materialoj de la biblioteko de HEF, estas alireblaj interalie kolektoj de B[...]

Esperanta Bitoteko en EU-financita datenbazo - Legu pli...

Klaku.net denove alklakebla

Klaku.net denove alklakebla

de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-26 14:41

Post kvarjara foresto, reaperis la nur-esperanta socia retejo Klaku.net. Klaku.net estas esperanta variaĵo de la populara anglalingva retejo digg.com, kie uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo. Poste aliaj uzantoj voĉdonas por ili, la plej popularaj ligiloj aperas plej supre[...]

Klaku.net denove alklakebla - Legu pli...

Civito kaperis la papagon de TEJO

Civito kaperis la papagon de TEJO

de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-24 13:27

La Esperanta Civito senpermese ekuzis la maskoton de TEJO kiel simbolon de sia nova "Pasvorta Reto". La Civita retejo parte kopias la ideon de Pasporta Servo, sed estas celita nur por personoj ligitaj al la Esperanta Civito. En la gastiga reto de la Civito nun troviĝas sep personoj. "La uzo de la p[...]

Civito kaperis la papagon de TEJO - Legu pli...

Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?

Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?

de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-08 12:20

Diskuto de du pintaj anglalingvaj EU-blogantoj pri la tordiĝo en la debato, kiun kaŭzas la superrego de la angla lingvo kondukis al ekzota propono: esperantistoj kreu reton de blogoj pri EU-aferoj en Esperanto, kaj per pinta enhavo allogu la legantojn tien. Esperantistaj komentantoj trovas la ideo[...]

Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi? - Legu pli...

Trompistoj manipulis retejon de Vinilkosmo

Trompistoj manipulis retejon de Vinilkosmo

de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-19 17:41

Interretaj trompistoj semajnfine manipulis la komputilan kodon de unu el la retejoj de la esperantista muzik-eldonejo Vinilkosmo por ŝteli monon. La trompistoj sukcesis enmeti en pli ol 200 paĝoj de la retejo, kie estas vendata Esperanta muziko, butonon por transpagi monon ne al Vinilkosmo, sed al[...]

Trompistoj manipulis retejon de Vinilkosmo - Legu pli...

Reta Vortaro por la poŝo

Reta Vortaro por la poŝo

de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-11 22:29

Post vasta monkolekto inter esperantistoj, la tuta enhavo de Plena Ilustrita Vortaro nun estas libere uzebla en la reto, kie antaŭe haveblis nur Reta Vortaro, kompilita kaj daŭre plibonigata de granda teamo de volontuloj. Sed intertempe Reta Vortaro ekhavis novan avantaĝon: nun eblas facile insta[...]

Reta Vortaro por la poŝo - Legu pli...

Libera Folio ekhavas novan vizaĝon

Libera Folio ekhavas novan vizaĝon

de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-05 09:56

En 2013 Libera Folio povos festi sian dekjariĝon kiel sendependa movada bulteno. Ni markas la komencon de nia deka ekzistojaro per kompleta ĝisdatigo de la enhavadministra sistemo, kaj laŭŝtupa modernigo de grafika aranĝo, kiu restis praktike senŝanĝa dum naŭ jaroj. Krome, laŭ freŝa interk[...]

Libera Folio ekhavas novan vizaĝon - Legu pli...

TEJO promesas paperan Pasportan Servon en 2013

TEJO promesas paperan Pasportan Servon en 2013

de Redakcio — Laste modifita: 2012-11-11 17:38

Meze de kreskanta malkontento pri la stato de la iam popularega Pasporta Servo de Tutmonda Esperantista Organizo, la respondeculoj de TEJO nun promesas, ke papera listo de gastigantoj nepre aperos antaŭ la nordhemisfera somero 2013. Kritikantoj ne plu fidas la promesojn, kaj Yenovk Lazian en German[...]

TEJO promesas paperan Pasportan Servon en 2013 - Legu pli...

Komerca filio de ESF volas helpi sendependiĝon de Lernu.net

Komerca filio de ESF volas helpi sendependiĝon de Lernu.net

de Redakcio — Laste modifita: 2012-09-24 18:54

La fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu de multaj jaroj subtenas plurajn gravajn Esperanto-projektojn, fine de julio, dum strategia kunsido en Kanado, fondis komercan filion kun la nomo ESF-enrete. Kiel direktoro de la filio estis elektita Erin Piateski, kiu de jam dek jaroj estas unu e[...]

Komerca filio de ESF volas helpi sendependiĝon de Lernu.net - Legu pli...

Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj

Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj

de Redakcio — Laste modifita: 2012-09-09 11:16

La poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj kiuj uzas la operacian sistemon Android baldaŭ aŭtomate havos Esperantan klavaron. La klavaro laŭplane estos integra parto de la versio 4.2 de Android, aperonta komence de la jaro 2013. Jacob Nordfalk, dana programisto kiu grave kontribuis al la enkonduko de E[...]

Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj - Legu pli...

Nova reta biblioteko aperos ĉe Lernu

Nova reta biblioteko aperos ĉe Lernu

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-28 21:08

Retaj projektoj en Esperantujo ofte estas dependaj de la entuziasmo kaj laboremo de unuopaj homoj. Tiel statis la afero ankaŭ pri du gravaj retaj bibliotekoj kun imponaj kolektoj de Esperanta literaturo, kies prizorgantoj forpasis dum la lastaj jaroj. Nun la reta projekto Lernu.net planas starigi n[...]

Nova reta biblioteko aperos ĉe Lernu - Legu pli...

La retejo de UEA renoviĝas malrapide kaj sen plano

La retejo de UEA renoviĝas malrapide kaj sen plano

de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-15 19:56

Dum la pasinta jardeko la ebloj de interreto evoluis kaj transformiĝis rapidege, sed Esperantujo kiel kutime postrestas en la evoluo. Klara ekzemplo estas la retejo de UEA, kiu en 2012 havas la saman aspekton kiun ĝi havis en 2003, en praepoko kiam ekzistis nek Facebook nek Youtube. La estraro de [...]

La retejo de UEA renoviĝas malrapide kaj sen plano - Legu pli...

Nova Komputeko aperis kun 500 pliaj kapvortoj

Nova Komputeko aperis kun 500 pliaj kapvortoj

de Redakcio — Laste modifita: 2012-05-14 21:56

Dum la Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA antaŭ du semajnoj estis prezentita la nova eldono de la komputila terminaro Komputeko, eldonaĵo de E@I. La unua eldono aperis antaŭ kvar jaroj. En la dua eldono aperas pli ol 7.800 komputil-rilataj vortoj en la angla kaj en Esperanto. Libera Folio [...]

Nova Komputeko aperis kun 500 pliaj kapvortoj - Legu pli...

Nunonia malaperis, Rebello rekabeis

Nunonia malaperis, Rebello rekabeis

de Redakcio — Laste modifita: 2012-04-25 07:45

Post nur du monatoj da funkciado malŝaltiĝis la novaĵportalo Nunonia.com, fondita de Flávio Rebello. La kialo laŭ mesaĝo de Rebello, aperinta en la retejo, estas la malapero de la salajrata redaktisto. En la sama mesaĝo Rebello anoncas sian kabeon el la Esperanto-movado.

Nunonia malaperis, Rebello rekabeis - Legu pli...

Reta PIV fine aperos

Reta PIV fine aperos

de Redakcio — Laste modifita: 2012-04-09 13:00

En aŭgusto 2010 komenciĝis reta monkolekta kampanjo por enretigo de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La eldoninto de la vortaro - Sennacieca Asocio Tutmonda - kaj la organizaĵo E@I interkonsentis pri projekto, kiu donu al ĉiuj dezirantoj senpagan retan aliron al la tuta enhavo de la vortaro[...]

Reta PIV fine aperos - Legu pli...

Android pli malferma ol iPhone - ankaŭ al Esperanto

Android pli malferma ol iPhone - ankaŭ al Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2012-03-20 07:42

Esperantistaj uzantoj de la telefonoj kaj tabulkomputiloj de Apple delonge malbenas la firmaon, ĉar ne eblas oportune tajpi ĉapelitajn literojn per la aparatoj. Ĉiam pli popularaj ankaŭ inter esperantistoj iĝas aparatoj kun la alternativa operacia sistemo Android, kiu havas malferman arkitektur[...]

Android pli malferma ol iPhone - ankaŭ al Esperanto - Legu pli...

Google ektradukas Esperanton

Google ektradukas Esperanton

de Redakcio — Laste modifita: 2012-03-07 19:18

Ĉi tiu teksto estas verkita en Esperanto. Se vi legas ĝin en alia lingvo, danku la entreprenon Google. Cetere, ankaŭ se vi legas nian bultenon en Esperanto, vi povas danki al Google. Ekde nun la reta tradukilo de Google komprenas kaj parolas Esperanton, kiu iĝis la 64-a lingvo, subtenata de la r[...]

Google ektradukas Esperanton - Legu pli...

Ĝangala Rebello revenas

Ĝangala Rebello revenas

de Redakcio — Laste modifita: 2012-02-16 20:59

La brazila esperantisto Flávio Rebello, kreinto de la siatempe populara retejo Ĝangalo, post kvinjara foresto anoncis ke li revenos al Esperantujo kaj kreos novan retportalon sub la nomo Nunonia. Li nun serĉas kunlaborantojn por la nova retejo. Ekster Esperantujo li intertempe verkis portugalling[...]

Ĝangala Rebello revenas - Legu pli...

Kiel difini melonon, ne dirante "frukto"?

Kiel difini melonon, ne dirante "frukto"?

de Redakcio — Laste modifita: 2012-02-10 08:13

Hodiaŭ oficiale aperis la unua esperantlingva ludo por la poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj de Apple, tamen kun anglalingva nomo: Word Race. La ludon kreis la konata usona esperantisto Chuck Smith, nun loĝanta en Germanio, kaj krom Esperanto ĝin eblas ludi en la angla kaj en la germana. Aldone al[...]

Kiel difini melonon, ne dirante "frukto"? - Legu pli...

Vjetnamio iĝas la unua haltejo de reta kultura vojaĝo

Vjetnamio iĝas la unua haltejo de reta kultura vojaĝo

de Redakcio — Laste modifita: 2011-12-12 23:05

En la retejo Edukado.net ekfunkciis dudekleciona reta kurso pri Vjetnamio, kompilita de Nguyen Xuan Thu, konata vjetnama esperantisto, kaj redaktita de Katalin Kováts. "Kultura vojaĝo al Vjetnamio" celas helpi la partoprenontojn de la venontjara universala kongreso en Hanojo anticipe informiĝi pr[...]

Vjetnamio iĝas la unua haltejo de reta kultura vojaĝo - Legu pli...

La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn

La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn

de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-20 16:07

Dum jardekoj Pasporta Servo estis unu el la ĉefaj atutoj de la junulara Esperanto-movado. Dum la gastigadon uzis grandparte junaj esperantistoj, multaj el la gastigantoj estis klare pli aĝaj. Antaŭ tri jaroj la estraro de TEJO anoncis la lanĉon de nova interreta versio de la servo, kiu de tiam s[...]

La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn - Legu pli...

La plej granda studo pri UEA baldaŭ havebla por ĉiuj

La plej granda studo pri UEA baldaŭ havebla por ĉiuj

de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-12 06:00

Kiu havu la potencon en la movado, la centra asocio aŭ la landaj asocioj? Pri kio esperantistoj kverelis en la 1910-aj, 1920-aj, 1930-aj kaj aliaj jaroj? Ĉu Lapenna estis bona prezidanto? Ekzemple tiujn demandojn respondas baldaŭ aperonta verko de Ziko van Dijk, "Historio de UEA". Temas pri iom [...]

La plej granda studo pri UEA baldaŭ havebla por ĉiuj - Legu pli...

Vikimanio - nun en Esperanto

Vikimanio - nun en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2011-09-19 19:56

Post unu monato en Ĉeĥio okazos la unua esperantlingva Vikimanio, renkontiĝo de esperantlingvaj aktivuloj de Vikipedio kaj aliaj retaj viki-projektoj. La programo konsistos el prelegoj kaj trejnado pri Vikipedio kaj rilataj temoj, sed estos ankaŭ pli leĝera programo, interalie duontaga ekskurso[...]

Vikimanio - nun en Esperanto - Legu pli...

Muzaiko planas sendi retradion en Esperanto senpaŭze

Muzaiko planas sendi retradion en Esperanto senpaŭze

de Redakcio — Laste modifita: 2011-09-14 19:44

Novaĵoj en Esperanto aŭdeblos ĉiun plenan horon. Aldone aperos eroj el jam ekzistantaj esperantlingvaj podkastoj, muziko en Esperanto, kaj reklamoj pri Esperanto-aranĝoj. La trihora programo estos ripetata kelkfoje - en la unua periodo dum pluraj tagnoktoj, poste, se ĉio iros laŭ la planoj, ap[...]

Muzaiko planas sendi retradion en Esperanto senpaŭze - Legu pli...

Retaj bibliotekoj - konkuro aŭ kompletigo?

Retaj bibliotekoj - konkuro aŭ kompletigo?

de Redakcio — Laste modifita: 2011-08-29 10:38

Dum la 124-jara historio de Esperanto aperis dekmiloj da libroj, gazetoj kaj aliaj presaĵoj. La plej multaj el tiuj historiaj dokumentoj ĝis nun estas konsulteblaj nur surloke - unuavice en Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo kaj Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Lastatempe tamen aperis tri d[...]

Retaj bibliotekoj - konkuro aŭ kompletigo? - Legu pli...

Madrida Bitoteko proponas retbibliotekan kunlaboron

Madrida Bitoteko proponas retbibliotekan kunlaboron

de Redakcio — Laste modifita: 2011-08-15 08:34

Hispana Esperanto-Federacio komencis antaŭ du jaroj ampleksan projekton, kies celo estas konservi la komunan kulturan heredaĵon de la esperantistoj. Por tiu celo oni kreis "bitotekon", kiu unue estos deponejo por dokumentoj de la Biblioteko Juan Régulo kaj eldonaĵoj de aliaj iberiaj bibliotekoj,[...]

Madrida Bitoteko proponas retbibliotekan kunlaboron - Legu pli...

Reta mondo kaj kleriĝo ŝvitigis la kongresanojn

Reta mondo kaj kleriĝo ŝvitigis la kongresanojn

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-30 11:50

La ĉefan parton de la lunda programo en la Universala Kongreso formis la klerigaj programeroj, kiuj logis grandan publikon. Populara estis interalie la prezentado pri la retaj projektoj de la teamo de E@I kaj la prelego pri Vikipedio - la negrandaj salonoj estis plenŝtopitaj. Eĉ pli grandan publi[...]

Reta mondo kaj kleriĝo ŝvitigis la kongresanojn - Legu pli...

Kataluna Esperanto-Asocio renovigis sian retejon

Kataluna Esperanto-Asocio renovigis sian retejon

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-07 11:02

Post plurjara laboro, Kataluna Esperanto-Asocio ĵus lanĉis sian novan retejon. La retejo estas la lasta paŝo en la kreado de unueca kaj firma asocia identeco, komencita en la jaro 2006. La unuavica publiko estas katalunlingvaj neesperantistoj, rakontas Ferriol Macip i Bonet, kunordiganto de KEA: [...]

Kataluna Esperanto-Asocio renovigis sian retejon - Legu pli...

Retejo en facila Esperanto volas rekapti lernintojn

Retejo en facila Esperanto volas rekapti lernintojn

de Redakcio — Laste modifita: 2011-06-15 11:38

Naŭ el dek homoj, kiuj iom lernis Esperanton, poste forlasas la lingvon, asertas la iniciatintoj de facila.org, nova retejo kun mallongaj, facile legeblaj tekstoj en Esperanto. Laŭ la iniciatintoj de la projekto Facila vento, tre ofte lernintoj seniluziiĝas, ĉar ili rimarkas, ke Esperanto ne est[...]

Retejo en facila Esperanto volas rekapti lernintojn - Legu pli...

Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net

Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net

de Redakcio — Laste modifita: 2011-06-06 17:29

Ne ĉio ŝrumpas en Esperantujo. La furora retejo Lernu.net, kiu instruas Esperanton en dekoj da lingvoj, ĵus atingis la rekordan ciferon de 100.000 registritaj uzantoj. Eĉ se ne ĉiuj estas aktivaj, jam miloj da homoj lernis Esperanton per la retejo, kaj dekmiloj ricevis informojn pri Esperanto. [...]

Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net - Legu pli...

Agoj pri dokumento