Vi estas ĉi tie: Hejmo / en la reto

en la reto

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto en la interreto.
Esperantistoj superas eŭskojn en reta aktiveco

Esperantistoj superas eŭskojn en reta aktiveco

de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-18 10:02

Dujara lingvostatistika observo de retaj serĉiloj montras interalie, ke la mezuma nombro de retpaĝoj en Esperanto estas klare pli alta ol en la eŭska, sed multe malpli granda ol en la slovena. Se la proporcio inter la kvanto de parolantoj kaj kvanto de retpaĝoj estus la sama en ĉiuj lingvoj, on[...]

Esperantistoj superas eŭskojn en reta aktiveco - Legu pli...

Fotoretejo ĉiniĝos per Esperanto

Fotoretejo ĉiniĝos per Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-26 08:30

Ĵaŭde la 22-an de novembro komenciĝis la tradukado de la foto-retejo Ipernity al la ĉina lingvo. La ideo pri la traduko venis de la ĉina esperantisto Zhang Xuesong, kaj la tradukon al la ĉina oni faros tra Esperanto, ĉar la plej multaj ĉinaj teamanoj ne scias alian fremdan lingvon. La respon[...]

Fotoretejo ĉiniĝos per Esperanto - Legu pli...

Universala Kongreso en lando malekzista

Universala Kongreso en lando malekzista

de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-28 13:39

La reta mondo "Second Life", esperante ofte nomata "Dua Vivo", estas eble la plej populara el la multaj "virtualaj universoj" kiuj lastatempe furoras en interreto. En tiuj virtualaj mondetoj la membroj povas pere de siaj rolfiguroj diversmaniere aktivi, amuziĝi kaj kunlabori. La esperantistoj en Du[...]

Universala Kongreso en lando malekzista - Legu pli...

Ipernity esperas je 2 milionoj da esperantistoj

Ipernity esperas je 2 milionoj da esperantistoj

de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-21 11:49

En aŭgusto Libera Folio rakontis pri la granda foto-retejo Ipernity, kiu decidis proponi siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La esperanta traduko estis rapide finita, kaj dum kelkaj semajnoj la volontuloj de la esperanta teamo prov-uzis la sistemon por elsarki erarojn. La esperanta fasado de Ipernit[...]

Ipernity esperas je 2 milionoj da esperantistoj - Legu pli...

Fajrovulpo nun en Esperanto

Fajrovulpo nun en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-05 21:34

La populara, libera retnaviga programo Firefox nun ekzistas ankaŭ en Esperanto. La unua versio de la traduko estis publikigita en la lasta semajno de septembro, sed la kompletigo kaj plibonigado de la esperanta versio daŭras. La esperanta traduko estas distribuata kiel aldonaĵo, per kiu eblas kom[...]

Fajrovulpo nun en Esperanto - Legu pli...

Volapuko jam superas Esperanton en Vikipedio

Volapuko jam superas Esperanton en Vikipedio

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-15 20:53

La esperanta Vikipedio estas kredeble la plej populara esperantlingva retejo en la mondo. Vikipedio estas reta enciklopedio, kiun redaktas volontuloj, kaj tial la kvalito de la artikoloj forte varias. Pro multaj fuŝaj artikoloj, iuj iamaj aktivuloj de la esperanta Vikipedio forlasis la tutan projek[...]

Volapuko jam superas Esperanton en Vikipedio - Legu pli...

Granda foto-retejo ekuzos Esperanton

Granda foto-retejo ekuzos Esperanton

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-08 16:55

La granda eŭropa foto-retejo Ipernity.com baldaŭ proponos siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La decido estis farita antaŭ kelkaj tagoj, kaj jam en oktobro oni esperas lanĉi la esperantlingvan fasadon de la servo. La esperantigon de Ipernity iniciatis Paul Peeraerts, kiu kune kun kelkaj aliaj esp[...]

Granda foto-retejo ekuzos Esperanton - Legu pli...

Iom post iom pretiĝas traduko de OpenOffice.org

Iom post iom pretiĝas traduko de OpenOffice.org

de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-13 10:18

Jam en 2001 esperantistoj faris la unuajn iniciatojn, kaj pli ol jaron teamo de volontuloj laboris por esperantigi la ampleksan liberan programaron kun la nomo OpenOffice.org. Aŭtune de la jaro 2004 la laboro ricevis oficialan rekonon de la internacia teamo de OpenOffice.org, kaj en la oficiala pa�[...]

Iom post iom pretiĝas traduko de OpenOffice.org - Legu pli...

Ĝangalo promesas reveni en aŭgusto

Ĝangalo promesas reveni en aŭgusto

de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-08 06:54

Ĝangalo, iam unu el la plej grandaj kaj popularaj esperantlingvaj retejoj, fermiĝis fine de la jaro 2006, ĉar ĝia posedanto Flávio Rebello ne trovis aĉetanton por sia projekto. Dum iom da tempo la retadreso tute ne estis atingebla, poste la retejo reaperis kun la anonco "Baldaŭ pliaj informoj[...]

Ĝangalo promesas reveni en aŭgusto - Legu pli...

Vikipedio kreskas kiam Antverpeno festas

Vikipedio kreskas kiam Antverpeno festas

de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-04 21:08

Dum la centjariĝa festo de la loka Esperanto-klubo en Antverpeno oni rigardis ne nur malantaŭen. Okazis prelegoj pri tri gravaj interretaj projektoj, kaj praktika trejnado pri redaktado de la reta enciklopedio Vikipedio. La organizintoj de la prelego kaj seminario pri Vikipedio, Chuck Smith kaj Yv[...]

Vikipedio kreskas kiam Antverpeno festas - Legu pli...

Esperanta retbutiko sekvas rusiajn leĝojn

Esperanta retbutiko sekvas rusiajn leĝojn

de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-04 21:48

Inter la multaj rusiaj retejoj, kiuj vendas muzikon en mp3-formo kontraŭ tre malaltaj prezoj, nun aperis ankaŭ esperantlingva variaĵo kun la nomo Sentero. Sentero vendas mp3-dosierojn de tutmonde furoraj kantoj por po 25 usonaj cendoj. El tio la rajt-posedanto povos ricevi malpli ol 2 cendojn. Ek[...]

Esperanta retbutiko sekvas rusiajn leĝojn - Legu pli...

Nova retejo trovas proksimajn amikojn

Nova retejo trovas proksimajn amikojn

de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-06 11:35

La nova retejo Amikumu, kiu ankoraŭ ne estas oficiale lanĉita, estas la unua nur-esperanta interkona retejo. Amikumu havas interfacon en bona Esperanto, diference de la neplenaj kaj iom amatorecaj tradukoj en LiveJournal, Orkut, kaj kelkaj aliaj diverslingvaj servoj. Ĝi ankaŭ havas kolekton da s[...]

Nova retejo trovas proksimajn amikojn - Legu pli...

Mondfama bando uzas Esperanton

Mondfama bando uzas Esperanton

de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-19 13:12

Unu el la plej konataj rusiaj bandoj, Akvarium, nun havas retejon en Esperanto. Krom Esperanto, la oficiala multlingva retejo de Akvarium estas legebla en la rusa, angla, germana, franca kaj finna lingvoj. Tradukoj al pliaj lingvoj estas planataj. La nove lanĉita retejo ankoraŭ ne havas ege multaj[...]

Mondfama bando uzas Esperanton - Legu pli...

La diskutlistoj ĉe Yahoo reaperis

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-23 21:50

La diskutgrupoj de la komitato de Universala Esperanto-Asocio, de la membroj de UEA, kaj cento da aliaj esperantlingvaj grupoj, forigitaj de Yahoo, reaperis frue la 20-an de decembro. La grupoj estis senaverte forigitaj la 30-an de novembro, kaj ĝis la mezo de decembro mankis ajna reago flanke de l[...]

La diskutlistoj ĉe Yahoo reaperis - Legu pli...

Ĝangalo reaperis kun malnova enhavo

Ĝangalo reaperis kun malnova enhavo

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-23 19:33

Post dektaga foresto, la 20-an de decembro revenis en interreton Ĝangalo. Tamen la enhavo sur la unua paĝo estas tre malnova, ĉefe de la jaro 2005. Aperas ankaŭ iuj pli novaj eroj, ekzemple anonco pri busvojaĝo al la Universala Kongreso en Florenco, kiu finiĝis komence de aŭgusto. Mankas ajna[...]

Ĝangalo reaperis kun malnova enhavo - Legu pli...

Yahoo forigis dekojn da esperantlingvaj retgrupoj

Yahoo forigis dekojn da esperantlingvaj retgrupoj

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-20 10:06

Ĵaŭde la 30-an de novembro pluraj komitatanoj kaj estraranoj de UEA subite malkovris, ke iliaj kutimaj diskutlistoj ĉe la senpaga servilo Yahoo ne plu ekzistas. Ankaŭ dekoj da aliaj retpoŝtaj listoj kun rilato al Esperanto estas senspure malaperintaj. Esploroj montris, ke ŝajne estis nuligitaj[...]

Yahoo forigis dekojn da esperantlingvaj retgrupoj - Legu pli...

La problemoj de ITV daŭras

La problemoj de ITV daŭras

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-23 21:47

De pli ol monato ne plu videblas la elsendoj de Internacia Televido. Laŭ Flávio Rebello, la direktoro de ITV, temas pri konflikto kun la entrepreno, kiu prizorgas la elsendofluon. Laŭ li, la firmao "ne korekte agis", kaj ITV nun serĉas alian firmaon, kiu povus transpreni la taskon. Flávio Rebel[...]

La problemoj de ITV daŭras - Legu pli...

Laborperejo instigas esperantistojn gajni monon

Laborperejo instigas esperantistojn gajni monon

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-19 21:44

La 15-an de novembro oni festas la kvinjariĝon de Vikipedio en Esperanto. Por soleni ĝin estis lanĉita nova reta projekto, kiu laŭ ĝiaj aktivuloj eble povos iĝi same grava por la Esperanto-movado. La retejo Eklaboru.com estas la unua reta laborperejo en Esperanto. Esperantistoj, kiuj serĉas t[...]

Laborperejo instigas esperantistojn gajni monon - Legu pli...

Miloj da rusoj legas Esperanto-novaĵojn

Miloj da rusoj legas Esperanto-novaĵojn

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-08 07:20

La ruslingva retejo Esperanto novosti estas kredeble la plej sukcesa nacilingva novaĵservo pri Esperanto. La retejo estas regule legata de centoj da homoj ĉiutage, kaj la reta dissendo havas pli ol 5.000 abonantojn. La ruslingva novaĵservo estis fondita en 1999, kaj dum la lastaj kvin jaroj ĝin [...]

Miloj da rusoj legas Esperanto-novaĵojn - Legu pli...

Bloguloj festos Esperanto-tagon

Bloguloj festos Esperanto-tagon

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-02 08:41

Steven Brewer, unu el la aktivuloj de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko, starigis kampanjon por ke la 15-an de decembro 2006 aperu laŭeble multaj dulingvaj artikoloj pri lingvaj problemoj en retaj taglibroj. Li ricevis multajn favorajn reagojn de neesperantistoj, kiuj pretas partopreni, aperigi esper[...]

Bloguloj festos Esperanto-tagon - Legu pli...

Ĝangalo fermiĝos jarŝanĝe?

Ĝangalo fermiĝos jarŝanĝe?

de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-22 22:41

Ĝangalo, unu el la plej grandaj kaj popularaj esperantlingvaj retejoj, fermiĝos jarŝanĝe, se ne troviĝos aĉetanto por ĝi. La kunlaborantoj de la retejo estas jam maldungitaj. Flávio Rebello, la redaktoro de Ĝangalo, anoncis ke li nun koncentriĝos al sia televida projekto ITV, por kiu li be[...]

Ĝangalo fermiĝos jarŝanĝe? - Legu pli...

Neekzistantaj hoteloj reklamas esperante

Neekzistantaj hoteloj reklamas esperante

de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-13 23:26

La nov-kreita retadreso esperanto.eu estis maltrafita de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu volis ĝin rezervi. Ankaŭ nederlanda traduk-firmao kun la nomo Esperanto malsukcesis en sia provo kapti la adreson. Anstataŭe la adreson ricevis pola privatulo, kiu nun aperigis en la retejo reklamon de neekzistan[...]

Neekzistantaj hoteloj reklamas esperante - Legu pli...

Publika listo de denaskuloj kaŭzas disputon

Publika listo de denaskuloj kaŭzas disputon

de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-09 19:57

Fine de septembro Ulrich Matthias, germana esperantisto kaj patro de 4-jara denaskulino, publikigis en Vikipedio liston de denaskaj esperantistoj. Laŭ li, tia listo utilas interalie por fari iom fidindan takson pri la nombro de denaskaj esperantistoj en la mondo. La publikigo de la nomoj tuj elvoki[...]

Publika listo de denaskuloj kaŭzas disputon - Legu pli...

HeKo iksas kaj kondamnas sin mem

HeKo iksas kaj kondamnas sin mem

de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-23 20:39

La Akademio de Esperanto preparas novan rezolucion, laŭ kiu la uzo de surogataj skribsistemoj por la ĉapelitaj literoj ne estu konsiderata kontraŭfundamenta, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, kaj ne celas reformi la ortografion de Esperanto. Ekzemplo de tia surogata sistemo estas la ikso-sistem[...]

HeKo iksas kaj kondamnas sin mem - Legu pli...

Lagrange postulas egalecon en Vikipedio

Lagrange postulas egalecon en Vikipedio

de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-02 19:00

Arno Lagrange, denaska esperantisto kaj aktiva kunlaboranto de la esperantlingva Vikipedio, kandidatas por la estraro de la fondaĵo Wikimedia, kiu interalie respondecas pri la uzo de mono donacita al Vikipediaj projektoj. En sia elekto-programo Arno Lagrange akcentas la gravecon de lingva demokrati[...]

Lagrange postulas egalecon en Vikipedio - Legu pli...

Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco

Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco

de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:35

La sekretema kaj malbonfama itala entrepreno SeoCom kaptis la malnovan ret-adreson de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kaj starigis en ĝia loko falsan serĉ-motoron. La celo de la kapero ŝajne estis ĉantaĝi la Lokan Kongresan Komitaton por ricevi monon, sed la LKK evidente elektis [...]

Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco - Legu pli...

Landaj asocioj evitas Esperanton en la reto

Landaj asocioj evitas Esperanton en la reto

de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-07 10:10

Retpaĝoj de landaj Esperanto-asocioj havas du tute malsamajn celgrupojn: unuflanke ili celas informi neesperantistajn interesitojn pri la lingvo, aliflanke ili devas ankaŭ helpi movadajn aktivulojn enlande kaj tutmonde trovi informojn pri la koncerna asocio kaj kaze de neceso kontakti la ĝustan f[...]

Landaj asocioj evitas Esperanton en la reto - Legu pli...

La Civito esperas ekregi sian propran retejon

La Civito esperas ekregi sian propran retejon

de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-08 07:20

Post multjara vegetado de la retejo de la Esperanta Civito, pluraj informoj en www.esperantio.net dum la lastaj tagoj estis ĝisdatigitaj. Denove aperis listo de la "establoj" aliĝintaj al la Civito, dum malaperis kompromita teksto pri la historio de la retejo. Pli frue dum pluraj jaroj sub la tit[...]

La Civito esperas ekregi sian propran retejon - Legu pli...

64.000 vizitoj al Libera Folio dum majo

64.000 vizitoj al Libera Folio dum majo

de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-03 17:32

Majo 2006 iĝis nova rekorda monato en la historio de Libera Folio. Dum la tuta ekzisto de nia bulteno la kvanto de vizitoj kreskas preskaŭ senhalte, sed ankaŭ kompare kun tiu ĝenerala trendo la statistiko de majo estas tute escepta. La 23-an de majo Libera Folio unuafoje havis pli ol 3.000 vizit[...]

64.000 vizitoj al Libera Folio dum majo - Legu pli...

Nova televido en Esperanto

Nova televido en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-09 13:20

Kiam la projekto Internacia Televido (ITV) de Flavio Rebello en marto ĉesigis siajn retajn elsendojn pro monomanko, du aktivuloj de Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) bezonis nur kelkajn semajnojn por starigi propran projekton de iom alispeca reta televido en Esperanto. En sia retejo kun [...]

Nova televido en Esperanto - Legu pli...

Agoj pri dokumento