en la reto http://www.liberafolio.org daily 1 2005-11-04T07:40:01Z Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn http://www.liberafolio.org/2016/amikumi-helpos-trovi-proksimajn-esperantistojn Chuck Smith kaj Richard Delamore lanĉis monkolekton por krei novan telefonan aplikaĵon, kiu helpos esperantistojn trovi unu la alian kiam ili troviĝas proksime kaj volas esti trovitaj. En intervjuo de Antonio Codazzi ili rakontas, kial laŭ ili la afero meritas la penon kaj la monon. Antonio Codazzi: Saluton, Chuck kaj Richard. Ambaŭ estas tre konataj en Esperantujo, precipe kiel vulkanaj elpensantoj... do, pro tio ke ambaŭ vi estas ĉi tie por la intervjuo, la sekva demando tute nature naskiĝas: ĉu io nova aperos baldaŭ en Esperantujo?

Richard Delamore: – Saluton! Ni ja havas freŝan novaĵon! Antaŭ kvar monatoj, Chuck Smith (la nuna Esperantisto de la jaro) kaj mi komencis entrepreni nian plej ambician projekton ĝis nun. Ni programas telefon-aplikaĵon (apon) por iOS kaj Android, kiu nomiĝas Amikumu. Ĉi tiu aplikaĵo celas helpi trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Esence, la aplikaĵo montras ĉiujn proksimajn esperantistojn ordigitajn laŭ distanco. Do, se vi estus en la superbazaro kaj havus iom da libera tempo, vi povus elpreni vian poŝtelefonon kaj tuj kontroli ĉu estas esperantistoj proksime. Se estas alia esperantisto, tiam vi povas sendi al tiu mesaĝon kaj organizi kunvenon.

Chuck Smith: – Dum IJK ĉi-jare, mi vidis, ke Robin van der Vliet ludas Pokémon GO kaj pensis, ke anstataŭ kapti poŝmonstrojn, oni povas “kapti” esperantistojn! Do, tiel Richard kaj mi vidis la furoraĵon kaj havis la saman ideon samtempe. Post kiam ni havis la saman ideon, estis nur logike, ke ni kunlaboru. Mi simple ne povas atendi ĝis la apo ekfunkcios!

Ambaŭ vi havas malsamajn spertojn, trajtojn kaj esperantan personecon... do kiel vi partoprenas la projekton? Kaj kiel aliaj povas, siavice, helpi?

Richard: Tio estas du apartaj demandoj, do mi dividas ilin. Rilate nian kunlaborecon, Chuck Smith kaj mi havas multajn komunajn spertojn kaj kredojn pri la plej bona vojo antaŭen por Esperantujo. Ni ofte filozofiumas pri manieroj plibonigi nian ujon. Do, ni havas tre similajn pensojn kaj opiniojn kaj baraktas pri malmultaj aferoj.

– Due, mi volas aparte atentigi, ke estas preskaŭ neeble trovi kunfondantojn, kiuj vere pretas tutkore dediĉi sin al komunaj projektoj. Do, liaj diligenteco kaj spertoj en Vikipedio kaj Duolingo estas beno por mi. Mi povas dormi bone sciante, ke ĉion, kion ni povas fari, ni jam faris por sukcesigi la aferon. Tamen, la sukceso de Amikumu dependas ne nur de ni, sed de ĉiuj esperantistoj. Por sukcesigi tiom ampleksan kaj grandskalan projekton, ni devas akiri financan subtenon. Ni decidis starigi monkolekton per la retejo Kickstarter. Ni faris tion pro tri ĉefaj kialoj:

– Unue, se projekto sukcesas en Kickstarter, tio signifas, ke pli ol la kreantoj mem volas realigi ĝin. Do, se vi kredas samkiel ni, ke Esperantujo bezonas poŝtelefonan aplikaĵon por trovi aliajn proksimajn esperantistojn, tiam kompreneble montru vian sintenon per eta donaco ĉe nia Kickstarter-paĝo.

– Due, la uzo de Kickstarter garantias, ke ni plutenas la regon de nia projekto. Mi persone ne havas 8.500 liberajn eŭrojn en mia banka konto, tial ni devas elserĉi kapitalon. Se ni decidus ne uzi monkolekton, tio signifas, ke ni devus konvinki homojn investi kontraŭ iom da posedo. Tio povas riskigi la aferon, precipe se la investantoj ne bone komprenas la internajn celojn de la projekto. Ili povas devojigi nin se ili posedas grandan porcion de la firmao.

– Laste, se nia projekto sukcesegas en Kickstarter, tio signifas, ke aliaj novaĵservoj pli emas atenti nin ĉar ni aspektas pli seriozaj. Kaj tio bonegus por kaj ni kaj Esperantujo. Krome, multaj homoj demandas ĉu ni havos sufiĉe da uzantoj, kaj ĝuste per tia kampanjo ni povos certigi, ke la plejparto de Esperantujo scios pri ni kaj pretos aliĝi. La monkolekto jam malfermiĝis ĉe Kickstarter, do iru tien kaj subtenu nin!

Chuck: – Fakte en antaŭaj projektoj mi rimarkis, ke mi ne havas sufiĉe da komerca sperto por endanĝerigi min, do mi ĝojegas, ke Richard plenigas tiun truon. Mi plej spertas pri teknikaĵoj kaj krome multe esploris pri la industrio de “socia malkovrado”. Tial mi ĉiam miras kiam esperantistoj proponas apojn alternativajn al Amikumu, ĉar ili neniam eĉ parte plenumas miajn postulojn. Do, mi ĝojas, ke kun Richard mi povas pli koncentriĝi pri la teknikaj flankoj de la projekto dum li okupiĝas pri la komercaj.

Jes, la retejo. Mi rimarkis, tamen, ke ĝi estas preskaŭ tute en la angla, kvankam mi rimarkas sciigon en Esperanto por mondoni. Ĉu tio ne ŝajnas iomete kontraŭefika en nia medio? Ĉu vi kalkulas ankaŭ kun mon-helpo kiu povus veni el ekster Esperantujo?

Chuck: – Fakte, ni kredas, ke nia apo estas plej interesa por tri celgrupoj: esperantistoj, poliglotoj kaj surduloj. Vi jam bone scias pri esperantistoj, do mi klarigu la aliajn. Poliglotoj: estas reta komunumo de poliglotoj, kaj ili ofte lernas lingvojn simple ĉar tio estas amuza hobio kaj ne ĉefe por praktika uzo. En nia Polyglot Gathering, kiun ni okazigas ĉiujare en Berlino, niaj partoprenantoj parolas averaĝe 6 lingvojn. Tio havas kroman efikon, ke kiam poliglotoj aliĝos al la servo, ili interesiĝos pri pluraj lingvoj, kaj tio pli rapide pliutiligos nian reton. Surduloj: same kiel esperantistoj, surduloj loĝas dise tra la mondo. Povas esti alia surdulo en via strato, sed vi simple ne konas tiun. Se ili indikas, ke ili parolas la lokan signolingvon, ekzemple la usonan signolingvon en Usono, ili povas trovi aliajn surdulojn, kiuj parolas la saman signolingvon kaj poste povas renkontiĝi. Ambaŭ tiuj grupoj kutimas vidi informojn ĉefe en la angla. Esperantistoj pretas premi por trovi la esperantan tekston kaj tial la informoj devas bedaŭrinde tiel esti organizitaj.

Richard: – La retejo, fakte, nun jam estas dulingva, kvankam unue aperis la anglalingva versio. La Esperanta versio troviĝas ĉe amikumu.com/eo/ kaj la angla versio ĉe amikumu.com/en/.

Kion pri bezonata tempo kaj tempolimoj?

Chuck: – Ni ekhavis la ideon meze de julio kaj preparis la monkolektan kampanjon ekde tiam. Ni kolektos monon ĝis la 16-a de novembro. Mi vere esperas, ke poste ni havos plej komencan version jam preta por JES, sed oni neniam scias kiom da teknikaj malfacilaĵoj aŭ problemoj oni povas trovi. Ni kredas, ke ni havos version por la Kickstarter-subtenantoj ekde februaro kaj poste por la ĝenerala esperantista publiko en marto. Poste ni volos certigi, ke ĉio funkcias antaŭ ol aldoni novajn lingvojn al la sistemo. Vi povas vidi nian planon pli grafike en la apuda bildo.

Esperanto forte reviglas danke al Interreto kaj danke al elpensuloj kiel vi... tamen ĉu tiu "informadika" maniero ne estas tro "likva" (malsolida) laŭ la difino de Zygmunt Bauman? Ĉu eble Esperanto riskas iĝi ludo anstataŭ persona engaĝo?

Richard: Mi kredas, ke la malo okazos se ni ne pretas teknologie evoluigi. Kvankam nia kara lingvo estas malnova, la interna ideo ankoraŭ estas tre progresema. Do, se ni volas, ke la cetero de la mondo traktu Esperanton pli serioze ol ian ŝatokupon por frenezuloj, ni devas ĉiam adopti kaj utiligi la plej novajn teknologiojn kaj pli rapide ol la ĝenerala publiko. Amikumu celas esti pli ol aplikaĵo por trovi Esperantistojn. Ni volas krei la unuan veran firmaon en Esperanto. Tamen, ni ne estas revemuloj, ni scias, ke Esperantujo ne sufiĉe grandas por memstare subteni firmaon. Jen kial ni celas aliajn lingvajn komunumojn, ni volas uzi la grandan uzantaron de ne-Esperantujo por finance subteni nian firmaon kaj reciproke Esperantujon.

Intervjuis Antonio Codazzi
]]>
No publisher Redakcio interreto 2016-10-18T07:50:00Z Novaĵo
Esperanto ekvideblas en granda usona retejo http://www.liberafolio.org/2016/esperanto-ekvideblas-en-granda-usona-retejo La populara retejo Stack Exchange, kie eblas starigi demandojn pri plej diversaj temoj kaj ricevi respondojn de spertuloj, nun ekhavis sekcion pri Esperanto. Lernantoj volas ricevi informojn interalie pri la diferenco inter la vortoj "per", "por", "pri" kaj "pro", sed ankaŭ pri pli fiodoraj temoj. Se oni estas scivolema pri io, serĉi en la reto ĉiam estas solvo. Sed oni ne ĉiam facile trovas la plej ĝustan respondon. Ĉiu povas skribi ion ajn kaj oni ne scias ĉu fakte estas spertulo aŭ novulo kiu respondas.

Por solvi tiujn problemojn, Stack Exchange estis kreita. Ĝi estas tre populara retejo por fari demandojn kaj ricevi respondojn de la komunumo, kiu per voĉdono montras kiuj respondoj estas la plej taŭgaj. Ĝi komenciĝis por programistoj sub la nomo Stack Overflow sed ĝi kreskis por inkluzivi aliajn komunumojn. Nun finfine ankaŭ Esperanton.

Ne temas pri simpla klako de butono por malfermi paĝon ĉe la retejo. Stack Exchange havas longan procedon por akcepti novajn komunumojn. Unue oni devas proponi la grupon, kaj poste oni devas kolekti almenaŭ 200 homojn kiuj promesas uzi la retejon, kaj 100 el ili devas jam havi sufiĉe bonan reputacion en alia komunumo de Stack Exchange

La originala propono por Esperanto komenciĝis antaŭ 7 monatoj, kaj lastatempe estis multe da laboro kunordigita ĉe Telegram por trovi la bezonatajn homojn. Oni sukcese atingis tion kaj poste estis 20 tagoj da privata beta-versio en kiu nur la promesintaj homoj povis partopreni por kolekti bazon demandaron.

Finfine antaŭ du semajnoj la publika beta-versio komenciĝis kaj nun ĉiu ajn povas legi la demandojn kaj respondojn sen registriĝo.

Kompreneble jam estas pluraj aliaj retejoj kie oni povas starigi demandojn pri Esperanto; ekzemple la Lingva Konsultejo de Facebook aŭ la forumoj de Lernu kaj Duolingo. Tamen la demandoj tie ofte devojiĝas en diskuto kaj la utila informo de la konkludo estas perdita en la profundo.

Kun Stack Exchange la diskuto kaj la rezulto estas apartigitaj kaj la plej utila informo estas ĉiam ĉe la supro en publika paĝo kiu estas facile trovebla por la serĉantaj robotoj de Google.

Ĝis nun estas jam 301 demandoj ĉe la beta-versio pri ĉia ajn temo, de demando pri la origino de la Bambo ĝis duboj pri la plej detalaj punktoj de la gramatiko. La nivelo estas larĝa - komencantoj povas demandi en la angla kion signifas la n-finaĵo aŭ spertuloj konkuras pri la plej ĝusta traduko de “sunburn”.

Ankaŭ demandoj pri teknikaj aferoj, ekzemple kiu klavaro estas la plej taŭga por skribi la ĉapelajn literojn, estas bonvenaj. La nivelo de la respondoj ĝis nun estas tre kontentiga kaj eĉ estas kelkaj akademianoj kiuj donas informplenajn respondojn al lingvaj demandoj.

Stack Exchange estas kreita de usona entrepreno kaj tial la ĉefa lingvo de la retejo estas la angla. Tamen en la esperanta komunumo oni ankaŭ bonvenigas demandojn kaj respondojn en Esperanto. Tiel la retejo estas utila kaj por anglalingvaj komencantaj kaj por progresintoj kiuj sentas sin pli komfortaj demandante en Esperanto mem.

La retejo ankoraŭ estas en sia infana fazo kaj ĝia estonta direkto estos gvidata de la uzantoj mem. Se vi volas esti parto de ĉi tiu nova kreskanta esperantaĵo la retejo troviĝas ĉi tie.

Charlotte Scherping, Neil Roberts

]]>
No publisher Redakcio interreto 2016-10-03T19:25:00Z Novaĵo
Telegramo furoras inter Duolinguloj http://www.liberafolio.org/2016/telegramo-furoras-inter-duolinguloj Telegram estas nova mesaĝilo, kiu nun furoras speciale inter tiuj, kiuj lernis Esperanton per Duolingo. La ĉefa ĉambro Esperantujo jam havas 575 membrojn kaj ĉiam estas vigla diskuto de komencantoj kaj spertuloj kune. Robin van der Vliet vidis la evoluon de la komenco kaj mem programas “robotojn” por Telegram. Libera Folio petis lin rakonti pli pri la afero. Libera Folio: Kiel Telegram malsamas de aliaj mesaĝiloj kiel ekzemple WhatsApp?

Robin van der Vliet: – Telegram estas nuba mesaĝilo, kiu flue sinkronigas ĉiujn viajn datumojn kun ĉiuj viaj aparatoj, kontraste al WhatsApp. Oni povas sendi ĉiajn dosierojn ĝis 1,5 GB. Aldone ĝi estas tute senpaga, la aplikaĵoj estas malfermitkodaj kaj la oficialaj aplikaĵoj ne enhavas reklamojn.

Kiaj ĉambroj troviĝas en Telegram? Ĉu estas nur unu granda diskuto?

– Preskaŭ ĉiuj uzantoj estas en la ĉefa ĉambro Esperantujo, kie ni parolas pri diversaj temoj laŭplaĉe, sed krom tiu grupo ni havas ankaŭ kelkajn pli etajn grupojn por esperantistoj. Ni ekzemple havas grupojn por sendi nur voĉmesaĝojn, ludi per Telegram-robotoj, diskuti seriozajn aferojn, kaj por amuzaj aferoj kiel bildoj kaj glumarkoj. Krom tio ni havas ankaŭ kelkajn dulingvajn grupojn, kie oni rajtas paroli la alian lingvon. Tie troviĝas novaj esperantistoj, kiuj demandas pri Esperanto en tiu lingvo, sed ankaŭ esperantistoj, kiuj lernas tiun lingvon kaj Esperante demandas pri tiu lingvo.

Kial ĉi tio estu interesa por mi? Kiel ĝi utilos? Ja eblas babili kun esperantistoj multloke kaj multmaniere, kial ĉi tiu estas la plej bona?

– Niaj grupoj jam havas multajn membrojn kaj oni tre facile povas aliĝi al la plej interesaj temaj grupoj ne devante konigi sian telefonnumeron al ĉiuj grupmembroj. Post pli da tempo ni havos pli kaj pli da grupoj pri specifaj temoj, kaj tio neniam okazis antaŭe en la tuta historio de Esperanto.

Vi parolis pri robotoj kaj glumarkoj, pri kio temas precize?

– Telegram disponigas al siaj uzantoj malferman platformon por kreado de glumarkoj kaj programado de robotoj. Jam kelkaj homoj kreis arojn de Esperantaj glumarkoj, kaj ĉiuj povas aldoni tiujn glumarkarojn kaj uzi ilin. Oni krome povas uzi robotojn per Telegram. Tiuj robotoj funkcias kiel specialaj kontoj, kiuj respondas aŭtomate. Per tiuj robotoj oni povas serĉi bildojn, serĉi novajn glumarkojn, fari publikan voĉdonadon kaj ludi ludojn kiel “pendumito kaj “homlupo. Mi ekzemple kreis la roboton por ludi “pendumiton kaj la roboton por eltrovi la ligilojn al ĉiuj Esperantaj grupoj, glumarkaroj kaj robotoj kaj por havi Esperantan tradukon de Telegram.

Krome, pri vi, kiam kaj kiel vi lernis Esperanton?

– Mi mem komencis lerni Esperanton antaŭ unu jaro per Duolingo. Mi jam antaŭe provis lerni la hispanan per Duolingo. Lerninte Esperanton mi rimarkis, ke ĝi estas multe pli facila ol la hispana. Mi memoras, ke mi tuj aliĝis al Telegram-grupo, kiam mi legis pri ĝi ĉe Reddit. Tie mi multe parolis kaj amikiĝis kun kelkaj homoj. Paroli kun aliuloj tie multege helpis min lerni la lingvon. Post iom da tempo la grupo kreskis kaj kelkaj novaj grupoj aperis kaj nun ni havas grandan gruparon kun multaj esperantistoj.

Mi ĝojegas aŭdi pri la kresko de la esperantistaro en la interreto. Dankon al vi pro via agado! Kiel oni povas engaĝiĝi ĉe Telegram?

– Simple iru al telegramo.org kaj aliĝu al la grupoj, kiujn vi ŝatas. Ni atendos vin, amuziĝu!

Intervjuis Chuck Smith
]]>
No publisher Redakcio interreto 2016-06-21T09:55:00Z Novaĵo
Nova Pomego estos eĉ pli korekta http://www.liberafolio.org/2016/nova-pomego-estos-pli-korekta Jam dum kvarona jarcento Bertilo Wennergren okupiĝas pri sia ĉefverko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Aŭ PoMEGo, kiel oni kutime nomas ĝin. Ĵus aperis renovigita reta versio kun kelkaj gravaj ŝanĝoj – en intervjuo de Libera Folio Bertilo Wennergren rakontas, kiaj. Libera Folio: Kio grava ŝanĝiĝis en la nova versio de PMEG? Ĉu necesos, ke ĉiuj aĉetintoj de la unua papera eldono nepre havigu ankaŭ la duan?

Bertilo Wennergren: – Absolute necesas, ke ĉiuj, kiuj aĉetis la unuan eldonon, havigu al si ankaŭ la duan. Fakte ankaŭ tiuj, kiuj ne aĉetis la unuan eldonon, nepre aĉetu la duan. Tio necesas ne nur por plibonigi mian ekonomion, sed ankaŭ pro la amasego da plibonigoj, kiujn mi faris. La plej grava ŝanĝo estas kredeble la preskaŭ plena renverso de mia prijuĝo pri vortoj kiel "korekta" kun la senco "senerara" aŭ "komplika" kun la senco "malsimpla". Antaŭe mi defendis tian uzon, ĉar multaj bonaj aŭtoroj uzadis tiajn formojn, ja eĉ Zamenhof kelkfoje uzis ilin. Sed poste mi konvinkiĝis, ke tamen la nereguleco de tiaj A-vortoj estas tro ĝena, kaj kaŭzas verajn problemojn en la lingvo. Sed estas multaj aliaj gravaj plibonigoj de la enhavo. Eble plej multe mi laboris pri I-verboj kaj pri komparaj esprimoj kun "kiel" kaj "ol". Tiuj kampoj estas surprize kompleksaj partoj de la Esperanta gramatiko. La koncernaj tekstoj en PMEG estas preskaŭ ŝoke longaj.

De kiam vi okupiĝas pri PMEG? Kiel multe dum tiuj jaroj ŝanĝiĝis via kompreno pri la Esperanta gramatiko? Kaj kiom ŝanĝiĝis Esperanto mem, se entute?

– Mi okupiĝas pri PMEG de la jaro 1991. Tio estas vere kapoturne longa tempo... Mi tamen ne pensas, ke en tiuj jaroj okazis ia vere profunda ŝanĝo de mia kompreno pri nia gramatiko. Pri multaj detaloj mi intertempe multon lernis, kaj iajn aferojn pli bone nun komprenas, sed la kerno restas sufiĉe firma. Esperanto kiel lingvo kompreneble daŭre evoluas kaj ŝanĝiĝas. Iafoje la evoluo tamen ne iras rektlinie. Dum la 25 jaroj de PMEG okazis interalie revigliĝo de la UJ-formoj de landnomoj. Siatempe multaj rigardis ilin kiel preskaŭ arĥaikajn, sed nun ili estas vigle uzataj de multaj Esperantistoj, interalie de surprize multe da gejunuloj. Povas esti, ke mi kontribuis al tiu evoluo, sed mi ne certas... Aliaj ŝanĝoj, kiuj eventuale estas okazantaj, kaj kiujn mi origine taksis kiel tute neeblajn, estas la ekuzo de la vira sufikso IĈ kaj de la sekse neŭtra triapaersona pronomo "ri". Tiuj novaĵoj ankoraŭ estas limigitaj al iaj rondoj ne tiom grandaj, sed ankaŭ ne treege malgrandaj. Tia uzo estas multege pli vasta ol mi antaŭe povis imagi. Sed mi ne certas, ĉu tiuj novaĵoj plu disvastiĝos, aŭ ĉu ili montriĝos modoj malaperontaj.

Ĉu la ŝanĝoj kaj aldonoj en PMEG unuavice estas rezulto de viaj propraj cerbumadoj aŭ de reagoj de uzantoj? Ĉu vi povas mencii iun konkretan ekzemplon, en kiu reagoj de lingvouzantoj igis vin repriprensi vian priskribon de la aferoj?

Bertilo– Multaj ŝanĝoj fakte okazis pro proponoj kaj komentoj de uzantoj kaj de miaj diversaj konsilantoj. La menciita renverso pri "korekta" kaj "komplika" okazis pro bona argumentado fare de Markos Kramer, kiu siatempe mem lernis el PMEG, sed kiu intertempe fariĝis eĉ Akademiano. Mi tamen ne notis la devenon de ĉiuj ŝanĝoj, kaj en multaj okazoj simple ne plu memoras, kiu kion proponis.

PMEG iĝas ĉiam pli normiga verko pri la Esperanta gramatiko, kaj vi mem iĝis ano de la Akademio de Esperanto. Ĉu tiu evoluo igas vin senti apartan respondecon pri la redaktoj kiujn vi faras en via verko?

– Mi efektive tremas pro timo ĉiufoje, kiam mi ŝanĝas ion esencan... La premo de respondeco iafoje povas esti ĝena. Mi rimarkis, ke iuj homoj rigardas miajn prijuĝojn kiel nediskuteblajn dogmojn, kio estas tre bedaŭrinda. Mi estas sendube tre eraripova, kaj mi ĉiam bonvenigas kontraŭargumentadon.

Ĉu via akademianeco donas ian aldonan normigan karakteron al PMEG?

– Malfacila demando... Por iuj homoj kredeble ja estas tiel, sed por iuj aliaj eble la efiko eĉ estas mala.

Kiam aperis la unua papera eldono de PMEG kaj kiom da ekzempleroj ĝis nun estis venditaj? Kiom restas?

– La unua papera eldono estis pretigita fine de 2005, sed la efektiva apero vere okazis en la komencaj tagoj de 2006. Laŭ mia memoro oni presis 1100 ekzemplerojn. Laŭ mia scio restas nur du ekzempleroj, kiuj ambaŭ staras en mia librobretaro hejma. Laŭ mia scio neniu libroservo plu havas aĉeteblajn ekzemplerojn.

Kiam aperos la nova papera eldono, ĉu ĝi estos eĉ pli ampleksa ol la unua, kaj kia estos la eldonkvanto?

– Antaŭ tri jaroj mi pensis, ke baldaŭ mi povos aperigi duan eldonon, sed tio montriĝis tute misa pritakso. Ne nur amasiĝis pli kaj pli da ideoj pri plibonigoj, kiujn mi bezonis zorge tralabori, sed krome okazis ĝuste tiam grandaj ŝanĝoj en mia persona kaj familia vivo, kiuj forprenis de mi tempon labori pri PMEG. Tiu tempomanko plu validas, ja eĉ pliakriĝas, kaj tial mi timas diri ion ajn konkretan pri la afero. Sed estas jam klare, ke PMEG kreskis. La unua eldono havis 696 paĝojn. La nuna provizora PDF-versio (elŝutebla!) havas jam 756 paĝojn. Tio estas aldono de 60 paĝoj. La efektiva enhavokresko estas kredeble ankoraŭ pli granda, ĉar mi iom kompaktigis la grafikan aranĝon de la paĝoj. Mi planas uzi laŭmendan presadon ĉi-foje, kio signifas, ke ne eblos paroli pri eldonkvanto. Estos presataj unuopaj ekzempleroj nur tiam, kiam homoj efektive mendos. Tio krome signifas, ke mi povos daŭre pluevoluigi PMEG-on sen bezono atendi forvendadon de la dua eldono. Ĉiam ajn mi povos simple lanĉi trian eldonon, kaj tiuj, kiuj ekde tiam mendos, ricevos tiun eldonon. Kaj se mi plu havos energion, eble baldaŭ sekvos kvara, kvina...

Kial la nova versio nomiĝas 15.0.1? Versio kun la numero 15.0 aperis jam en junio 2013. Do ĉu vi faris nur etajn ŝanĝojn de tiam? Kial ne almenaŭ 15.1?

– Nu, tiuj versinumeroj ne sekvas ian firman kaj rigoran planon... La intenco tamen estas, ke 15.1 estos la numero de la definitiva formo de la nova PMEG. La nulo en 15.0 indikas, ke temas pri provizora nepreta laborversio. La cifero 1 fine de la ĵus aperinta versinumero 15.0.1 informas, ke tio estas la unua subversio de tiu provizoraĵo. Eble sekvos 15.0.2, 15.0.3 k.t.p., ĝis mi estos kontenta, kaj tiam lanĉos kun laŭta trumpetado version 15.1, kiu fariĝos la dua papera eldono sen parolo pri provizoreco. Inter 15.0(.0) kaj 15.0.1 mi tamen sufiĉe multe laboris. Precipe mi okupiĝis pri la klarigoj pri rolvortetoj antaŭ I-verboj kaj pri komparaj esprimoj. Sed mi ankaŭ aldonis pripensaĵojn pri la senco de "oni" kaj pri uzo "vi" en "oni"-simila maniero. Mi ankaŭ aŭdacis paroli pri maloftaj verboj kiel "movigi" kun la senco "moviĝigi". Pri tiuj temoj aliaj antaŭe apenaŭ ion skribis, kaj eble ne ekzistas tute klara kaj nedisputebla vero... Mi tamen aŭdacis verki prie.
]]>
No publisher Redakcio interreto 2016-05-27T06:10:00Z Novaĵo