Vi estas ĉi tie: Hejmo / Events / Past Events

Past Events

de admin Laste modifita: 2007-11-01 19:48
Events which have already happened.
Internacia, skolta, esperanta tendaro de 2007-07-15 02:00 ĝis 2007-07-22 02:00) Doktorce, Pollando,de Sebastian Cyprych
De 15 gxis 22 de julio 2007 en Doktorce, Pollando, 30 km sude de Bjalistoko, cxe la rivero Narew (http://mapa.szukacz.pl/?x=774540.86&y=568835.31&zoom=5), okazos internacia, skolta, esperanta tendaro.
Baltiaj Esperanto-Tagoj de 2007-07-14 12:05 ĝis 2007-07-23 00:05) Šiauliai, Litovio,de Redakcio
Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 43-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 43). CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET- 43 estas dediĉata al 80-jariĝo de Esperanto-movado en SIAULIAI.
5a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE) de 2007-07-13 16:00 ĝis 2007-07-28 12:00) Jünkerath (Eifel), Germanio,de Lu Wunsch-Rolshoven
Dum SOMERE ni pasigos belajn somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Kunvenos ĉ. kvardeko da homoj el proksimume kvin landoj.
Brazila Kongreso de Esperanto de 2007-07-08 20:00 ĝis 2007-07-13 14:00) Rio-de-Ĵanejro (urbocentro),de Fabiano Henrique
La plej grava E-evento de Brazilo okazos baldaŭ. Temas pri la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto. Ĉi-jare ĝi estos eĉ pli grava ĉar oni festos la centjariĝon de Brazila Esperanto-Ligo.
Ĉebalta Esperantista Printempo de 2007-06-12 12:00 ĝis 2007-06-20 00:00) Mielno, Pollando,de Redakcio
Pola Esperanto-Asocio Filio en KOSZALIN organizas en la tagoj 12-20 de junio 2007 jaro la 9-an ĈEBALTAN ESPERANTISTAN PRINTEMPON kun riĉa kaj varia E-PROGRAMO. Tiu ĉi internacia E-aranĝo okazos en la altira kaj ĉarmoplena ripozloko MIELNO, pitoreske situanta inter BALTA MARO kaj JAMNO – lago, 12 km nordokcidente de la distrikta kaj vizitinda urbo KOSZALIN.
24-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo de 2007-06-01 02:25 ĝis 2007-06-03 18:25) Krakovo, Pollando,de Redakcio
Krakova Societo ESPERANTO elkore invitas partopreni en 24-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo (1 - 3. 06. 2007).
Kongreso de esperantistoj-handikapuloj de 2007-05-30 03:25 ĝis 2007-06-03 22:25) Apud Pardubice, Ĉeĥio,de Redakcio
La V-a kongreso de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj okazos de la 30-a de majo ĝis la 3-a de junio 2007, 30 km sude de la urbo Pardubice en urbeto Seĉ. La kongreso okazos en senbariera moderna konstruaĵo de Juniorcentro. Ĝia areo 30 hektaroj troviĝas en belega regiono de Fer-montaro ĉe la bordo de la lago, proksime de akvovalbaraĵo (42m alta digo) je la rivero Ĥrudimka.
Berlina Arbara Renkontiĝo de 2007-05-16 15:05 ĝis 2007-05-20 17:05)de Redakcio
La BARo estas renkontiĝo meze en bela arbaro en Bad Münder (proksime de Hannover, Germanio). Oni loĝas en lignaj dometoj. En apuda ŝtona domo estas unu granda salono, restadoĉambro, duŝoj kaj bone ekipata kuirejo. Se la vetero permesas ni sidas, ludas kaj manĝas ekstere kaj vespere faras lignan fajron.
Primitiva renkontiĝo de 2007-05-16 02:20 ĝis 2007-05-20 20:20) Den Dolder, Nederlando,de Redakcio
Ĉu vi ŝatas renkonti viajn amikojn en mojosa etoso? Ĉu vi volas ekkoni novajn amikojn dum gemuta nederlandumado? Tio eblos dum la Primitiva Renkontiĝo en Den Dolder.
Printempa renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Junularo de 2007-05-04 02:45 ĝis 2007-05-07 01:45) Vallgorguina, Hispanio,de Redakcio
Kataluna Esperanto-Junularo organizas ĉi-jare sian 4-an printempan renkontiĝon en urbeto Vallgorguina la 4-an, 5-an kaj 6-an de majo, en gastejo ĉirkaŭita de kverka arbaro meze de natura parko. Kiel ĉiujare ni celas renkontiĝi kiel eble multaj esperantistoj kaj kunigi la novajn esperanto-lernantojn kaj interesitojn en renkontiĝo kie ni interkonatiĝos, lernos aŭ plibonigos la lingvon, partoprenos kursojn; prelegojn, debatojn, ekskursojn kaj atelierojn, konos la plej interesajn iniciatojn de la esperanto-movado, sportumos, drinkos, ludos, kantos kaj diboĉos.
Brita kongreso de Esperanto de 2007-05-04 02:05 ĝis 2007-05-08 01:55) Letchworth, Britio,de Redakcio
La Brita Kongreso de Esperanto 2007 okazos en Ĝardenurbo Letchworth de majo 4 ĝis majo 7. Letchworth situas 40 km norde de Londono, kaj estas facile atingebla per regula vagonara servo de King's Cross, kaj per aŭtobuso de Heathrow.
Kongreso de Arci Esperanto de 2007-04-27 19:30 ĝis 2007-04-29 15:00) Milano (Italio),de Andrea Montagner
Kongreso de la maldekstraj esperantistoj
Karstaj tagoj de 2007-04-25 20:05 ĝis 2007-04-30 20:05) Trieste, Italio,de Redakcio
Organizanto: Triesta Esperanto-Asocio poŝta adreso: Esperanto Trieste - CP 601 IT-34100 Trieste Centro – Italio
Kongreso de SAT-Amikaro de 2007-04-07 09:55 ĝis 2007-04-11 00:55) Artigues-près-Bordeaux, Francio,de altebrilas
Se vi ŝatas vinon...
Internacia Junulara Festivalo de 2007-04-05 12:10 ĝis 2007-04-11 00:10) Lignano Sabbiadoro, Italio,de Redakcio
La 31a IJF en Lignano Sabbiadoro, ĉe Adriatika maro, solene festos la 120 jarojn de Esperanto.
Printempa Semajno Internacia de 2007-04-02 12:00 ĝis 2007-04-09 12:00) Bonn, Germanio,de Redakcio
Jam la trian fojon ni renkontiĝos en Haus Venusberg en Bonn por "Printempa Semajno Internacia " - PSI. Ĉi-tiu domo estas simple plej konvena, ĉar ĝi ŝajnas kvazaŭ farita por niaj bezonoj kaj bone atingeblas, eĉ la vetero ofte estas bona.
Iberia Renkontiĝo 2007 de 2007-03-09 01:00 ĝis 2007-03-11 01:00) Madrido,de Jorge Pavón
Madrido, Hispanio
Internacia Himalaja Renkontiĝo de 2007-02-26 01:10 ĝis 2007-03-11 00:10) Langtang, Nepalo,de Redakcio
En la suda parto de Azio inter Hinda Unio kaj Ĉinio situas regiono kun la mondfama monto Everesto, multaj antikvaj temploj kaj aliaj belegaj vidindaĵoj. Tiu lando estas Nepalo. Por konigi Nepalon al alilandaj Esperantistoj, la Nepala Esperanto-Asocio kun helpo de Sierra Travel and Tours organizas internaciajn renkontiĝojn. Kiel unua, Mark Ono, el Japanio, proponis al la asocio ke ĝi okazigu tiajn programojn. Ekde 1996, ĉiudujare, ĝi realigas lian planon. Tiuj renkontiĝoj estas la plej gravaj eventoj en la kalendaro de la E-movado en Nepalo.
Agoj pri dokumento