Vi estas ĉi tie: Hejmo / Events / Past Events

Past Events

de admin Laste modifita: 2007-11-01 19:48
Events which have already happened.
9-a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo) de 2011-07-23 16:00 ĝis 2011-07-30 10:00) Kirchähr,de Lu Wunsch-Rolshoven
Dum SOMERE ni pasigos belajn somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton, eklerni aŭ plulerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Kunvenos ĉ. dudeko da homoj el proksimume kvin landoj.
Varia ferio en reva Esperanto-kastelo de 2011-07-17 11:00 ĝis 2011-08-24 16:00) kastelo Greziljono, Francujo,de Bert Schumann
40 tagoj + 30 programeroj + 20 animantoj + 10 kursoj = 100 % revaj E-ferioj
Hispana Kongreso de esperanto en San Lorenzo de El Escorial de 2011-06-28 00:00 ĝis 2011-07-02 00:00) San Lorenzo de El Escorial (Madrido),de Jorge Camacho
La 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en San Lorenzo de El Escorial (Madrido) inter la 28a de junio kaj la 2a de julio de 2011. La aktivaĵoj de la Kongreso disvolviĝos en Kulturdomo de San Lorenzo, situanta en Unua Domo de Metioj, historia konstruaĵo projektita de Juan de Herrera samstile kiel Monaĥejo.
Bunta programo de ACE/TIETo fine de la lerneja jaro 2010-2011 de 2011-06-20 07:00 ĝis 2011-08-12 18:00) Lome, TOGOLANDO,de gbeglokoffi
Kursoj Esperanta kaj informadika organizighas en Instituto Zamenhof (IZo) cele al perfektigo de scioj pri Esperanto kaj Informadiko. Okazos ankau la ekzamenoj A kaj B de TIETo, kaj la elementa ekzameno de ILEI/UEA
7a Iberia Renkontiĝo 2011 de 2011-05-13 17:00 ĝis 2011-05-15 18:00) Sant Andreu Salou / Cassà de la Selva / Girona,de Ferriol Macip
Iberia Renkontiĝo estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Katalunio, proksime de Ĝirono.
27a Printempa Semajno Internacia de 2011-04-22 18:00 ĝis 2011-04-29 12:00) Waldfischbach-Burgalben, Germanio,de Julika Rosenstock
Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo de 2011-04-22 00:30 ĝis 2011-04-26 00:30) Seto (Francio),de Arno Lagrange
Dum la Paskosemajnfino de vendredo la 22-a ĝis mardo la 26-a de Aprilo 2011 okazos Renkontiĝo kunorganizita de pluraj Esperanto-asocioj agantaj en franclingvio : Esperanto-France SAT-Amikaro esperantistaj Fervojistoj Geinstruistoj Katolikoj kun subteno de la Urbo Seto kaj de ties Turismoficejo.
2-a PRINTEMPE de 2011-04-18 16:00 ĝis 2011-04-25 10:00) Dahlem-Baasem, Eifel-regiono, Germanio,de Lu Wunsch-Rolshoven
Pasigu agrablajn paskajn tagojn en bela pejzaĝo en la Eifel-montaro (inter Kolonjo kaj Trier), proksime de Belgio, Nederlando, Luksemburgio kaj Francio.
Brita Esperanto-Kongreso 2011 de 2011-04-08 07:00 ĝis 2011-04-14 21:00) Eastbourne Anglio,de Brian Barker
La kongreso estos ege varia evento. Krom dancado kaj seriozaj prelegoj, la evento estas facile atingebla per "Eurostar" kio garantios la internaciecon de la kunveno. La loka parlamentano, Stephen Lloyd ankau cheestos.
2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) de 2010-12-27 14:00 ĝis 2011-01-03 10:00) Saarbrücken,de Lu Wunsch-Rolshoven
La unua "Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj okazis pasintjarfine kiel speciala programo de la Novjara Renkontiĝo (NR) en Saarbrücken - kaj ankaŭ la dua ĉi-jarfine okazos tie. Venis al Saarbrücken kvardeko da junuloj kaj junaj plenkreskuloj kaj multaj estis tre kontentaj pri la komuna aranĝo. Ni do planas plu establi NIS-on kiel aranĝon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta limo de Germanio - eble iam ankaŭ en najbara lando. Ĉi-foje ni celas iom pligrandigi la specialan programoferton por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.
9-a Novjara Renkontiĝo (NR) de 2010-12-27 14:00 ĝis 2011-01-03 10:00) Saarbrücken,de Lu Wunsch-Rolshoven
Dum la Novjara Renkontiĝo kunvenis en la pasintaj kvin jaroj inter 120 kaj 175 homoj el ĉ. 10 ĝis 15 landoj. Kutime tri kvaronoj venas el eksterlando kaj donas bele internacian etoson al la kunveno. Ĉeestas ĉ. 50 infanoj, kiuj multe ĝuas la eventon - sed ankaŭ partoprenas kvindeko da plenkreskuloj sen infanoj. Okazas prelegoj kaj kursoj pri diversaj temoj, ni faras ekskursojn, ĝuas la vesperan programon kun unu aŭ du koncertoj, ĉi-foje kabareto, muzika vespero k.s. - kaj, kompreneble, ni renkontiĝas en la kafejo por babilado. Estas lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio. Kaj ĉi-foje denove eblos trapasi la novan internacian ekzamenon.
Junulara E-Semajno 2010 de 2010-12-27 13:00 ĝis 2011-01-11 19:45) Burg (Spreewald), Germanio,de Łukasz Żebrowski
La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj. La 1-a renkontiĝo el la serio okazis en la 2009-a jaro en Zakopane, Pollando. JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008.
Decembraj festado en Katalunio de 2010-12-11 11:00 ĝis 2010-12-15 20:00) Sabadell (Katalunio),de Ferriol Macip
La 11an de decembro Kataluna Esperanto-Asocio celebras la centjariĝon de la Asocio kaj de la revuo Kataluna Esperantisto samtempe ol la zamenhofo
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko de 2010-11-18 14:00 ĝis 2010-11-21 13:00) Modra-Harmónia, Slovakio,de KuboF Hromoslav
4-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo okazos en 10-12-a septembro en Ĉinio de 2010-09-10 08:30 ĝis 2010-09-12 20:35) Zaozhuang kaj Qingdao,de Sun Mingxiao
Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto regule okazos en Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj Zaozhuang-a Universitato kun la programoj :prelegoj,vizito de cxinaj familioj,auxkcio de esperantajxo,intersxangxo de pentrajxo,prezenti bukedon al Zamenhof-statuo,interncia foto-konkurso de esperantistoj kaj turismo.por cxifoja festivalo LKK arangxos dutaga turismo en Qingdao kaj Konfucejo kaj partoprenantoj povos alveni kaj flugi en Qingdao.
Jubilea Kongreso de IKUE de 2010-06-27 15:30 ĝis 2010-07-03 12:00) Parizo, Francio,de Bruno Masala
100 jaroj poste, denove en Parizo dum tuta semajno, por disdividi, kunpreĝi, celebri, prelegi, kunfesti...
Baltiaj Esperanto-Tagoj 46 de 2010-06-26 08:00 ĝis 2010-07-04 18:00) Litovio, Visaginas,de Irena Alijosiute
Invitas Vin partopreni vicajn chiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 46-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn .
2a China Lingva Festivalo de 2010-06-09 00:00 ĝis 2010-06-20 00:00) Chinio, Universitato de Nankino,de Dennis Keefe
Sekve de la 1a China Lingva Festivalo, eble la plej populara lingvo-instrua evento en la Interacia Jaro de Lingvoj de 2008, okazos 2a Festivalo, pli ampleksa kaj pli longa ol la 1a, kun, kiel antau du jaroj, Esperanto kiel proponanto kaj sponsoro.
Internaciisma Renkontiĝo de 2010-05-21 23:30 ĝis 2010-05-23 23:30) Reus (Katalunio),de Ferriol Macip
Kataluna Esperanto-Junularo kunigas esperanto-junularon de la Kataluna Landaro. Ĝi organizas, i.a., ĉiun jaron sian Internaciisman Renkontiĝon. Temas pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi la ĝin kun lokaj anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ 100 personoj el la tuta mondo. Ĉi-jare la urbo Reus gastigas la Renkontiĝon. Antaŭaj estis Mataró (2005), Barcelono (2005), Canet de Mar (2006), Vallgorguina (2007), Benicàssim (2008) kaj Barcelono (2009).
26a Printempa Semajno Internacia de 2010-04-02 18:00 ĝis 2010-04-09 10:00) St. Andreasberg, Germanio,de Julika Rosenstock
Kie la paska leporo parolas Esperanton . . .
Agoj pri dokumento