Vi estas ĉi tie: Hejmo / Events / Past Events

Past Events

de admin Laste modifita: 2007-11-01 19:48
Events which have already happened.
Trejnado por aktivuloj de 2014-04-11 18:30 ĝis 2014-05-05 18:30) En interreto,de cyrille hurstel
ĉu vi jam pensis ke Esperanto devus esti vaste disvastigita ? Mi informas 1 000 000 da personoj jare sen multe labori. Malkovru kiel tio eblas ĉe http://brila-aktivulo.com
86-a Kongreso de SAT en Madrido de 2013-07-28 10:00 ĝis 2013-08-04 20:00) Madrido,de Dario Rodriguez
La 86a Kongreso de SAT okazos de 28a de julio ĝis 04a de aŭgusto 2013 en Madrido (Hispanio). Kongresejo: Colegio Mayor San Juan Evangelista. Dum la lastaj dek jaroj la SAT-kongreso okazis ĉiam en Orienta Eŭropo kaj nur dufoje (Milano kaj Parizo) en Okcidenta Eŭropo. Do, denove en Hispanio post 11 jaroj.
Informilo pri BET- 49, Litovio de 2013-07-06 00:00 ĝis 2013-07-14 00:00) u. UTENA, Litovio,de Irena Alijosiute
Estimataj, Estas sendata Informilo pri la 49-aj Baltiaj Esperanto -Tagoj en UTENA, la 6-an -14-an de Julio, 2013. Bonvolu, laueble, pli vaste disvastigi tiun-chi dokumenton kaj mem alighi kaj aktive partopreni la aranghon. Irena Alijos'iute, respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio
PSI 2013 de 2013-03-25 12:55 ĝis 2013-04-01 12:55)de Julika Rosenstock
Praktika sperto pri kvinoo 2013-01-28 de 19:30 al 22:00 Berlin, Danziger Str. 50,de Roland Schnell
Gustumu la kuirartan variecon de kvinoo! Okaze de la internacia jaro de kvinoo la Esperanto-grupo de la kulturligo "Prenzlauer Berg" studas la trajtojn de la pseŭdogreno kvinoo.
11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de 2012-12-27 14:00 ĝis 2013-01-03 10:00) Xanten, Germanio (apud Nederlando),de Lu Wunsch-Rolshoven
Dum la Novjara Renkontiĝo kunvenis en la pasintaj jaroj inter 120 kaj 195 homoj el ĉ. 10 ĝis 15 landoj. Kutime tri kvaronoj venas el eksterlando kaj donas bele internacian etoson al la kunveno. Ĉeestas ĉ. 50 infanoj, kiuj multe ĝuas la eventon - sed ankaŭ partoprenas kvindeko da plenkreskuloj sen infanoj. Okazas prelegoj kaj kursoj pri diversaj temoj, ni faras ekskursojn, ĝuas la vesperan programon kun unu aŭ du koncertoj, kutime (pup-)teatraĵo, muzika vespero k.s. - kaj, kompreneble, ni renkontiĝas en la kafejo por babilado. Estas lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio.
Trejnado por Esperanto-instruistoj en Rio-de-Ĵanejro 2012-07-28 de 08:30 al 16:30 Liceu Nilo Peçanha (urbo Niterói),de Fabiano Henrique
Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) okazigos la XVI Trejnadon de Esperanto-Instruistoj.
Somera programo en fama Esperanto-kastelo de 2012-07-21 12:00 ĝis 2012-08-20 16:00) kastelo Greziljono, Francujo,de Bert Schumann
1 tagon, 1 semajnon aŭ 1 monaton? Ĝuu la francan kastelon kiom longe vi volas
10-a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo) de 2012-07-13 16:00 ĝis 2012-07-21 10:00) Jünkerath (1 h de Kolonjo), Germanio,de Lu Wunsch-Rolshoven
Dum SOMERE ni pasigos belajn somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton, eklerni aŭ plulerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Kunvenos ĉ. dudeko da homoj el proksimume kvin landoj.
8a Internaciisma Renkontiĝo de 2012-06-29 18:00 ĝis 2012-07-01 18:00) Canet de Mar (Katalunio),de Ferriol Macip
Bonvenigu la someron en la plaĝoj de Katalunio
Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko de 2012-06-14 19:00 ĝis 2012-09-09 11:50) München, Germanujo,de Redakcio
Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo INTER UTOPIO KAJ REALO. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: ĝi posedas unu el la la plej riĉaj plan-lingvaj sortimentoj.
Hispana Kongreso de Esperanto 2012 de 2012-04-27 16:00 ĝis 2012-05-01 23:55) Almagro (Ciudad Real), Hispanio,de Francisco Javier Moleón
Esperantista Kastili-Manĉa Asocio, en kunlaboro kun Hispana Esperanto-Federacio, invitas vin partopreni en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo 2012 en la urbo Almagro (Ciudad Real), Hispanio.
3-a PRINTEMPE de 2012-04-05 16:00 ĝis 2012-04-12 10:00) Marienburg (Zell/Mosel), Germanio,de Lu Wunsch-Rolshoven
Pasigu agrablajn paskajn tagojn en bela pejzaĝo apud Mozelo (meze inter Kolonjo kaj Koblenz), proksime de Belgio, Nederlando, Luksemburgio kaj Francio.
IRo2012: Klifa plonĝado! de 2012-04-05 12:00 ĝis 2012-04-08 17:30) Sesimbra (PT),de António Martins-Tuválkin
La naŭan okazigon de tiu ĉi iberia aranĝo organizas PEJ jam la trian fojon, post Blanksablo kaj Oporto.
3-a Novjara Internacia Semajno (NIS) de 2011-12-27 14:00 ĝis 2012-01-03 10:00) Bitburg, apud Trier (Treviro),de Lu Wunsch-Rolshoven
La unua "Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj same kiel la dua okazis kiel specialaj programoj de la Novjara Renkontiĝo (NR) en Saarbrücken - kaj ankaŭ la tria ĉi-jarfine okazos kadre de Novjara Renkontiĝo - sed en Bitburg apud Trier (Treviro). Venis pasintfoje trideko da junuloj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatis la komunan aranĝon. Ni do planas plu establi NIS-on kiel aranĝon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta limo de Germanio - eble iam ankaŭ en najbara lando. Ni celas plu grandigi la specialan programoferton por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.
10-a Novjara Renkontiĝo (NR) de 2011-12-27 14:00 ĝis 2012-01-03 10:00) Bitburg, apud Trier (Treviro),de Lu Wunsch-Rolshoven
Dum la Novjara Renkontiĝo kunvenis en la pasintaj sep jaroj inter 120 kaj 195 homoj el ĉ. 10 ĝis 15 landoj. Kutime tri kvaronoj venas el eksterlando kaj donas bele internacian etoson al la kunveno. Ĉeestas ĉ. 50 infanoj, kiuj multe ĝuas la eventon - sed ankaŭ partoprenas kvindeko da plenkreskuloj sen infanoj. Okazas prelegoj kaj kursoj pri diversaj temoj, ni faras ekskursojn, ĝuas la vesperan programon kun unu aŭ du koncertoj, kutime (pup-)teatraĵo, muzika vespero k.s. - kaj, kompreneble, ni renkontiĝas en la kafejo por babilado. Estas lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio.
Lejrie Zamenhoffesto 2011 de 2011-12-10 12:00 ĝis 2011-12-11 17:30) Leiria,de António Martins-Tuválkin
Unua-foje okazas esperanta evento en tiu relative grava portugalia urbo.
25-a Renkontiĝoj de Portugaliaj Esperantistoj de 2011-10-08 12:00 ĝis 2011-10-09 17:30) Espinho (PT),de António Martins-Tuválkin
Seminario de Esperanto fare de Esperanto Radikala Asocio ĉe itala Marŝo de Paco de 2011-09-24 11:30 ĝis 2011-09-25 18:00) Bastia Umbra, Perugia (Italio),de Marco Cattaneo
La neprofita organizo Esperanto Radikala Asocio faros leciono-seminarion “Lingvo kaj Povo” sabato, la 24an de septembro, je la 11,30 ĉe Umbria Fiere, Piazza Moncada, Bastia Umbra (Peruĝo).
10-a Spiritisma Esperanta Renkontiĝo en Rio de Janeiro 2011-09-11 de 09:00 al 13:00 Rio-de-Ĵanejro,de Fabiano Henrique
Temo: 120 jaroj de la naskiĝo de Ismael Gomes Braga.
Agoj pri dokumento