Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / uxbecker / Beletra Almanako en 2014

Beletra Almanako en 2014

de Ulrich Becker Laste modifita: 2013-10-19 19:38
La literatura periodaĵo Beletra Almanako (BA) en 2014 estos jam en sia 8-a jaro!
Beletra Almanako en 2014

Beletra Almanako 17

La literatura periodaĵo Beletra Almanako (BA) en 2014 estos jam en sia 8-a jaro! Dankon al ĉiuj legantoj, abonantoj kaj kontribuantoj.

Ĉiu el la tri kajeroj jare (februaro, junio, oktobro) ampleksas inter 140 kaj 176 paĝojn kaj enhavas originalajn kaj tradukitajn prozon, poezion, eseojn, artikolojn, teatron, plus recenzojn kaj reagojn de legintoj. Vi trovos en niaj kajeroj tekstojn kaj de la plej konataj Esperantaj aŭtoroj kaj de novaj talentoj.

Beletra Almanako estas eldonata de Mondial en Nov-Jorko, sed presata en (kaj dissendata el) Britio, Usono kaj Aŭstralio, por malaltigi la sendokostojn. La jara abono estas EUR 36 (en Usono $37), sed ekzistas pluraj pli malmultekostaj aĉetebloj.

La pli facila estas kvazaŭ-abono tra UEA: Skribu al la libroservo de UEA retmesaĝon kun la indiko "Daŭra mendo de Beletra Almanako", kaj UEA sendadas al vi ĉiun novan BA-on ĝis vi iam malmendos ĝin. Nur zorgu por sufiĉe da mono en via UEA-konto.

Krome, ĉiu unuopa numero de BA estas havebla kiel aparta libro en multaj retaj librovendejoj, ofte kun rabatoj – tre verŝajne ankaŭ en via preferata libro-retejo!

Por pli da informoj pri BA, vidu: www.beletraalmanako.com.
Por la aliaj Esperanto-libroj de Mondial, vizitu www.librejo.com, kaj
por informiĝi pri nia kreskanta listo de elektronikaj libroj (bitlibroj), legu en www.bitlibroj.com.