Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / tobiasz / ARtaj KONfrontoj en ESperanto

ARtaj KONfrontoj en ESperanto

de Tobiasz Kaźmierski Laste modifita: 2009-08-27 21:35
Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Pollando. Ĝi estas certe la plej unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. Bonvenon!

Detaloj de evento

Kiam

2009-09-18 je 16:00 ĝis
2009-09-20 je 16:00

Kie

Pollando, Poznań, Brandstaettera 1

Nomo

Kontakta telefono

+48-509-400317

Aldoni eventon en la kalendaron.

Tradicie sub aŭspicioj de UEA kaj PEJ

ARKONES – kio ĝi estas?

Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Pollando. Ĝi estas certe la plej unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. La programo certe boninfluos vin.

La aranĝo organize ne dependas de iu ajn ŝtata aŭ kultura institucio, organizaĵo, asocio ktp., sed volonte kunlaboras kun ĉiuj. Vi povas proponi viajn programkontribuojn. Estas ja malfermita Esperantista aranĝo.

Vizitu www.arkones.org

Kiam ĝi okazos?

Ĉiujare Arkones okazas komence de aŭtuno. XXV-a estos en 18-20 de Septembro 2009.

Proksime al Arkones okazas ĉiam la semajna studsesio en Esperanto de Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz Universitato en Poznań – informiĝu ĉe http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/

Kiel aliĝi al ARKONES '09 ?

Oni povas aliĝi plej rapide kaj plej facile uzante retan-aliĝilon. Antaŭ aliĝo vi nepre informiĝu pri partoprenkondiĉoj kaj pri kotizoj. Tiuj, kiuj ne aliĝos rete krompagos 5 EŬR

ATENTON! La limdato por sendi kontribuojn al XXV-a Arkones estas la 1-a de Septembro 2009.

La programo de Arkones komenciĝos vendrede je 16 horo. Ne venu pli frue ĉar ĝis tiu horo la ejo estas funkcianta lernejo.

Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: