Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / swpage24 / Zamenhofa Simpozio

Zamenhofa Simpozio

de Scott Page Laste modifita: 2009-12-24 10:15
Simpozio por festi la naskiĝtagon de L. L. Zamenof
Zamenhofa Simpozio

La Zamenhofa Simpozio en Novjorko

Posttagmeze de la 15a de decembro, la UEA de Novjorko gastigis simpozion por festi la 150an datrevenon de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Ĝi okazis, anglalingve, en la konstruaĵo ĉe 777 U.N. Placo, rekte trans la strato de la ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj. La pola ambasadoro al la UNO, Andrzej Towpik, ne povis ĉeesti, sed li sendis salutan, bonvenigan leteron, kiun legis Thomas Eccardt. La prelegantojn enkondukis Thomas Eccardt.

Komencis Esther Schor, poetino kaj profesorino ĉe Princeton Universitato, kiu parolis pri Zamenhof kaj la diversaj judaj influoj, ekz. cionismo kaj hillelismo, de tiu tempo. Arika Okrent, aŭtorino de la libro En la lando de inventitaj lingvoj: Esperantaj rokmuzik-steluloj, klingonaj poetoj, loglan-amantoj, kaj la frenezaj revuloj kiuj penis konstrui perfektan lingvon, prelegis pri Zamenhof kaj humileco. La psikiatro James Lieberman prelegis pri psikologiaj aspektoj de Zamenhof kaj lia estreco-filozofio. Timothy Reagan, profesoro ĉe Centra Konektikuta Ŝtatuniversitato, parolis pri la lingvokonstruado.

Humphrey Tonkin, emerita profesoro ĉe la Universitato de Hartford kaj eks-prezidanto de UEA, parolis pri la heredaĵo de Zamenhof. Proksimume sepdek homoj ĉeestis, inkluzive de la ambasadoro de Benino Jean Francis Zinsou, kelkaj ĵurnalistoj, regionaj esperantistoj, kaj aliaj interesataj homoj. La prelegojn sekvis akcepto kun vino kaj fromaĝo. La tuta simpozio estis surbendigita, kaj baldaŭ haveblos interrete.

limako
limako diras:
2009-12-25 16:45
La <a href="http://esperanto-usa.org/content/zamenhof-symposium-videos">filmetojn de la Zamenhof-simpoziaj prelegoj</a> oni povas spekti.
Jorge
Jorge diras:
2010-12-31 14:18
Jen alia speco de prelegetoj -- peĉakuĉo:

http://www.delbarrio.eu/blo/2010/12/pechakucha-dirac/