Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Stefano Keller / Iu « Stefano Keller » neniam ekzistis en UEA

Iu « Stefano Keller » neniam ekzistis en UEA

de Stefano Keller Laste modifita: 2016-06-27 09:48

Povas esti, ke iu tielnomata ‘Stefano Keller’ neniam ekzistis en Universala Esperanto-Asocio, almenaŭ, li tute ne estis estrarano en la periodo 2013-2016! Ĉu vi ne kredas tiun aserton? Vidu, kiel iuj volas tion ‘pruvi’, kredigi, tie: http://uea.org/asocio/estraro ‒ tutsimple, li ‘forfalis’ (kiel ili tion nomas) de la kompleta periodo 2013-2016, ne ekzistis…
Nu, bone pripensu, kaj juĝu vi mem: dum 2 jaroj kaj iom pli ol 9 monatoj, do preskaŭ dum 3 kompletaj jaroj inter julio 2013 kaj aprilo 2016 (+ dum la antaŭaj 3 jaroj, 2010-2013) oni ankoraŭ vidis aperi la nomon de tiu Stefano Keller (SK) en la retejo de UEA (kaj aliloke, papere, ktp), listigita inter la estraranoj. Oni povis legi ankaŭ liajn artikolojn en la revuo Esperanto (organo de la sama UEA), informojn (enretajn raportojn, gazetarajn komunikojn, videojn, fotojn kaj sonregistraĵojn pri liaj aktivadoj, laboroj, ĉu kiel estrarano pri eksteraj rilatoj, ĉu kiel ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo (http://www.linguistic-rights.org/eventoj/), aŭ en UK-j … ‒ sed povas esti ke ĉio tio estas (estis) nur inventaĵoj, optikaj trompiĝoj, iluzioj aŭ sonĝoj.
Kaj nun, ene de la lasta tagdeko, okazis tiu modifo en la estrarpaĝo de la UEA-retejo ‒ kaj tio venas jam post la lasta guto. Per tio jam vere pli ol ‘plenas la taso’.
Por la kazo, se iel ‘hazarde’ ‘malebliĝus’ la aperigo de tiu retpaĝo (aŭ de alia) en ilia retejo, aŭ subite plumodifiĝus ĝia enhavo, mi konservis arkivajn ekranbild-versiojn de tiuj paĝoj el la lastaj semajnoj, tagoj:
a) Kompleta estraro de UEA (2013-2016, ĉiuj 7 personoj) ‒ en la malnova versio de la retejo, el 2013-08-13 – kopiita je 2016 junio 23, 15h49 (svisa horo):
http://www.cdeli.org/UEA/uea_estraro_2013_2016_malnova_uea_org_kiu_estraro_html_retpagho_el_2013_08_13_je_2016_junio_23_15h49.jpg ‒ rekta adreso (se ĝi ankoraŭ ekzistos, kiam vi legos tiujn ĉi liniojn…): http://malnova.uea.org/kiu/estraro.html
b) Kompleta estraro (ĉiuj 7 personoj) de UEA (2013-2016) ‒ en la aktuala versio de la retejo – sed: je 2016 majo 17, 21h03:
http://www.cdeli.org/UEA/uea_estraro_2013_2016_en_la_uea_retejo__www_uea_org_asocio_estraro__je_2016_majo_17_21h03.jpg ‒ ne plu eblas aperigi tiun apenaŭ malnovan version de la paĝo, kiu, kun la sama adreso, estis modifita al tiu nuna versio: http://uea.org/asocio/estraro (v. la ĉi-suban, ‘c’-arkivbildon) ‒ Mi faris tiujn ekranbildojn, antaŭsentante la okazon de tiu falsigo…
c) Ne-kompleta estrar-an-listo de UEA (nur 6 personoj, sen SK, sed por la kompleta periodo 2013-2016!) ‒ en la aktuala versio de la retejo ‒ je 2016 junio 23, 16h38:
http://www.cdeli.org/UEA/uea_estraro_2013_2016_en_la_uea_retejo__www_uea_org_asocio_estraro__je_2016_junio_23_16h38.jpg
‒ Mia komento al la aktuala versio (c): estas ja fakto ke mi demisiis el tiu estrargrupiĝo, kaj tio ja devas esti menciita ĉar temas pri la reala situacio aktuala. Sed voli kredigi al la vizitantoj de la retejo, ke SK neniam estis estrarano de UEA dum la periodo 2013-2016 estas malhonestaĵo, malvero, mensogo. Tamen, tion montras la nuna versio de la retpaĝo.
Do, se tiu paĝo pluhavos la titolon: « La Estraro de UEA por la periodo 2013-2016 », tiam temas pri mensogo, misaserto, ‘forfaligo’ (kompleta, trompa forgesigo, forigo el la membrolisto de tiu ĉi estraro) de unu el la estraranoj (SK). Ĉar: escepte de la 3 lastaj monatoj de tiu ĉi 3-jara oficperiodo, mi estis estrarano de UEA. Kaj ne nur ‘estis’ tie ‘surpapere’, por esti unu el la membroj de tiu grupiĝo, sed mi ankaŭ agis, laboris en tiu funkcio (kaj plulaboras en ties kelkaj agadkampoj, eĉ se ne kiel estrarano, kaj ankaŭ en agadterenoj, kies plenumo ne mia rekta tasko estis (informado)).
Do la ĝusta, justa kaj pli fakteca, la realan situacion, veron prezentanta ‒ kaj ĉefe: honesta ‒ solvo povus esti unu el la jenaj:
a) modifi nur la paĝtitolon: « La Estraro de UEA por la periodo 2016 aprilo 22 ‒ julio 23 estas jenaj ses (6) personoj » ‒ kaj lasi nur la restintajn 6 personojn, kiuj nun aperas en la paĝo ‒ kio estus io vere absurda, sed pli vera ol lasi la tutan 3-jaran periodon nur al tiuj 6 personoj, forgesigante la 7-an, kiu post pli ol dujara kaj tri-kvarona membreco, nur antaŭ kelkaj semajnoj ‘forlasis la klubon’;
‒ alternative:
« La Estraro de UEA por la periodo ekde la 22-a de aprilo 2016 ĝis la elektoj dum la komitatkunsido en la 101a UK, 23a de julio 2016, estas tiuj ses personoj. La sepa estrarano, Stefano Keller demisiis la 22an de aprilo 2016 » ‒ kio estus malpli absurda, sed same ne akceptebla ‘solvo’;
‒ sed, pli bone kaj ja pli normale estus:
b) lasi la nunan paĝtitolon: « La Estraro de UEA por la periodo 2013-2016 », kaj prezenti la veron, remetante mian (SK) foton kaj taskopriskribojn,kaj sub tiuj aldoni: (Demisiis el la estraro la 22an de aprilo 2016).
Sed, krom tiu ‒ laŭ mi grava misprezento en tiu retpaĝo ‒ mi volis ankoraŭ rememorigi pri la stranga lingvaĵo de la raportisto-estrarano (vicprezidanto), kiu skribinte pri la estrarkunsido Roterdama (aprilo 2016), uzis la vorton ‘forfalis’ (kion iuj min kontaktintaj esperantistoj eĉ juĝis malrespekta) en sia inform-tekstaĵo sendita al la komitato kaj aperigita (transprenita) en diversaj aliaj lokoj: ‘Unu estrarano, Stefano Keller, iom antaŭtempe forfalis de la teamo’.
Mi devas pri tio respondi, ke mi tute ne ‘forfalis’ sed miadecide ‘demisiis’ el tiu estraro – kaj tio estas tute alia afero!
Pro ĉiuj tiuj agoj, mi sentas min devigata mencii kelkajn detalojn el la ekzaktaj kaj veraj kialoj de mia demisio, interalie prevente, por mia defendo, kaze de kompleta forgesigo aŭ misprezento pri tiuj, aŭ kaze de disvastigo de fantaziaj asertoj pri mia eliro el la estraro.
‒ Eble iu rimarkis, ke ĝis nun en tiu ĉi publikaĵo, skribante pri la estraro de UEA, mi evitis uzi la vorton ‚teamo‘. Tio okazas, ĉar mi ne povas konsideri tiun estrar-an-ar-on ‚teamo‘, do iu bone kunlaboranta grupo de personoj. Teamlaboro (almenaŭ por mi) signifas interalie kunordigitan agadon, reciprokan kaj bonan komunikadon, komunajn diskutojn, decidojn, ktp. Bedaŭrinde, ĉion tion mi ne vere spertis dum tiu ĉi estrar-periodo 2013-2016 (kun tre malmulte da esceptoj).
‒ Mi pensas, ke la Redaktoro de Libera Folio tre trafe priskribis la situacion en sia lasta alineo de la artikolo: http://www.liberafolio.org/2016/demisio-de-keller-neatendita-por-fettes pri unu el la ecoj de la funkciado de tiu ĉi estraro: la ‘regado’ de la menciita triopo. Sed, ĝenerale: ekzistas problemoj de interna komunikado kaj informado, manko de kunlaboro en la estrargrupo, troiga interpretado de siaj roloj kaj ebloj (supereco) fare de la mastruma grupeto (aŭ de la prezidanto) rilate al la aliaj estraranoj, ilia apartiĝo (pri kontaktoj, decidoj, ktp.).
Unu el la ‘specifecoj’: Post skajpaj estrarkunsidoj la estraranoj tuj ricevas la ‘protokolaĵon’ de la kunsido, kion mi ne scias kiel nomi, ne vere eblas nomi ĝin ‘protokolo’. Ĝi estas pretigita de la vicprezidanto. Tiu teksto enhavas, citas kelkajn diritaĵojn, kaj aldoniĝas tute ne menciitaj ideoj, kiujn la protokolinto eble pensadis dum la kunsido, sed neniam diris dume (aŭ, eble repensinte dum finredaktado, aldonis siajn ideojn, pensojn, nediritaĵojn kompletige). Okazas ‘forfaloj’ de diritaĵoj de aliaj estraranoj, aŭ malĝustaj, eraraj mencioj de faktoj diritaj. Kaj tiu raportaĵo alvenas kun mesaĝo diranta ke ekde nun la raportinto ne plu okupiĝas pri tiu teksto ‒ plendoj, korektopetoj iru al la sekretario. Tiel, foje mi ricevis de la sekretario tian respondon al mia korektopeto pri faktaĵoj diritaj de mi kaj erare priskribitaj aŭ forlasitaj en la kunsid-raporto, ke: mi korektu la erarojn kaj malĝustaĵojn, forlasitaĵojn en mia propra kopio enkomputila hejme. Do, la originalo restis en la arikivejo nekorektita.
Fine, tiu kompleta malaperigo de SK el la estrarpaĝo (post la demisio) estas tipe karakteriza pri la funkcimaniero de la ‘triumviro’.
‒ Pri informado, disvastigo de Esperanto (unu el niaj plej gravaj taskoj):
Mi taksas la laboron pri alekstera informado pri Esperanto, ĝia disvastigo tre grava, kaj verŝajne mi ne estas la sola en tio inter esperantistoj. Sed mi volas ankaŭ tiun fakton tre klare substreki, ke mi ne estis la respondeculo pri informado, vidu la taskopriskribojn en la UEA-retpaĝoj, malnova aŭ aktuala (temas pri: «Tutmonda Inform-Reto, TIR»)! Tamen, kiam evidentiĝis, ke nek la taskito nek alia estrarano okupiĝas pri informado, mi proprainiciate alprenis informadajn taskojn, aldone al la miaj pri eksteraj rilatoj (temas pri du diversaj aferoj: eksteraj rilatoj kaj informado!), por kiu mi kreis retan laborgrupon por la Komisiono pri Rilatoj kun Internaciaj Organizaĵoj (KRIO). Mi do kreis ankaŭ la informadan laborteamon (tiu estas vera teamo) ‘Zorgantoj pri informado’ (ZPI) http://uea.org/vikio/Zorgantoj_pri_la_kunordigado_de_informado , kiu vigle agadas pri diversaj okazoj informadaj, pretigante materialojn por la movadanoj, agademuloj, kaj kunordigante, helpante la aktivulojn, ties laboron.
Foje, pro la aparta graveco de tiu agadtereno (kaj baza statuta tasko de UEA), mi proponis en la estrara korespondado diskuton pri kreo de iu pli specifa premio aljuĝebla al la plej aktivaj kaj efikaj agantoj pri informado (do temas pri io nova, ekster la ekzistantaj ebloj, subkategorioj de aliaj premioj). Ekestis interŝanĝo de retmesaĝoj, sed la prezidanto tre baldaŭ silentigis min, ĉesigis la diskuton, kiam la temo ne jam estis funde pritraktita. Tamen eĉ post lia interveno rondiris mesaĝoj de ankoraŭ interesiĝantaj estraranoj, sed mi ne insistis (kvankam mi povintus plukorespondi kun la interesiĝantoj, ellasante la neinteresiton). Tiun lian intervenon mi taksas tro aŭtoritateca kaj nekomprenebla.
Dum la lastaj tagoj mi ricevis la jarlibron de UEA, kaj (post sciiĝo pri la retpaĝmodifo) mia unua penso estis: sen malfermi la pakaĵon, resendi ĝin al la CO. Sed, fine mi decidis konservi ĝin, mi ja pagis la kompletan tarifon membrecan por ricevi tiun Jarlibron, sendepende de mia statuso, ofico, aŭ io ajn ene de UEA. Do, mi konservis ĝin kaj tuj enfoliumis ĝis la paĝo: ‘Estraro‘. Bedaŭrinde por iuj (kiuj decidis pri la reta ‘forfaligo’ de miaj foto, nomo, agadterenaj priskriboj el la tuta 3 jara estrarperiodo), la libreto jam estis presita antaŭ la naskiĝo de ilia decido ‘forfaliga’ rilate al iu ‘SK’ ‒ laŭeble kompleta, el ĉiu informkanalo kaj eldonaĵo de la asocio.
Bonŝancon al Esperanto kaj al UEA por la venontaj 3 jaroj! ‒ deziras iu malaperigita demisiinto.

Do la ĝusta, justa kaj pli fakteca, la realan situacion, veron prezentanta ‒ kaj ĉefe: honesta ‒ solvo povus esti unu el tiuj:

arkivita en: , ,
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-06-27 16:48
Gratulon, Stefano pro via laboro kaj pro via kuraĝo publike paroli pri la situacio. Mi trairis ion tre similan en la brita filio de UEA antaŭ dek jaroj. Ili konstante provas reverki la historion. En ilia periodaĵo ili aperigis foton de la Estraro sur la podio de tiu jarkunveno de 2006, en kiu okazis la Embusko. Ili elektis momenton por fari la foton, en kiu mi levis de sur la planko paperpecon, tiel ke mi estis la sola Estrarano nevidebla.

La problemo estas, ke preskaŭ neniu povas kredi la fiaĵojn kiuj okazas for de la publika vido, sen mem sperti ion similan. Sed eĉ kiam ili okazas publike la homoj ne vidas la evidenton. Mi povis rapide ekvidi post miaj spertoj en la brita Estraro, ke okazas io tre simila en uea-membroj. Mi sekvis la aferon dum jaroj, kaj provis atentigi al aliaj, por ke ili mem komprenu la manipulojn. Estis finfine neeble diskuti pri la konsisto de la venonta Estraro ĉijare, nek antaŭ tri jaroj. Ĉio estis blokita. Pro tio Johan Derks starigis novan retpoŝtan grupon profilo-de-uea-estraranoj@googlegroups.com . Tie ni havas iom pli da sukceso, sed estas malfacile.

Per via raporto, vi konfirmis miajn suspektojn pri la Estraro. Mi aparte bedaŭris legi pri la manipuloj de la protokoloj, ĉar mi havis pli altan opinion pri Stefan McGill. Sed la membroj en Esperanto-Asocio de Britio havis tre altan opinion pri David Kelso, kaj li manipulis la protokolojn ĝis tia grado, ke mi finfine kunportis sonregistrilon por ĉion registri en la lasta kunveno antaŭ ol ili misfamigis min inter la membraro. Ili tutsimple falsis aferojn.

Mi dubas, ĉu UEA kaj EAB estas la solaj Esperanto-asocioj kiuj estas sub atako de interne. Estas signoj tra la NATO-landoj pri epidemio de kverelado. UEA neniam estis sama post La Puĉo de 1974. Estas tempo ke ni regajnu la potencon en UEA por la veraj Esperantistoj, kiuj havas la samajn ideojn kiel vi, mi, kaj multaj aliaj.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-06-28 00:19
ESTROMANIO

Finfine Stefan KELLER parolis. Ion tian devus diri ankau Ranieri CLERICI, kiam li demisiis en 2008. Jes ankau Ulla LUIN, kiam shi ne plu kandidatis por la estraro 2007-2010. Certe iujn facile trafas estromanio.
Kiu legas la vortojn de Martin Shaeffer, tiu tute antauvidos, kion SK jhus diris. Tiel estas ankau pri Stefan McGILL. Vere la homoj ne estas seriozaj. Oni povas iri plu, jes al la administrantoj de la retlisto UEA-membroj. Tie oni trovos aliajn estromaniulojn. Ho, UEA suferas en la manoj de tiaj homoj.
Tonyo, Bert kaj Roy blokis min che la listo UEA-membroj, ke mi konsideris s-ron Lee JUNGKEE kiel subachetinton. Mi reagis, ke Lee plendu kaj mi montros la pruvojn. Lee rifuzis plendi, sed Tonyo, Roy kaj Bert plublokas min. Tian konduton mi nomas MALJUSTA. Jhus Bert skribis en la retlisto UEA-membroj, ke Civito eble financis nian sesan AKE en Togolando. Antau 12a horo en Togolando mi plendis che la listo UEA-membroj-priliste. Ghis nun mia mesagho ne jam aperis. Kial ?
Jes, tia estas la sistemo ene de UEA, kie iuj kiuj shajne havas la povon surtretas la aliajn. Se UEA estus persono, ghi vere jam distancighus de tiaj homoj, kiuj chiam konsideras sin CHIOPOTENCAJ char ili havas respondecojn ene de UEA.
La elekta komisiono bonvolu konsideri la deklarojn de Stefan Keller por revizii sian raporton !
Sukceso al UEA !
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2016-06-28 06:12
Eĉ sciante neniun detalon pri la afero, mi tamen ne havas dubon ke la neatendita manko de la nomo de Stefano en la retejo de UEA, pro kiu li sentis sin vundita kaj neagnoskita, simple estas eraro, ja ĝena sed neniel intenca, kiu pro iu hazarda fuŝo okazis dum la pretigado de la retejo. Imagi iun stalinecan/orwellecan politikon refari la oficialan historion kaj ĝiajn dokumentojn vere estus ne nur malprava sed komplete delira interpreto de la afero.

Dum mi persone ŝatas kaj aprezas Stefanon kiel amikon, havinte la ŝancon pli funde konatiĝi kun li dum la lastaj jaroj ĉar kolegoj en la estraro de UEA, mi ja respektas lian decidon demisii sed tamen tute ne dividas la percepton kiun li nun prezentas kiel sian ĉefan motivon por tio.

Mia sperto estas tute alispeca, kaj mi atestas kun admiro kaj danko ke la kolegoj de la mastruma teamo faras sisteman, gravan laboron por plenumi plej diversajn taskojn serve al UEA, investante enormajn kvantojn da tempo kaj energio. Mi neniam havis la impreson ke la mastruma teamo "regus" aŭ aŭtoritatece submetus la ceterajn kolegojn al si. Nur por mencii mian proran vidon pri unu el la detaloj aluditaj de Stefano: ja la vicprezidanto havas mirinde trafan kapablon preni notojn dum la kunsidoj kaj tuj verki protokolajn resumojn kun ĉiuj pritraktitaj punktoj kaj alprenitaj decidoj, kies malnetoj li ĉiam sendas al la ceteraj kolegoj por ke ili libere aldonu kompletigojn, ĝustigojn, rimarkojn, ktp.

Dum la lastaj 3 jaroj mi havis la privilegion kunlabori kun Mark Fettes en lia unua estraro. Mi sentas fortan admiron kaj idean proksimecon al li, kiu ne nur estas intelekte brila sed anime nobla homo, tute lerta por plu gvidi UEA sur la vojo al ĝia renoviĝo.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-06-28 12:40
"Eĉ sciante neniun detalon pri la afero, mi tamen ne havas dubon ke la neatendita manko de la nomo de Stefano en la retejo de UEA, pro kiu li sentis sin vundita kaj neagnoskita, simple estas eraro, ja ĝena sed neniel intenca, kiu pro iu hazarda fuŝo okazis dum la pretigado de la retejo. Imagi iun stalinecan/orwellecan politikon refari la oficialan historion kaj ĝiajn dokumentojn vere estus ne nur malprava sed komplete delira interpreto de la afero."

Tiu reago de José Antonio Vergara estas tute tipa reago de ignoruloj reage al neatenditaj rezultoj de bonaj esploroj. Multaj el ni spertis kongruajn aferojn. Mi nur miras, ke iu kun scienca eduko povas tiel reagi. Mi sendis al li miajn esplorraportojn pri la brita Esperanto-movado, kaj li miris pri la seriozeco de mia laboro - sed poste estis kvazaux li forgesis cxion pri tio. La raportoj de Stefano Keller kaj Gbeglo Koffi estas al mi tute kredeblaj, cxar mi mem trairis pli-malpli la saman aferon en mia landa asocio. Nun mi komprenas pli bone la problemon de Charles Darwin.

En Lille la signoj estis cxie, por tiuj kiuj volis malfermi siajn okulojn.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-06-28 11:50
MALTAUGA ETOSO POR EVOLUO DE UEA
Mi sekvis aferojn en UEA kaj plusekvas. Mi konfesu, ke Stefan KELLER mi trovis serioza homo kaj plukonseras lin tia. Kion li rakontas, tio estas tute vera. Kiel Vergara povus scii, ke tio estas ne intenca ? Chu li estas en la kapo de la homoj ? Vere tio estas lojaleco troa kaj ech mortiga por UEA.

Siatempe mi konsideradis Mark FETTES kaj Stefan MacGILL kiel homojn sekvindajn, bonajn ekzemplojn. Nun tute ne plu. Martin mi konas tre longe tia jam iom antau 1999, kaj konkrete en la UKo de Berlino en 1999. Li tute ne shanghighas. Nun tute ne estas la momento ion defendi. Ni rekonu la plagojn, ke ni forigu ilin. Tion UEA volas de ni.
Mi notis la konduton de Mark, Martin kaj Stefan MacGILL en la organizado de la sesa AKE en Togolando. Jes, tutnova koloniismo plurnacia en Esperantujo afrika. Kiam Stefan KELLER demisiis, mi tuj divenis la kialon, kaj ghuste tion li diris.
Ni ne timu la veron, sed agu JUSTE.

Stefan MacGILL, Martin SHAEFFER kaj Mark FETTES reviziu sian estremon. Tio ege helpos ilin en ties vivado.
Il jam falsis la historion de Esperanto en Afriko kaj plufalsas ghin nun. Vere ili bedauros iam.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-06-28 12:54

Emilio Cid
Emilio Cid diras:
2016-06-28 17:48
Mi bedaŭras pro la forigo de la nomo de Stefano el la paĝo. Certe estus justa revenigi ĝin kun la rimarko pri la demisio. Dum tiuj lastaj tri jaroj mi laboris en la teamo "zorgantoj pri informado" sub la gvido de Stefano, kaj konstatis, ke li starigis plurajn novajn agadkampojn, kiuj rezultis en publikitaj artikoloj pri nia lingvo. Tio estas nepra laboro, kiu neniam antaŭe estis tiel bone zorgata.
Veronika Poór
Veronika Poór diras:
2016-06-29 05:19
Mi dankas pro la atentigo pri malkongrua informo en la retpaĝo de UEA. Ĉi-foje ĝi okazis pro tio, ke la retpaĝo estas kunligita kun la datumbazo de UEA. En tiu datumbazo okazis ĝisdatigo laŭ la aktuala situacio, kaj tial aŭtomate malaperis la informoj pri Stefano en tiu paĝo, sen konscii, ke tie aperas la informo "La Estraro de UEA por la periodo 2013-2016". Por harmoniigi la videblan kaj la fonan sistemon, la teksto estas nun ŝanĝita al "La aktuala Estraro de UEA".

Mi refoje dankas vian atentigon, kaj se vi rimarkas similajn erarojn, bonvolu skribi rekte al reto ĉe co.uea.org, por ke la retpaĝprizorgantoj povu senpere vidi kaj trakti la peton.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-07-01 11:17
Peko kaj eraro estas ecoj de homaro ! (Z)
Stefano Keller
Stefano Keller diras:
2016-07-29 19:48
"Nepras korekto al la mastruma-grupa respondo pri la demisikialoj de Stefano Keller (en Pribina-2)" - bv. legi pri tio tie:
http://www.liberafolio.org/[…]/newsitem_view#1469814153996032