Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / semio / Tria Internacia Festivalo de Esperanto

Tria Internacia Festivalo de Esperanto

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2008-05-22 20:04
En la fama urbo de Esperanto Zaozhuang ĉijare okazas Internacia Festivalo de Esperanto, jam la tria festivalo de nia lingvo.

Detaloj de evento

Kiam

2008-06-27 je 00:00 ĝis
2008-06-29 je 00:00

Kie

Zaozhuang Shandong, Ĉinio

Nomo

Kontakta telefono

86-632-3317532 3256097

Aldoni eventon en la kalendaron.

Tria Internacia Festivalo de Esperanto, kunaranĝota de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio de Ĉinio kaj Seula Esperanto-Kutulrcentro de Koreio okazos en 27-29 de junio en Zaozhuang-urbo (fama en Esperantujo) de Shandong-provinco, Ĉinio, najbare de Koreio kaj Japanio.

En la festivalo ni aranĝos apundajn programerojn.ekz:prelegoj pri Esperanto kaj kulturo.vizitoj de Zamenhof-statuo,urbo-domo kaj fabrikoj, ekspozicio de dua internacia foto-konkurso (reta) pri Esperanto-Movado, lokaj vidindaĵoj kaj moroj, aŭkcio pri Esperantaĵo kaj ĉinaj pentraĵoj, ekspozicioj pri ĉinaj artaĵoj kaj poŝtaĵoj, turismoj en Granda Kanalo fama en la mondo kaj Granata Ĝardeno la plej granda en la mondo.bankedoj en ĉinaj familioj, praktiko de ĉinaj kulturoj (Ŭsuo kaj tradicia medicino).

En la festivalo ankaŭ estas Tago de lando,se aliĝas pli ol dek esperantistoj el iu lando, do ni aranĝos Tagon de tiu lando.

Ni povos akompani vin en la Qingdao-flughaveno por japanaj kaj koreaj e-tistoj, kaj el aliaj flughavenoj por grupoj. Pere de la festivalo vi povos koni veran vivon de ĉina popolo, ankaŭ vi povos montri vian kulturon en la festivalo. La tuta kosto estas 200$ (grupa trafiko en Ĉinio, loĝejo en hoteloj,manĝado kaj kotizo de la festivalo), la loĝĉambro estas por du litoj,se vi bezonas ĉambron kun unu lito, vi devas aldoni 50$.

Kontaktu kun S-ro Sun Minĝiao, delegito de UEA pri ĉina kulturo.


semio@163.com
semio@tom.com
verdalimo@126.com
verdalumo@126.com