Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / rosensto / 25a Printempa Semajno Internacia

25a Printempa Semajno Internacia

de Julika Rosenstock Laste modifita: 2008-12-26 09:16
Kie la paska leporo parolas Esperanton . . . kaj festas la Jubilean PSIon!

Detaloj de evento

Kiam

2009-04-10 je 00:00 ĝis
2009-04-17 je 00:00

Kie

St. Andreasberg, Germanio

Aldoni eventon en la kalendaron.

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu aĝgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj.

Ĉi jare ni estos en la nove renovigita seminariejo Haus Sonnenberg en St. Andreasberg meze en la nacia parko Harc.

Kiel en ĉiu jaro ni prezentos abundan programon: Ekzemple la teatraĵon "Herbe kun la ĉapelego" de Christoph Frank, kabaredan prezenton de  Fraŭlino Emily Barlaston kaj koncerton de la Frank-Muschalle-triopo, nian faman "Fantomludon" kaj muzikvesperon en kiu partoprenantoj povos prezenti muzikpecon aŭ kunludi en "La PSI-orkestro". Aldone estos multaj aliaj prelegoj, lingvokursoj, laborgrupoj kaj ekskursoj. Kiel kutime estos aparta programo por infanoj kaj gejunuloj. Nia junulara programo havos ĉi jare la temon "Magio de la arbaro". Lasu vin surprizi.


Leporo kaj OvoAnkaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .


Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!



Pli da informo pri tiu evento…