Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / rosensto / PSI 2013

PSI 2013

de Julika Rosenstock Laste modifita: 2013-02-02 15:15

Detaloj de evento

Kiam

2013-03-25 je 12:55 ĝis
2013-04-01 je 12:55

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kie la paska leporo parolas Esperanton . . .

 

Ni invitas vin de la 25a de marto ĝis la 1a de aprilo 2013 al la 29a Printempa Semajno Internacia (PSI). Nia seminariejo estas Haus Sonnenberg en St. Andreasberg meze en la nacia parko Harc (Germanio).

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu agxgrupo. Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .

Ni havos diversspecan programon: Koncertos por ni ekzemple EspoDespo kaj ni ekskursos interalie al la bela urbeto Goslar kaj al fama stalagmita kaverno. Okazos migradoj, manlaboro kaj prelegoj ktp.

Por infanoj kaj gejunuloj estos ĉiutage distra programo kun diversaj ludoj aŭ interne aŭ eksterne.

Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!

Jam aliĝis pli ol 70 personoj el multaj landoj. Pro pli malgranda kvanto de havebla ĉambroj ol kutime, ni forte rekomendas baldaŭan aliĝon!

Pliajn informojn

Se vi havos demandojn, bonvole kontaktu nin.

 

Pli da informo pri tiu evento…