Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / rosensto / 27a Printempa Semajno Internacia

27a Printempa Semajno Internacia

de Julika Rosenstock Laste modifita: 2010-09-04 15:32

Detaloj de evento

Kiam

2011-04-22 je 18:00 ĝis
2011-04-29 je 12:00

Kie

Waldfischbach-Burgalben, Germanio

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kie la paska leporo parolas Esperanton . . .

 

Ni invitas vin de la 22a ĝis la 29a de aprilo 2011 al la 27a Printempa Semajno Internacia (PSI). Ĉifoje ĝi okazos por la kvara fojo en la klerigejo Maria Rosenberg en Waldfischbach-Burgalben, urbeto inter Pirmasens kaj Kaiserslautern ĉe la okcidenta rando de la Pfälzer Wald (Palatinata Arbaro).

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu agxgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj. Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .

Korto Waldfischbach Burgalben

Nia ĉijara domo troviĝas apud granda parko kaj estas bone ekipita. Vi povas elekti inter unu- ĝis kvar-litaj ĉambroj kun aŭ sen duŝejo.

Kiel ĉiujare ni organizos diversspecan programon. Detalojn pri la programo ni anoncos en aŭtuno 2010.
Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!

Pli da informo pri tiu evento…