Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / rosensto / 26a Printempa Semajno Internacia

26a Printempa Semajno Internacia

de Julika Rosenstock Laste modifita: 2010-02-18 20:28
Kie la paska leporo parolas Esperanton . . .

Detaloj de evento

Kiam

2010-04-02 je 18:00 ĝis
2010-04-09 je 10:00

Kie

St. Andreasberg, Germanio

Aldoni eventon en la kalendaron.

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu aĝgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj.

Ĉi jare ni estos denove en la seminariejo Haus Sonnenberg en St. Andreasberg meze en la nacia parko Harc (Germanio).

Kiel en ĉiu jaro ni prezentos abundan programon. Estos multaj prelegoj, lingvokursoj, laborgrupoj kaj ekskursoj. Kiel kutime estos aparta programo por infanoj kaj gejunuloj. Nia junulara programo havos ĉi-jare la temon "Sorĉistinoj kaj sorĉistoj".

Leporo kaj Ovo

Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .

Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!


Pli da informo pri tiu evento…