Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / pistike65 / Vikipediaj konkursoj en novembro

Vikipediaj konkursoj en novembro

de Istvan Ertl Laste modifita: 2015-11-06 11:44
Dum Novembro 2015 okazas en la Esperanta Vikipedio 2 interesaj konkursoj.

Vikipedia traduka konkurso
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso/2015
Danke al teknika evoluo estas kontribuado al Vikipedio pli facila ol antaŭe, kaj tio validas ankaŭ pri tradukado. Nova helpilo "EnhavTradukado" faras por vi tedajn, pure teknikaj taskojn kaj vi povas koncentriĝi pri bona tradukado, ĝusta lingvouzo kaj enciklopedia valoro. Tradukado de kelkaj lingvoj estas plifaciligita per maŝina tradukado, kiun poste necesas nur revizii kaj poluri. Por plej lertaj kontribuantoj estas preparitaj valoraj premioj, kiel 2 platkomputiloj, pluraj libroj, muzikaj KDoj, T-ĉemizoj kaj dankletero. La konkurso estas sub aŭspicio de UEA!

Azia Monato
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Azia_Monato
Azio prezentas grandan variecon – troviĝas tie kaj la plej alta kaj la plej malalta punkto sur Tero, plej antikvaj kaj plej modernaj civilizacioj. Krom helpi al tiu tre vasta temo; kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan Vikipedian poŝtkarton.

La du konkursoj kunlaboras kaj vi povas partopreni ilin ambaŭ per la sama agado – sufiĉas per EnhavTradukado traduki artikolojn pri Azio kaj aliĝi al la konkursoj. Aŭ, laŭ via volo vi povas partopreni nur unu el ili.