Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Wall Street Journal serioze traktas Esperanton / Dekoj da banderoloj informas pri UK Hanojo.

Dekoj da banderoloj informas pri UK Hanojo.

de Neil Blonstein Laste modifita: 2012-07-28 09:41
Antau' UK Hanojo, fruaj alvenantoj estis surprizitaj pri la granda informado de multegaj da banderoloj tra la urbo-centro.
Antau' UK Hanojo, fruaj alvenantoj estis surprizitaj pri la granda informado de multegaj da banderoloj tra la urbo-centro. Fotoj jam aperis cxe Facebook.
Jorge
Jorge diras:
2012-07-28 18:43
Chu ie eblas legi la hanojan kongresan kurieron au freshajn raportojn pri dumajhoj en la UK?
bkolker
bkolker diras:
2012-07-28 19:02
"freshajn raportojn" - au almenau malfreshajn.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-28 19:28
Kiuj estas tiuj banderoloj, t.e. kian enhavon ili enhavis?

La kongresan kurieron supozeble oni publikigos sur http://www.uea.org/kongresoj/uk_2012.html.

Artikolo en la vjetnama artikolo aperis chi tie
http://vov.vn/[…]/218872.vov
Per la gugla tradukilo eblas almenau dechifri pri kio temas.

Aliajn artikolojn, kiuj ghis nun aperis en interreto lige kun la 125-jubileo, mi kolektas en mia retujo www.planlingvoj.ch au www.zamenhof.ch (plej suba rubriko).
Ghis nun mi trovis preskau nur propagandan fatrason kun la kutimaj pseudaj "informoj".

Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2012-07-29 07:48
La banderoloj surhavas la vortojn de la kongresa temo: "Esperanto, ponto al paco, amikeco kaj disvolvigho", en la vjetnama kaj en Esperanto.
Cetere oni demandas sin kio estas la efiko de tiu reklamado. La kongreso okazas en la kvinstela, eble 40 metrojn alta hotelo Melia. Shajas, ke la plejmulto de hoteloj perataj de la LKK estas en modera distanco de Melia, tiel ke kongresantoj povas piediri al ghi. Chi-matene, por cheesti la malferman ceremonion, kiu okazis en la Universitato de Scienco kaj Teknologio, busoj transportis la kongresanojn tien de Melia.
Cetere, se kongresanoj volas proprainiciate viziti la urbon, ili devas utiligi taksion. Pro la neeblo komuniki kun la shoforo, la kongresano ricevas lokon malantau tiu kaj veturas tra la amaso da skutantaj vjetnamoj kaj kelkaj automobiloj al sia destinloko. Tiel oni tenas preskau koloniulan distancon de la ordinara popolo. La banderola teksto al ili vershajne estas abrakadabro.
Probal Dasgupta eldiris bele verkitan malferman paroladon, en kiu li referencas al la kuragho de Vjetnamaj virinoj - en praktiko kaj en (ankau Esperanta) literaturo - dum la milito kontrau la usonaj kaj francaj agresantoj, sen nomi tiujn naciojn kompreneble. Sed tiaj vortoj iras alte trans la kapojn de la hanojanojn. Chu iam estis alie en malfermaj paroladoj de Universalaj kongresoj? Mi dubas.
Ni prenu la studentojn en Hanojo. Ili formas grupon de interesinduloj pri Esperanto, chu?
Chu ili venos al Melia por spekti la komunikadon de homoj el tiom da nacioj. Se ili iam audis pri tiu kvinstela konferencejo, ili certe ne KURAGHOS iri tien. Por skizi ghian aspekton kiel 'ebura turo', mi nur notu la prezon de taso da kafo: kvin dolaroj. La sama trinkajho surstrate en Hanojo ne stos pli ol 80 cendojn. Kiam mi protestis konrau la ne afishita prezo, oni "eksplikis" al mi, ke la hotelo estas ja kvinstela. Mi: "sed mi estas unustela viro" kaj ankau mi ne mendis la sukerajhojn, kiuj estas automate inkluzivigitaj en la mendio.
Por ne senti min tute izolita de la Hanoja popolo mi luis biciklon por du semajnoj kaj - malgrau mia agho - pedalas tra la hom-kaj skutilplenaj stratetoj, survoje al Melia, serchante iun vidindajhon au okazejon por manghi au trinki bieron. Tiel mi klopodas kontribueti al paco kaj amikeco, kiuj tie surstrate pli floras ol inter iuj virkokecaj strebantoj en la kongresejo, sed tio lasta estas alia rakonteto.
Mi ne pretendas havi alternativon por la UK-organizantoj. Nur mi dezirus influi ilian perspektivon, la perspektivo de ordinara kongresanto, kiu opinias ke paco ne ekfloras per desupraj paroladoj, sed de interne kaj "surstrate".
Jorge
Jorge diras:
2012-07-29 11:21
Tre interesa raporteto.

Cetere, anekdote: Hanojo Hanojo Hanojo... (...hano Johano Johano...)
esperanto
esperanto diras:
2012-07-29 15:08
kun tio rimas PARANOJO.


KaraBEla
KaraBEla diras:
2012-07-31 13:45
Cxiam la sama problemo en foraj landoj kaj ne nur. La LKK en Bjalistoko ofte diskutis kion fari por allogi logxantaron kaj montri Esperantan kulturon. Sxajnas al mi, ke la tuta Bjalistoko travivis la eventon danke al malfermitaj arangxoj.