Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Wall Street Journal serioze traktas Esperanton

Wall Street Journal serioze traktas Esperanton

de Neil Blonstein Laste modifita: 2014-11-17 22:17
Ĵurnalisto Charles/Charlie Wells produktis a) radio-intervjuon (kun Gordon Deal) b) amuzan gvidadon en Esperanto tra la urbocentro de Novjorko (filmisto: Rob Alcaraz) c) paperan artikolon pri Pasporta Servo d) la artikolon "5 uzoj de Esperanto en populara kulturo". Se vi guglas "Esperanto Wall Street Journal", vi malkovros ke antaŭ 2014 preskaŭ neniom estis verkita pri nia lingvo en tiu grava gazeto. Des pli surprize ke ni atingis artikolon sur la UNUA papera paĝo de grava usona gazeto, ĉefe legata de 2.000.000 riĉuloj (kun ret-abonoj). Ĵurnalisto Charles Wells planis verki pri Esperanto jam de la nord-hemisfera somero 2014. Tiam li kontaktis Chuck Smith, usonanon delonge vivantan en Berlino. Chuck, fama pro sia agado ĉe Vikipedio, iam pasigis jaron en Novjorko. Chuck rekomendis ke Wells kontaktu Jim Medrano. Jim Medrano estis longtempa redaktoro de E-informilo papera, Novjorka Prismo, antaŭ ties transiro al la reto. Jim estis ankaŭ fama gastiganto kun sia edzino, Nancee. Charles volis skribi pri Pasporta Servo. Kiam la ĵurnalisto sugestis surstratan gvidadon, Jim rekomendis Neil Blonstein. Neil estas jam 7 jarojn reprezentanto de UEA ĉe UN kaj akceptis kelkdek eksterlandajn esperantistojn por gvidado tra la urbo. Pro limdatoj Nijl kaj Charlie havis malpli ol du semajnoj por plani renkontiĝon kun filmisto de Wall Street Journal, Rob Alcaraz, en frua bela oktobra tago. Oni finredaktis la artikolojn kaj videon la 13an de oktobro. Enretiĝis parto ĉe retejo/blogejo de Wall Street Journal la 11an de novembro kaj presiĝis papere la 12-an de novembro (ĉefe pri Pasporta Servo). La filmeto amuza iris al Jutubo la 12an de novembro: https://www.youtube.com/watch?v=J5ssPJWzI1g Kelkaj aliaj detaloj: Jim estis unue kontaktita per poŝtelefono kaj devis rifuzi konvensacion dirante, "mi estas tro okupata pro laboro"……sed povas revoki. Dum unuhora intervjuo kaj iom da tekst-mesaĝado, Jim provis rakonti pri interesaj aŭ amuzaj gastoj i.a. a) pri Istvan Ertl kiu malsanis/febris dum semajno kaj ofte estis en lito kaj b) alia gasto kiu emis manĝi kat-nutra ĵ on. (Ili ne estas menciataj en WSJ, ha, ha.) Nijl praktikis aŭ filmiĝis dum 2 horoj en la urbo-centro de Novjorko. La fina rezulto post redaktado estis 2-minuta Esperanta informilo-gvidilo tra Novjorko. Aktivistoj Steven Brewer kaj Amanda Higley estas menciataj en la artikolo. Ni atendas pliajn detalojn pri ilia kontakto kun la ĵurnalisto.
UNO kaj Esperanto: Kion Fari? de Neil Blonstein — Laste modifita: 2009-04-27 08:03
Humphrey Tonkin prelegis cxe la formala monata aprila renkontigxo de Esperanto Societo de Novjorko. Dekok esperantistoj, unu universitata profesorino pri indigxenaj lingvoj (simpatia al Esperanto) kaj UNO reprezentanto por SERVAS (simila al Pasporta Servo) alvenis.
Publika Manifestacio de Preskau' Cent Esperantistoj en Danio de Neil Blonstein — Laste modifita: 2009-07-13 15:49
Preskaŭ cent drumistoj kaj spektantoj esperantistoj ricevis oficialan permeson en dana urbo Helsingor/Elsinoro muzikumi per drumoj. Loka drumisto, Michael Obe liveris kelkajn dekojn de divers-specaj drumoj. Dekoj da aliaj esperantistoj plaŭde muzikumis kune. Ankaŭ cento de preterpasantoj kunplaŭdis kiel parto de la spektaklo en la urbo-centra placo. Preparo okazis nur horo antaŭ la kvalita publika spektaklo.
Zamenhof Festo 2010-Zamenhof Al Soros de Neil Blonstein — Laste modifita: 2011-01-08 21:30
Mi trovis la plej bonan film-klipon mian de George Soros pri Esperanto por meti cxe Youtube. http://www.youtube.com/watch?v=BNGmKw-VxF4 Disvastigu gxin kun mencio de fonto. Gxi estas sub titolo GEORGE SOROS PRI PATRO TEODORO-LITERATURA MONDO. Miaj 116 fotoj estas enretigitaj cxe Picasa. Jen kelkaj komentoj de la Zamenhof-simpozio 2010 de preleganto, profesia bibiliotekisto, Ralph Dumain. http://gxirafo.blogspot.com/2010/12/george-soros-parolas-pri-esperanto-en.html
Zamenhof-tago Diskut-programo apud UNO: Lingvoj kaj UNO de Neil Blonstein — Laste modifita: 2012-01-13 04:47
Humphrey Tonkin, Francoise Cestac (UNO-emerita estrino de traduk-departmento de UNO), Paolo Valore (Milano Universitato/NYU), kaj Roberto Borrero (Indigxena Aktivisto cxe UNO) parolis pri lingvaj rajtoj cxe UNO kaj pli gxenerale. Duono de la 35 alvenantoj estis esperantistoj. Jxurnalistoj/filmistoj el Turkio, Slovakio kaj Polio cxeestis. Du notindaj cxeeestantoj estis Levi Batista, antau'a estro de CoNGO, ombrela organizo de ne-registaraj organizoj kun rilatoj per Ecosoc al UNO, kaj D-ro Rosita Resnick, long-tempa aktivistino cxe UNO por la Rajtoj de Pli-agxuloj. Sxia edzo, Solomon Helfgott (mortinta), estis bone konata al la Esperanto movado en Novjorko kaj Bona Aero, Argentino dum jardekoj.
Zamenhof-tago 2011 Diskut-programo apud UNO: Lingvoj kaj UNO de Neil Blonstein — Laste modifita: 2012-01-01 06:15
Jen provizora foto-raporto. Mi aldonos subtekstojn baldau'.-----------------------------------------------------------
Dekoj de banderoloj pendigxas le la HANOJA urbo-centro. de Neil Blonstein — Laste modifita: 2012-07-27 19:37
Miloj de urbanoj informigxos pri Esperanto en Hanojo. Fotoj aperis cxe Facebook.
Dekoj da banderoloj informas pri UK Hanojo. de Neil Blonstein — Laste modifita: 2012-07-28 09:41
Antau' UK Hanojo, fruaj alvenantoj estis surprizitaj pri la granda informado de multegaj da banderoloj tra la urbo-centro.