Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Marco Cattaneo / Seminario de Esperanto fare de Esperanto Radikala Asocio ĉe itala Marŝo de Paco

Seminario de Esperanto fare de Esperanto Radikala Asocio ĉe itala Marŝo de Paco

de Marco Cattaneo Laste modifita: 2011-09-19 22:10
La neprofita organizo Esperanto Radikala Asocio faros leciono-seminarion “Lingvo kaj Povo” sabato, la 24an de septembro, je la 11,30 ĉe Umbria Fiere, Piazza Moncada, Bastia Umbra (Peruĝo).
Seminario de Esperanto fare de Esperanto Radikala Asocio ĉe itala Marŝo de Paco

Esperanta afiŝo de la Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo

Daŭrigas la kolekto de kontribuoj por la partopreno de la Esperanto Radikala Asocio en la kvindeka Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo la 25an de septembro kaj en la Renkontiĝo “Mil junuloj por la paco” de la 23an kaj 24an de septembro. Ĝis nun estas kolektitaj 150 da eŭrojn. La neprofita organizo ERA faros leciono-seminarion “Lingvo kaj Povo” sabato, la 24an de septembro, je la 11,30 ĉe Umbria Fiere, Piazza Moncada, Bastia Umbra (Peruĝo), okaze de la kvindekjara itala nacia Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo. Partoprenos en la seminario ankaŭ Marco Pannella, historia gvidanto de la Itala Radikala Partio kaj aŭtoritata internacia voĉo de la neperforta movado. Estos prezentita la lasta libro eldonita kaj tradukita de ERA en la itala “La ekonomiaj aspektoj de la lingva neegaleco”, de Áron Lukács, pri la kostoj de la lingva lernado en Eŭropo (li kalkulis ke la lernado de la angla lingvo kostas jare 350 miliardoj da eŭroj al la neangleparolantaj landoj de la Eŭropo Unio, kontraŭ la tre etaj kostoj de lernado de la Internacia Lingvo!). Ni rekordas ke la seminario konkludiĝos per interaktiva leciono de Esperanto deire de la “198 teknikoj de la neperforto” de Gene Sharp, ĵus tradukitaj al Esperanto, enkondukante la agadojn de la neperforto en la Internacia Lingvo, inkluziva de sekcio dediĉita al ĝia utiligo en muziko kaj poezio. Helpu la Esperanto Radikala Asocio disvastigi Esperanton kaj lingvan demokration donante etan kontribuon per ERA-a UEA-konto: erad-p aŭ sur www.buonacausa.org/esperantodirittoumano www.democrazialinguistica.it ERA onlus