Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Mortintaj E-retpaĝoj (post forpaso de ĝiaj kreintoj) / 86-a Kongreso de SAT en Madrido

86-a Kongreso de SAT en Madrido

de Dario Rodriguez Laste modifita: 2012-12-10 22:17
La 86a Kongreso de SAT okazos de 28a de julio ĝis 04a de aŭgusto 2013 en Madrido (Hispanio). Kongresejo: Colegio Mayor San Juan Evangelista. Dum la lastaj dek jaroj la SAT-kongreso okazis ĉiam en Orienta Eŭropo kaj nur dufoje (Milano kaj Parizo) en Okcidenta Eŭropo. Do, denove en Hispanio post 11 jaroj.

Detaloj de evento

Kiam

2013-07-28 je 10:00 ĝis
2013-08-04 je 20:00

Kie

Madrido

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kiel kutime ĉe SAT-kongresoj, matene okazos la Ĝeneralaj Kunsidoj de SAT, kiuj estas malfermaj al ĉiuj kongresanoj, kaj posttagmeze kaj foje vespere okazos kleraj programeroj kaj socipolitikaj debatoj. Vespere ĉefe okazos la distraj programeroj : koncertoj, teatraĵoj ktp. Tuttaga ekskurso okazos al Toledo (dum tiu tago ne estos aliaj programeroj) kaj duontagaj promenadoj okazos tra Madrido serĉante ne nur la turismajn konindaĵojn sed ĉefe la lokojn kiuj estas ligataj al la historio kaj socipolitika vivo de la urbo kaj de la lando. Postkongreso okazos, se estos sufiĉe da interesatoj, el la 5a ĝis la 8a de aŭgusto kun vizitoj al najbaraj urboj Avilo, Segovio, Aranĥuezo aŭ Eskurialo kaj ĉiutaga reveno al Madrido kie oni povos ĝui la vesperan madridan nokton. Informaron pri Hispanio, Madrido kaj Toledo vi povos trovi en la koncernaj artikoloj de Vikipedio. Pliaj prikongresaj informoj aperos regule iom post iom en tiu retejo: http://www.satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Pli da informo pri tiu evento…