Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Mortintaj E-retpaĝoj (post forpaso de ĝiaj kreintoj) / Himnaro Cigneta malaperis

Himnaro Cigneta malaperis

de Dario Rodriguez Laste modifita: 2009-11-04 22:21
Nova katastrofo por la esperanta kulturo. Pro la fermo de la gastiga servilo Geocities, la grava retejo "Himnaro Cigneta" malaperis.
"Himnaro Cigneta" estis impona kolekto da popolkantoj en Esperanto, kelkaj el religia deveno, kiel ekzemple kantoj por la kristnaskaj festoj. La plej elstara trajto de tiu retpaĝaro estis ke, aldone al la tekstoj, oni povis aŭskulti akompanan muzikon laŭ sistemo "midi". Tio estis ege valora, ĉar la tekstoj, senigitaj el la muziko, ne havas utilon, escepte se temas pri tre konataj melodioj, kiel ekzemple "Nokto de Paco" aŭ "Adeste, fideles". Nu, tiu superba retpaĝaro subite malaperis. Ĝi estis gastigita en la servilo Geocities, kiu fermiĝis antaŭnelonge. Oni signalis ke dum kelke da tempo eblas vidi tiun paĝaron en alternativa retadreso http://web.archive.org . Efektive, eblas trovi la tekstojn de Himnaro Cigneta ... sed la akompana muziko laŭ "midi" , kiu estis ĝia plej grava trajto tute estas netrovebla. Denove ni troviĝas antaŭ katastrofo por la esperanta kulturo. Malapero de iu ajn gravega paĝo en la angla aŭ alia grava etna lingvo ne estas tiom bedaŭrinda kiom en la esperanta, en kiu tiaj paĝoj ne abundas. Tial stariĝas la demando: kial UEA aŭ alia grava instanco kia Esperantic Studies Foundation aŭ similaj ne faras ion por savi tiaspecajn retpaĝojn en sekuran gastservilon? Ĝis kiam ni devos elporti senrimede tiajn bedaŭrindegajn forpasojn de gravaj elementoj de nia kulturo?
aleksejrs
aleksejrs diras:
2009-11-09 12:01
http://www.liberafolio.org/Members/aleksejrs/himnaro-cigneta-eble-nekompleta/view
madridano
madridano diras:
2009-11-09 12:37
"Mi ĵus ricevis esperigan mesaĝon de Ros'Haruo, la kreinto de "Himnaro Cigneta". Mi transskribas ĝin:
Dankon pro la pledoj ktp, Dario, sed la himnaro ne tute pereis. Mi konservis ĉion, kaj la himnoj plejparte konserviĝis en Internet Archive, vidu mian afiŝon ĉe http://miahimnareto.wordpress.com/2009/11/09/ttt-himnaro-cigneta/ .
Iam mi intencas refondi la himnaron, kaj dumtempe mi volonte sendos midi-dosierojn kaj nearkivitajn kantotekstojn al petantoj".
------------
Krom la transskribo de la informo de Haruo, mi esprimas mian kontenton pro la iniciato de Aleksej (vidu lian komenton en ĉi sama rubriko) La dosiero atingebla pere de la ligilo donita fare de Aleksej, en kiu estas avita la Himnaro Cigneta, estas malfermebla per WinZip aŭ WinRar kaj entenas ne nur la tekstojn, sed la plej nemalhaveblan komplementon, la akompana muziko laŭ sistemo "midi".

madridano
madridano diras:
2009-11-09 22:45
Analizinte la dosieron troveblan per la ligilo indikita fare de Aleksej, mi trovis ke, kvankam aperas ĉiuj tekstoj de la Himnaro, malfeliĉe la akompana muziko laŭ "midi" sistemo nur aŭdeblas por tre malgranda parto de la kantoj.
Indus ke institucio(j) kapablaj gastigi tiun Himnaron en sekura servilo, kompleta, kun ĉiuj melodioj laŭ "midi", kontaktu kun Haruo Ros. Ĉi gravega paĝaro meritas esti sekure savita.