Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Mortintaj E-retpaĝoj (post forpaso de ĝiaj kreintoj) / Helpu savi gravan esperantan bibliotekon

Helpu savi gravan esperantan bibliotekon

de Dario Rodriguez Laste modifita: 2014-12-12 14:14
La Biblioteko de Kataluna Esperanto-Asocio en Sabadell troviĝas en danĝero pro la malbonaj kondiĉoj de la ejo, situanta en subtera kelo. Pluraj profesiaj arĥivistoj avertis pri la riskoj kiuj minacas la rican kolekton je pli ol 3.000 esperantaj libroj kaj valoraj dokumentoj tie kolektitaj, inter kiuj troviĝas manuskripta letero de Zamenhof dankante al la urbestro de Sabadell pro la inaŭguro de la Avenuo Zamenhof (fakte ĝi estas la unua zamenhofa strato aperinta en la mondo, meze de kiu nun troviĝas impona monumento al Esperanto).
Kataluna Esperanto-Asocio lanĉis monkolekton destinitan al la plifirmigo de la konstruaĵo kie troviĝas sia Biblioteko "Petro Nuez" kaj al la urĝa translokigo de la kolektoj al supra etaĝo, kun novaj bretaroj laŭnormaj por bibliotekoj, por eviti riskon de inundo, nun pli minaca ol iam ajn ĉar pro la klimata ŝanĝo lastatempe okazas ofte tiaj fenomenoj en Katalunio. La kataluna asocio elektis kiel vehiklo seriozan mikromecenatan enton kun la nomo Verkami (el la E-radikoj verk + am, kvankam ĝi ne estas esperantista organizo) Eblas per la retpaĝaro Verkami kontribui al la monkolekto per diversaj kvantoj. Verkami nur debetos la kreditkarton aŭ konton de PayPal de la donacantoj se oni atingas la antaŭfiksitan monsumon kolektotan, t.e. 6.000 €. Se vi volas kontribui al ĉi tiu laŭdinda tasko, bonvolu viziti jenan paĝon de Verkami: http://vkm.is/bapn (bapn: Biblioteko - Arĥivo Petro Nuez) Aldona klarigo en la paĝaro de Kataluna Esperanto-Asocio: http://esperanto.cat/web/Bapnu-kun-ni?lang=eo
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2014-12-12 17:02
Jen la retadresoj supre menciitaj, kiel ligiloj:
http://vkm.is/bapn
http://esperanto.cat/web/Bapnu-kun-ni?lang=eo
Kaj tiu de Kataluna E-Asocio:http://esperanto.cat/web/?lang=eo


Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2014-12-12 17:41
La donacoj promesitaj per la retejo Verkami ne estos debetataj en la kreditkartoj au kontoj PayPal se la kolekto ne atingos la deziratan sumon en la fiksita limdato, ĉi kaze 6.000 € ĝis 19 Januaro 2015.

http://vkm.is/bapn

http://esperanto.cat/web/Bapnu-kun-ni?lang=eo



Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-12-13 20:32
Mi ne volas eniri per Facebook (kun divido de miaj informoj) nek per nova konto (kion mi tute ne volas starigi). Mi iris al la retejo por donaci, sed ne donacis pro tio.
Ferriol Macip
Ferriol Macip diras:
2014-12-14 17:41
Se vi kreas novan konton vi nur donas uzantnomon kaj pasvorton. Estas rimedo por eviti robotojn. Plenumota la kampanjon vi povas nuligi vian konton en Verkami.
Frank Merla
Frank Merla diras:
2015-01-21 14:48
Sen malfermi konton ie ajn vi povas subteni la aferon konigante jenan artikolon al viaj konatoj: www,maklerejo.de/?Bibliotekoj___Biblioteko-Ar%C4%A5ivo_Petro_Nuez
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-12-13 21:02
Mi insistis donaci per UEA-konto.
amike
Istvàn Ertl
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2014-12-14 11:25
Mi estas nur bonvola helpanto al miaj katalunaj E-amikoj. Mi ektimas ke oni ne atingos la celatan sumon (6.000 € je limdato 19 Januaro 2015) kaj tial la kolekto estos nuligita. Kiel mi informis, ĉi-momente oni nur povas promesi donacon pere de la iomete komplika portalo Verkami: la kreditkartoj de la donacantoj ne estos debetataj ĝis kiam estos atingita la celata sumo antaŭe menciita.

Se la kolekto finfine estus nuligita, tiam estus oportuna tempo por ke la bonvolaj donacontoj pagu rekte al Kataluna E-Asocio. Sed temas nur pri hipotezo mia.
Mi sugestas al interesatoj pri donacado kontakti rekte kun la kunordiganto de la afero ĉe Kataluna E-Asocio, s-ro Ferriol Macip : f.macip@esperanto.cat.
Eblas ankaŭ kontakti kun tiu Asocio per jena formularo:
http://esperanto.cat/web/Kontakt-formularo?lang=eo
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2014-12-24 11:10
La intereso de la komunumo por la savo de sia havajho estas tre laùdinda. Tamen la ekonomia farebleco ne devas estis preteratentata. 3000 bibliotekeroj estas tre malgranda kolekto, ghi situas je nivelo de privata havajho. Chu 6000 € sufichos por daùre vivteni la projekton estas dubinde. Poste venas personal- kaj bibliotek-kostoj (katalogado, restaurado, konsultado, intershangho, ciferecigo ktp). Laù mi tempo de raciaj decidoj venis. En la kazo ili estas nur du. Se la motivo estas loka, oni devas trandoni tiun havajhon al loka publika biblioteko kiu pflegos ghin. Se la motivo estas pli internacia, komunuma, oni devas transdoni al granda specialigita biblioteko (ekz. IEMW, Vieno) la manuskriptojn kaj ne posedatajn presajhojn. La reston oni transdonu al loka chu movada, chu publika biblioteko.
Tiu pasho desvas esti farita precize nun, char en kelkaj landoj, multaj publikaj kaj ech universitataj bibliotekoj ne plu akceptas donacojn pro la grandaj kostoj. Post kelkaj jardekoj estos definitive tro malfrue por savi tiujn gravajn havajhojn.
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2015-01-20 21:51
Savita la E-Biblioteko de KEA en Sabadell !! La monkolekto finiĝis la 19an Januaro, atinginte 7.095 €.
http://www.verkami.com/locale/eo/projects/10066-bapn
 
Joan Inglada Roig
Joan Inglada Roig diras:
2015-01-21 19:38
La dua fazo, kalkulita je 4000 eŭroj, planas aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN.

Ĉar la kampanjo sukcesis kolekti 1095 pliajn eŭrojn, KEA starigas la duan fazon kaj tial alvokas ĉiujn donacantojn kiu ne povis kontribui tra la retejo de Verkami. Kiu deziras kontribui tiu enkasigu vian donacon al unu el la sekvaj kontoj :

— Caixa d’Enginyers : ES54 3025 0001 15 1433398158
— UEA-konto : kaea-b