Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Kiel oni faras argilan vazon / Konkurso

Konkurso

de Miguel Gutiérrez Laste modifita: 2012-08-06 11:02
Konkurso de "Ekstremoj" por festi la 20.000-an spekton
La jutuba kanalo "Ekstremoj" atingis dudek mil spektojn (20.000) kaj por tion festi, ĝi proponas konkurson: Oni devas respondi jenan demandon: Al kiu esperanta kanto apartenas la muziko, per kiu komenciĝas ĉiuj filmoj de la jutuba kanalo Ekstremoj?
 
http://www.youtube.com/user/ekstremoj 
 
Jen eta helpo: la diskon eldonis Vinilkosmo. La respondon oni sendu al: liven (ĉe) wanadoo.es La sendintoj de la unuaj tri trafaj respondoj ricevos donacon. La unua, ekzempleron de Sferoj. La dua, ekzempleron de Orbito nula. La tria, ekzempleron de Future.