Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Kiel oni faras argilan vazon / Scioj

Scioj

de Miguel Gutiérrez Laste modifita: 2011-08-06 17:58
Nova kanalo en Youtube
Ĵus aperis nova kanalo en Youtube: "Scioj" Ni invitas vin spekti ĝian unuan filmon… "Bele blekas birdoj" www.youtube.com/user/scioj Kiel eble plej vasta diskonigo estas dezirata mga
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-06 18:00
Por rekte aliri la kanalon klaku sur:
http://youtube.com/user/scioj
Jorge
Jorge diras:
2011-08-06 18:15
Chu la celo de la kanalo Scioj estas krei filman enciklopedieton?
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-06 19:58
La nova kanalo "Scioj" celas uzi esperanton kiel perilon de scioj. Ĝi tute ne celas iĝi enciklopedio, kvankam eble ĝiaj filmetoj povos helpi kondimenti la artikolojn de la Vikipedio.
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-10 18:45
Antonio Valén donas kelkajn konsilojn komence de sia "Ateliero pri tradukado", kadre de la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Sankta Laŭrenco Eskoriala (Madrido, 2011

http://www.youtube.com/user/esesperanto
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-06 19:18
Mi scias ke "bleki" estas principe verbo por ajna bestosono, sed la sonkonsisto de tiu vorto por mi neniel kongruas kun birdaj bruoj.

Se estus "birdoj bekas"...

amike
Istvan Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-06 19:46
La birdoj ĉiuokaze ne kongruas sone inter si. Sed diri pri bleko ke ĝi estas bela, estas iom nekutime (do aŭ iom maltrafe aŭ aparte trafe).
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-06 19:56
La beleco baziĝas sur la ritmo. Kaj se vi aŭskultas, sen antaŭjuĝoj, vi sentos la belecon de la birdaj kantoj.
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-06 19:52
Bleko estas ĝenerala vorto por paroli pri la voĉo de besto. Kompreneble, ekzistas pli precizaj vortoj se oni parolas pri birdoj: pepado, kantado kaj eĉ bekado (laŭ ekzemplo de Zamenhof), kavankam mi preferas uzi la verbon "beki" en la senco piki per beko.
Jorge
Jorge diras:
2011-08-07 11:03
Eble necesus pliampleksigi la NPIVan difinon, kiu nun jenas: 1) Audigi sian vochon (pp kvarpieduloj): urso --as; cheval--i. 2) (f) Beste krii.

Ekzemple, chu balenoj kaj fokoj blekas? Ili certe ne kvarpiedas.
Jorge
Jorge diras:
2011-08-07 11:05
Des pli char ankau shargúoj blekas...
Jorge
Jorge diras:
2011-08-07 11:18
La difino en ReVo estas malpli strikta:

1.
    Krii (p. p. bestoj): ŝafbleki, ĉevalbleki, lupbleki. ranbleki, kokinbleki. SUB:grumbli, pepi, boji, hojli, hurli, muĝi, miaŭi, trili, heni, grunti, kluki, ululi.
2.
    (figure) Kolere aŭ plore kriegi.

Lau ghi, ranoj kaj kokinoj blekas, do ankau birdoj ghenerale.
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-07 12:46
Laŭ mi, pli oportunas havi ĝeneralan vorton por la "voĉo"de la bestoj. Nu, jes, mi diras voĉo kaj ne krio, ĉar ja la bestoj esprimas sentojn pere de siaj voĉ-organoj. Foje eĉ krie!
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-07 12:39
Vidu ke ĝuste en PIV aperas:

graki: bleki kiel korvo
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-07 12:45
Se ne paroli pri tio, ke birdoj estas posteuloj de dinosaŭroj, kaj dinosaŭroj certe blekis.
Jorge
Jorge diras:
2011-08-07 13:36
Tion vi asertas influite de holivudaj filmoj. Eble tiranosauroj pepis.

PS Serioze: eble dinosauroj estis buntaj, ne krokodilkoloraj, kaj ech kun plumoj, kiel arkeopterigoj. Kaj, diable, eble ili ech pepis ;-)
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-07 14:12
Ne ne ne, mia aserto pri dinosaŭra bleko ne influiĝis (nu, ne tute) de holivudaj filmoj, sed de Esperanto: se "bleko estas ĝenerala vorto por paroli pri la voĉo de besto", estas evidente, ke dinosaŭroj - kian ajn precizan sonon ili produktis - blekis.

Cetere: se homo estas besto, k bleko celas la voĉon de besto, do ankaŭ homo...

PS: kompreneble miaj supraj vortoj estas nur (parte) ŝercaj. Cetere, ja estas konata inter fakuloj la ideo, ke dinosaŭroj ja eble estis tute buntaj, k oni pridiskutas la teorion, ke la plumoj ne estis eltrovaĵo nur de la postaj birdoj, sed ke dinosaŭroj mem posedis (pli-malpli multajn) plumojn.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-07 14:35
Agnoskende, la Leĝo de Tonjo aplikiĝas unu plian fojon: responde al la kultura sciigo pri nova kanalo "Scioj" ni debatadas pri lingva signifo k lingvouzo :-)

Ĉu eble ankaŭ la mala leĝo ekzistas, t.e. ke lingve komenciĝinta diskuto "degeneras" en kulturan debaton?
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-07 21:05
Mi pardonpetas, char mi la unua alblekis la temon el misa direkto!

amikajn blekojn de
Istvan
kallekn
kallekn diras:
2011-08-07 21:16
Vi celis "Mi pardonblekas", ĉu ne? :-)