Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jozefo Lejĉ / Kiel elpaki la donacon de la senatano?

Kiel elpaki la donacon de la senatano?

de Jozefo Lejĉ Laste modifita: 2009-02-18 18:32
Brazila senatano proponas oficialigi Esperanton en la brazila mezlernejo. La projekto ricevis pozitivan priskribon de la senato.
Kiel elpaki la donacon de la senatano?

Cristovam Buarque

Cristovam Buarque, elstara brazila senatano, proponis la oficialan enkondukon de Esperanto en la brazila mezlernejaro. La projekto ricevis pozitivan akcepton kaj eĉ laŭdon de la Komisiono pri Edukado de la supera ĉambro. Senatano Marcelo Crivela (fama evangeliisto en Brazilo), kiu estras tiun komisionon de la brazila senato, redaktis favoran priskribon al la iniciato de Cistovam Buarque.

La leĝa projekto ne vekis polemikon kaj glate trakuris la etapojn laŭ la interna regularo de la brazila senato. Post la voĉdonado de la senatanoj ĝi estos sendita al la ĉambro de la deputitoj por nova voĉdonado. Kun la akcepto de la deputitoj, la brazila respublikestro certe ne hezitos pri la sankcio kaj subskribos ĝin. Antaŭ unu jaro, per la Leĝa Projekto n-ro 27/2008, Cristovam Buarque proponis ŝanĝon de la artikolo 26-a de la Leĝon n-ro 9.394, de la 20-a de decembro 1996, la plej grava ĉe la brazila leĝaro pri edukado (portugallingve LDB - Lei de Diretrizes e Bases da Educação).

Laŭ la 26-a artikolo de tiu leĝo la lerneja komunumo rajtas elekti fremdan lingvon kaj responde la koncerna lernejo devas plenumi tiun postulon. Ekzemple se lerneja komunumo elektos Esperanton, la lernejestraro prizorgos pri ties instruado. Se jam eblas elekti Esperanton aŭ alian lingvon en la brazila lernejo, ĉu baza, ĉu meza, oni povas demandi, kion validas la iniciato de la senatano, kiu celas la mezlernejon. Nu la fakto, ke Esperanto aperos en la teksto de la leĝo tre gravas laŭ politika vidpunkto, eĉ pro tio, ke Esperanto estos la ununura "fremda" lingvo en la ĉefa regularo pri edukado en Brazilo, danke al la aldono de la 6-a alineo al la menciita 26-a artikolo. Indas sciigi, ke la laŭdindan iniciaton, certe la plej gravan de la historio de Esperanto en Brazilo, proponis ne-esperantisto.

Cristovam Buarque, eks-rektoro de la Universitato de Braziljo kaj eks-kandidato al respublikestro, bedaŭrinde ne parolas Esperanton. Malgraŭ ekstermovade li brile lernis kaj flue parolas la internan ideon proponitan de Zamenhof. En la teksto de la leĝa projekto Esperanto estas vidata de la senatano kiel taŭga ilo por la konstruado de la paca kulturo ne nur internacie sed ankaŭ enlande. En la jubilea 150-a jariĝo de Zamenhof brazila movado ricevas tiun leĝan donacon kun ĝojo . Nun ni rapidu lerni, kiel elpaki ĝin. La Leĝa Projekto troviĝas portugallingve en http://www.senado.gov.br/sf/atividade/materia/detalhes.asp?p_cod_mate=83989

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-02-20 12:31
Ni ne volas tuj starti rakedon,sed vere inda honoro kaj donaco al 150 -a naskigxtago de d-ro L.Zamenhof.
Kiam aliaj diskutadas kaj kuiras supon de multilingveco, kiu estas nur senulita provizora, multekosta kosmetika operacio, aliaj donas ekzemplon de racia , epoka pasxo.
Mi estas certa, ke nun kuragxos ankaux aliaj singifoplenaj personoj elpasxi kaj postsekvi la proponon.
Estas tempo, ke nia cxiam pligrandigxanta mondo vere pace kunvivu , amikece kunlaboru kaj komuna neutrala lingvo estas gxia grava fundamento.

Al s-ro Cristovam Barque miaj vortoj de respekto kaj dankemo.