Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jozefo Lejĉ / 1-a Esperanto-Cearao

1-a Esperanto-Cearao

de Jozefo Lejĉ Laste modifita: 2009-11-21 20:26
La 12-an kaj la 13-an de decembro 2009 okazos la 1-a Esperanto-Cearao. Temas pri turisma evento en la montara urbeto Gvaramirango (Cearao-Brazilo). Tiu ĉi unua eldono de la evento ne hazarde estas aranĝita ĉe la 15-a de dezembro, kiam okazos la 150-a jubileo de L. L. Zamenhof. Organizantoj: Cearaa Esperanto-Asocio, Kurso de Esperanto de la Federacia Universitato de Cearao kaj Naĵa Turismo. Apogo: Sekretariejo pri Turismo de Gvaramirango

Detaloj de evento

Kiam

2009-12-12 je 10:00 ĝis
2009-12-13 je 15:00

Kie

Gvaramirango-Cearao-Brazilo

Kontakta telefono

55-85-40085900

Atentatoj

E-o turismo en Brazilo

Aldoni eventon en la kalendaron.

La 11-an de novembro 2009 14h - Alvoko de la partoprenantoj. Placo Gentilândia /ĵentilandja/, ĉe la busto de Zamenhof. 15h - Busa verutado el Fortalezo disde la Placo Gentilândia. 18h - Alveno al Gvaramirango. Akcepto en hotelo kaj aliaj gastejoj. La 12-an 7h-9h - Matenmaĝo. 10h - Malfermo – kanto de la Nacia Himno kaj de "La Espero" (Zamenhof) – omaĝo al la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, per deklamo de la “Preĝo sub la Verda Standardo” (Zamenhof) fare de Prof-ro Adelson Sobrinho kaj legado de la poezia biografio de la kreinto de Esperanto laŭ la nordorienta tradicio – Medalo Esperanto-Cearao al Paulo Amorim Cardoso (fondinto de la Esperanto-Kurso de la Federacia Universitato de Cearao), Lúcia Dummar (filino de Demócrito Rocha, fondinto de la Esperanto-movado de Cearao), Mônica Dourado (Direktorino de la Ĝenerala Kunordigantaro de la Kulturaj Domoj de la Federacia Universitato de Cearao) kaj la urbesto de la gastiganta urbo Gvaramirango – donacado de libroj, KD-oj kaj DVD-pj en Esperanto al la municipaj biblioteko kaj lernejo - lanĉo de la Letero por la Enkonduko de Esperanto kiel elekteblan fremdlingvon de la lernejoj de Cearao, sendota al la aŭtoritatuloj pri edukado de la ŝtato kaj de la municipoj – konciza prezentado de la projekto por la Licenciiga Reta Kurso de Beletro pri la fako Instruado de Esperanto (Federacia Universitato de Cearao, Cearaa Esperanto-Asocio, Brazila Esperanto-Ligo kaj ŝtata kaj municipaj partneroj) – solena fermo per la Grupo Miozoto, gvidata de Iraneide Lopes. Loko: Teatrejo Raquel de Queirós. 12h - Malfermo de la ekspozicio pri libroj kaj aliaj esperantaĵoj. Loko: Placo de la restoracioj de Gvaramirango. 12h30 - Tagmanĝo. Loko: Placo de la restoracioj de Gvaramirango. 14h-18h - Promenado kun dulingvaj gvidantoj (portugala kaj esperanta lingvoj) - biciklado - ludoj ĉe la municipa lernejo (Grupo Miozoto). 20h - Prezentado de la kinofilmo “Gerda Malaperis”. Loko: Teatrejo Raquel de Queirós. Por infanoj: filmo kaj teatraĵo (Grupo Miozoto) 22h - Discotko en Esperanto. Lokal: Placo de la restoracioj de Gvaramirango – dume prezentado de lumbildoj pri la esperanta kulturo. La 13-a 7h-9h - Matenmaĝo. 9h30-11h30 - Prelegoj, ludoj, ekspozicio de libroj kaj aliaj esperantaĵoj. Kontakto kun alilandaj geesperantistoj per interreto. Lokoj: municipa lernejo kaj Virtuala Insulo de la municipo. 12h - Tagmanĝo. Local: Placo de la restoracioj de Gvaramirango. 15h - Reveno al Fortalezo.

Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: