Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / lazuracxielo / Medaloj de la Pekinaj Olimpikoj

Medaloj de la Pekinaj Olimpikoj

de Li Jianhua Laste modifita: 2007-04-01 00:01
La 27-an de marto la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj oficiale publikigis en Pekino desegnon de medaloj de la Pekinaj Olimpikoj.
Medaloj de la Pekinaj Olimpikoj

Medaloj de la Pekinaj Olimpikoj

La 27-an de marto la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj oficiale publikigis en Pekino desegnon de medaloj de la Pekinaj Olimpikoj 500 tagojn antaŭ la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Laŭ tiu ĉi desegno, la medaloj havas 70 milimetrojn en la diametro kaj 6 milimetrojn en la dikeco. Fronte de la medaloj estas desegnaĵo, difinita de la Internacia Olimpika Komitato kaj prezentanta la helenan venko-diinon Nike starantan kun flugiloj kaj la helenan arenon Panathinaikos, kaj dorse de la medaloj — inkrustita jado kun metala desegnaĵo kaj emblemo de la Pekinaj Olimpikoj en la mezo.