Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / lazuracxielo / Okazis en Moskvo "Cxina Nacia Ekspozicio"

Okazis en Moskvo "Cxina Nacia Ekspozicio"

de Li Jianhua Laste modifita: 2007-04-01 00:01
La 27-an de marto inaŭguriĝis la "Ĉina Nacia Ekspozicio" en la ekspozicia centro Crocus en Moskvo, ĉefurbo de Rusio. Ĝian malfermon partoprenis ĉina prezidanto Hu Jintao kaj rusa prezidento Vladimir Putin.
La 27-an de marto inaŭguriĝis la "Ĉina Nacia Ekspozicio" en la ekspozicia centro Crocus en Moskvo, ĉefurbo de Rusio. Ĝian malfermon partoprenis ĉina prezidanto Hu Jintao kaj rusa prezidento Vladimir Putin. Ili ankaŭ vizitis la ekspozicion. La ekspozicio kun la temo "Reciprok-utila kunlaboro kaj harmonia disvolviĝo" estas grava parto de la "Ĉina Jaro" de 2007 en Rusio. La ekspozicio kun la totala areo de ĉ. 20 mil kvadrataj metroj montras longan historion kaj brilan kulturon de Ĉinio, konigas atingojn akiritajn de Ĉinio en ĉiuj kampoj, de post kiam ĝi praktikis pordo-malfermon kaj reformadon, retrorigardas disvolvan procezon de la strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj prezentas gravajn kunlaborajn programojn de ambaŭ flankoj. La "Ĉina Jaro" en Rusio inaŭguriĝis en la 26-a de marto en Kremlo.