Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / ladislao / 2. Esperanto-Festivalo IRIS - 7-14. de julio 2008

2. Esperanto-Festivalo IRIS - 7-14. de julio 2008

de Laszlo SZOKE Laste modifita: 2008-04-02 06:41
En julio 2008 urbo Szolnok gastigos la 2-an Junularan kaj Plenkreskulan Esperanto-Festivalon IRIS kaj la 35-an Hungarian Esperanto-Kongreson.

Detaloj de evento

Kiam

2008-07-07 je 09:00 ĝis
2008-07-14 je 19:00

Kie

Szolnok, Hungario

Aldoni eventon en la kalendaron.

Partoprenkotizo: po 5000 Ft (ĉ. 19 eŭroj) tage, kiu inkludas la kostojn de tranoktado kaj manĝado, respektive tiun de multaj programeroj. Ni ofertas ankaŭ al vi eĉ la senpagan partoprenon kun senpagaj manĝoj kaj tranoktado eble eĉ por ĉiuj 7 tagoj, sed eblas partopreni ankaŭ nur kelkajn tagojn. Se vi aktivos en la Festivalo kiel kunlaboranto aŭ helpanto, ni ofertas rabaton en 3 kategorioj: 1. Helpeganto: al tiu, kiu efektive ĝisfine partoprenas la organizadon kaj aranĝadon, ni donas rabaton de 100%-oj. 2. Helpanto: tiu, kiu povas helpi nur en kelkaj programeroj ĝuas rabaton de 50%-oj. 3. Helpetanto: tiu, kiu helpas nur en unusola programero, ricevas rabaton de 25%-oj. Alia kondiĉo por ricevi la rabaton estas aliĝi ĝis la 30a de aprilo 2008! Ankaŭ se vi ne povas aktivi kiel helpanto, vi povas ĝui aparte prezentatajn favoraĵojn, se vi aliĝos kaj registriĝos ĝis la 30-a de aprilo 2008! Registri vin vi povas sur la hejmpaĝo http://iris.eszperanto.info. Klakante al la ligilo ‘IRIS tagaj programeroj’ (dekstre supre) vi povas vidi la ankaŭ la planatajn programerojn. Se vi havas ajnan demandon aŭ se vi fiaskis ĉe la registriĝo, ni helpas pere de la retadresoj mesz@eszperanto.info kaj esperantohea@t-online.hu. Se vi volas esti daǔre informata kaj/aŭ ankaŭ vi volas partopreni la ĉiutagan, reciprokan informadon vi povas aliĝi al junulara info@heszperanto.hu aǔ al la plenkreskula eszperanto@googlegroups.com korespondlistoj.

Pli da informo pri tiu evento…