Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / kienli / La plej populara reta vortaro de ruslingvaj tradukistoj ekhavis Esperantan vortaron

La plej populara reta vortaro de ruslingvaj tradukistoj ekhavis Esperantan vortaron

de Aleksander Osincev Laste modifita: 2009-03-08 17:45
La plej populara vortara sistemo en ruslingva interreto, unu el la plej ŝatataj de tradukistoj pagxaroj http://multitran.ru nun havas ankaŭ esperanta-rusan kaj rusa-esperantan vortaron

Antaŭ unu jaro kelkaj esperantistoj de populara forumo de la paĝaro http://e-novosti.info gvidataj de Ruslan KOKORIN (Irlando) pretigis plilarĝigitan esperanta-rusan kaj rusa-esperantan vortaron de Bokarev por multitran.ru.

Aŭtoro kaj senlaca administranto de la paĝaro Andrej POMINOV pozitive reeĥis kaj akceptis peton kun promeso envicigi la vortaron kaj aperigi ĝin post kelkaj monatoj. Dum kelkaj monatoj antaŭ silvestro mi klarigadis teknikajn demandojn, ĉar mirinde la paĝaro enhavante multegon da lingvoj ne uzas unikodon.

Post ekfunkciado de vortaro ni korektis la serĉeblecojn kaj aldonis alternativan serĉon x-metode.

Nun du partoj de vortaro, esperanta-rusa kaj rusa-esperanta enhavas 50000 aldonojn.

Nuntempe Multitran.ru havas 200 korporaciajn klientojn, inter ili estas brita ambasado. Tage ĝin vizitas 90 000 uzantoj, kiu rigardas pli ol 1,5 milionojn da paĝoj.

Tiun popularecon la sistemo gajnis ne nur pro tio, ke ĝi estas senpaga kaj alproprigis pli ol 5 milionojn da terminoj, disdividitaj per 800 temaj rubrikoj, sed ankaŭ pro tio, ke ĉiu registrita uzanto rajtas aldoni, korekti novan terminon en ĉiu vortaro. Tion faras pli ol 1000 profesiaj tradukistoj.

Oni povas serĉi alfabete, morfologie kaj fraze, kaj tio okazas samtempe en vortaroj, en forumoj, kaj en bazo de ligoj.

En aparta forumo por ĉiu lingvo eblas demandi pri dubinda traduko kaj proponi sian varianton.

Malgraŭ sia subjektiveca karaktero de vortaldonado Multitran kiel specifa vortaro en sia klaso estas la plej kompleksa kaj perfekta.