Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / kallekn / Fontkritiko en tempo de krizo

Fontkritiko en tempo de krizo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2014-03-06 19:43
La subaŭskultita telefona interparolo de Catherine Ashton kaj la eksterlanda ministro de Estonio, Urmas Paet, veturis kelkajn cirklojn ĉirkaŭ la mondo antaŭ ol la vero komencis peli ĝin: la interparolo estas komplete senvalora kiel fonto pri tio, kiu pafis kiun.
Fontkritiko en tempo de krizo

Komsomolskaja Pravda: Eŭropo scias, kies pafistoj kulpas en Kievo.

Fontokritiko ĉiam gravas. Sed ĝi aparte gravas en krizaj situacioj, kie ĉiuj flankoj ne nur volas disvastigi sian version de la vero, sed ankaŭ ofte konscie disvastigas mensogojn, aŭ prefere insinuajn duonverojn.

La ridindajn rusiajn malverojn, ekzemple tiujn pricentmiloj da ukrainiaj rifuĝintoj, kiuj en la lastaj tagoj serĉis protekton en Rusio, oni facile povas malkaŝi: neniu vidis la rifuĝintojn, nek ĉe la limo nek aliloke. Do ili ne ekzistas.

Insinuaj duonveroj, kiel la subaŭskultita telefona konversacio inter la eksterlanda ministro de Estonio, Urmas Paet, kaj la ”eksterlanda ministro” de Eŭropa Unio, Catherine Ashton, postulas iom pli da laboro. Sed ankaŭ ĉi tie validas la ordinara ilaro por fontkritiko. Ni komencu de la komenco.

Legu plu en glasnost.se

Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2014-03-07 12:17
"Detailed analysis of shooting at unarmed Maidan activists"

https://www.youtube.com/watch?v=J5qXS8Xc274
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-07 17:52
La video estas cenzurita en Germanujo. Kion oni prezentas en ghi?
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2014-03-07 21:37
Detalan analizon de filmoj pri la pafado kontrau nearmitaj manifestaciantoj. La analizo de la paf-celoj kaj -direktoj povas pensigi ke ne registaraj sed teorie samtendaraj aktivuloj kashpafis kontrau la manifestaciantoj.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-08 05:20
Mi ne scias, kiu pafis kontraŭ homoj en Kievo, tion devos montri profesia enketado. Mi nur diru evidentan fakton: se la registaro VERE volus subpremi la protestojn je iu ajn prezo ĝi sukcesus kaj viktimoj estus plurcentaj.
Tiel sukcesis la ĉina registaro en Tjananmin. Tiel sukcesis la "demokrato" Saakaŝvili, kiu kruelege dispelis opozician manifestaciojn. Tiel ĉiujare sukcesas polico en eŭropaj landoj, kie neniu permesus bari ĉefurbojn per barikadoj.
Unuajn tagojn milicanoj en Kievo estis senarmaj, nuraj pafceloj batataj. En fotoj kaj videoj plurfoje videblas iliaj petoj: "Oni Oni tranĉas nin, bruligas, murdas. Donu pafilojn al ni!" La fripona registaro trompis kaj forlasis eĉ siajn gardantojn.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-03-08 22:42
Potenco ne plu sukcesas subpremi amasprotestojn kiam ĝi ne plu certas pri si mem. Malgraŭ timoj pri ripetiĝoj de Tienanmen (timoj kiujn mi tre bone memoras), tiel okazis en Budapeŝto, Berlino, Prago en 1989.
amike
István Ertl
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-09 06:52
Mi samopinias. La Janukoviĉ-reĝimo estis ege malforta kaj pro tio timema, cedema. Do estas stulte nomi ĝin diktaturo. Ĝi ne sukcesis defendi eĉ sin mem, kvankam ĝi havis ĉion bezonatan por tio. Se Janukoviĉ vere ordonus pafi kontraŭ la protestantoj, ili diskurus post 15 minutoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-03-09 07:02
Kara Stanilavo.
Vi nur esprimas supozojn el via fora kaj varma siberia hejmo. La rusa televido montras sufiĉe unuflankan informon pri Ukrainio. Mi ripetadas mian deziron aŭskulti la opinon de personoj, kiuj loĝas en la koncerna regiono. Veŝajne estas tro granda postulo ekscii pri spertoj de personoj, kiuj fakte partoprensi manifestacion.
Kial la Esperantistoj silentadas? Aŭ ĉu ili ne ekzistas?
Cetere ankaux la germana televido ne prezentas la tutan veron. Sed ni scipovas kombini fontojn per la reto.
Ekzemple en la forumo:
http://forum.grenzwissen.de[…]19887&highlight=ukraine
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-09 09:45
Esperantistoj raportas (ekzemple Paulo Mojxaev el Krimeo - kromnomo: Mevo), sed bedaurinde ne en Esperanto. Sed mi ja anoncis kaj nun publikigas ke jen aperas grava kaj lau mi fidinda informfonto en Esperanto.
Haltigu mensogojn pri Ukrainio!
Kun tia iniciato grupo da ĵurnalistoj el Kievo starigis retejon StopFake.org
Mi ne estas zeloto de la ukraina "revolucio", sed eĉ malpli mi ŝatas mensogojn kaj propagandaĉojn, do mi decidis subteni kaj disvastigi tiun iniciaton. Hieraŭ mi interkonsentis kun la iniciatintoj de la projekto pri aperigo de la esperanto-versio. La Fejsbuk-paĝo jam aperis kaj nun mi laŭeble plenigas ĝin, ytadukante de la ĉefa retejo. Oni promesis al mi, ke post kelkaj tagoj kiam jam aperis almenaŭ 5 esperanto-artikoloj, oni povos lanĉi la esperanto-version en la ĉefa retejo. Mi ĉiam alvokis esperantistojn: ne estu obeema konsumanto de propagandaĵoj, pensu memstare! Nun mi aldonas: legu StopFake Ukrainio kaj eksciu la veron. De nun ankaŭ en Esperanto!
https://www.facebook.com/StopFakeUkrainio
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-03-09 10:15
Dankon por la informo pri la Esperanto-pagxo.
La ligilo al la rusa/angla versio estas
http://www.stopfake.org
Espereble la Esperantistoj daŭrigos la tradukojn. La vojo al la fonto de la tekstoj en la facebook versio ne estas facile trovebla. Kial?
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-09 11:24
Fakte nun mi estas sola kiu faras tiun traduklaboron, do nun mi fintradukis nur tri lastajn artikolojn. En la cxefa retejo ankorau ne estas ligilo al la Fejsbuk-pagxo en Esperanto, cxar mi iniciatis la tutan aferon nur hierau, do tempo ankorau malsuficxas por fari cxion bezonatan. Sekvu nun la FB-pagxon lau jena ligilo: gxuu kaj eble sxatu!
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-03-09 12:00
Gratulon al via rapida ago!
Mi esperas ke la Esperantistoj tutmonde informos pri via retejo. Sed mi iomete timas, ke ili nur interesigxas pri lingvaj problemoj.
Estas vere plorinda, ke anglalingvanoj transprenis la taskon informi pri la mensogoj.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-09 12:30
Mi certas, ke nun tio almenaŭ parte ŝanĝiĝos. Iel ajn, sed al la rusiano la eventoj en Ukrainio estas pli proksimaj kaj kompreneblaj ol al alilanda ĵurnalusto. Mi esperas, miaj tradukoj estos ne tre fuŝaj, almenaŭ kompare al tiuj en la angla versio. ;-)
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-09 19:16
Stanislavo: «al la rusiano la eventoj … estas pli … kompreneblaj ol al alilanda ĵurnalisto»

Tion mi ne kredas. Unue, Ruslando estas unu el la partioj, kiuj estas rekte envolvitaj en la nuna konflikto kaj la ruslandaj amaskomunikiloj estas en sufiĉe granda parto ŝtate direktitaj. Do «la rusiano» ne nepre pli facile ricevas informojn aŭ aŭtomate pli bone komprenas ol «la ne-rusiano». Due, tasko de ĵurnalisto estas, vere esplori kaj surloke kontakti kun plej diversaj homoj, kun la situacio kaj kun la etoso. Tio kutime ne estas ebla al «la rusiano».

Sed mi ja volonte koncedas, ke aktuale mi ne konas ĵurnaliston, kiu plenumas tian taskon.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-09 23:16
ATENTO: Vi ne demandu rusojn pri la krizo en Ukrainio, cxar ili ne estos objektivaj.
Legu la suban opinion pri Katin (La masakro de Katin) de konata rusa esperantisto el Moskvo V. Melnikov:
<<Poloj postulas pardonpeton pro Katynj, kie polaj oficiroj estis murditaj de germanoj. Sed Goebbels ja diris, ke ilin murdis rusoj - do, gxuste tiel estas!
Leteroj kun posxtmarkoj emisiitaj en 1941, ankaux moneroj de tiu jaro, trovitaj apud la kadavroj, ja nenion signifas, cxu?
Goebbels diris ke kulpas Rusio - sekve, estas vero.

Jes, ne indas kun vi diskuti. Pardonu, al mi dekomence sxajnis, ke vi estas sagxa k kapabla rezoni, k nur manko de fidindaj informoj igas vin konkludi malveron...
 V.Melnikov>>
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-03-10 12:44
Kara Eduardo
Vi povas ŝovi viajn antaŭjuĝojn kontraŭ rusoj ĝenerale en vian postaĵon.
"ATENTO: Vi ne demandu rusojn pri la krizo en Ukrainio, ĉar ili ne estos objektivaj. "
Mi ĉi tie ankaŭ ne prezentas opiniojn pri poloj kaj germanaj aŭtomobiloj.....
Nia amiko Stanislavo tradukas esplorojn de ĵurnalistoj de Kieva(!) ĵurnalista altlernejo, kiuj provas batali kontraŭ mensogoj. Ni ridardu tion kiel instigo al la nobla tasko tutmonde informi pri tio kaj aktive helpi al li. Certe estas pliaj personoj, kiuj scias la rusan lingvon kaj povas traduki.