Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / kallekn / Eterna rusa somero konfirmita de kortumo

Eterna rusa somero konfirmita de kortumo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2013-03-31 18:47
Eterna somero ne estas krimo kontraŭ internacia juro. La eterna somera horo en Rusio ankaŭ ne estas atenco kontraŭ la leĝe protektita rajto de la civitanoj je vivo, sano kaj ripozo. Tion konfirmis la supera kortumo de Rusio pasintsemajne.

Pasintnokte sepdeko da landoj en la norda duonsfero transiris al somera horo. Sed ne Rusio. Tie validas tutjara somera horo jam de du jaroj. En februaro 2011 la tiama prezidento Dmitrij Medvedev decidis nuligi la regulan aŭtunan transiron al ordinara horo. Turnadi la montrilojn de horloĝoj tien-reen estas konfuza por bovinoj samkiel por homoj, li opiniis...

Legu la tutan tekston ĉi tie

Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-03-31 15:21
Medvedev pravas. Hodiaŭ mi liveris miajn filinojn al festo unu horon malfrue, ĉar mi ne atentis la stultegan horŝanĝon!
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-03-31 20:54
Medvedev nek Putin estas miaj amikoj, sed ili chi-tie pravas. Ekonomio pri somera kaj vintra tempo estis farita antau multaj jaroj kaj eble tiam ghi estis prava, sed ne nun. Oni devus fari novan kalkulon, sed ti estas kiel kun butero, pulvora lakto, margarino chu ovoj... Kio estas por iu utila tion oni "science" prikalkulas....