Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / kallekn / Ĉapela batalo: Android gajnas denove

Ĉapela batalo: Android gajnas denove

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2013-06-16 19:26
Mi havigis fizikan klavaron por foje uzi ĝin kun miaj tabulkomputiloj kaj poŝtelefono. Ĉu do eblas tajpi kion oni volas per ĝi? Jes, se oni ligas ĝin al aparato kun la operaciumo Android. La aparatoj de Apple kiel kutime forte limigas la uzanton.

Mi uzas mian tabulkomputilon plurajn horojn tage, ĉefe por legi ĵurnalojn, tvitojn, retpaĝojn kaj retpoŝton – sed foje ankaŭ iomete por skribi, ĉefe mallongajn mesaĝetojn. Por tajpi pli ol kelkajn frazojn mi preferegas la fizikan klavaron de mia komputileto, per ĝi mi tajpas almenaŭ kvinoble pli rapide kaj dekoble pli senerare.

Sed tamen foje oni eble ne emas kunporti la komputileton, kaj tamen subite povas aperi la bezono skribi ion pli ampleksan. Do mi decidis provi, ĉu troveblas malpeza, malgranda kaj ne tro kosta sendrata klavaro, kiun mi povus facile ligi al mia tabuleto. Kaj mi fakte trovis ĝuste tian, por malpli ol 30 eŭroj.

Facile eblis ligi ĝin al mia tabuleto per bluetooth, kaj tajpado tuj bone funkciis. Tamen mi kompreneble volas tajpi ne nur en la finna kaj la sveda, sed ankaŭ en Esperanto kaj en la rusa...

Legu la tutan tekston ĉi tie