Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / kallekn / “Brazilibananoj” volas konservi la portugalan

“Brazilibananoj” volas konservi la portugalan

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2014-01-13 10:52
Nova artikolo en Global Voices: Brazilaj libananoj volas konservi la portugalan lingvon kaj ligojn al Brazilo.

La historio de libana elmigrado al Brazilo estas longa. Oni diras, ke libanaj kristanoj komencis elmigri al Brazilo en la fino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcento, dum Libano ankoraŭ estis parto de la Otomana imperio. Tamen, eĉ post kiam la otomanoj estis venkitaj en la Unua Mondmilito, la ondo de libanaj elmigrantoj ne ĉesis.

Poste multaj elektis reiri al Libano kaj rekonstrui siajn vivojn en la malnova patrio. Kompreneble ili ne plu estis la samaj, ĉar iliaj infanoj estis denaskaj brazilanoj, kiuj ne parolas aliajn lingvojn krom la portugalan. Tiu grupo estas nomata “Brazilibananoj”...

Legu la tutan tekston