Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / juh / De legantoj

De legantoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2007-12-26 10:49
Artikoloj de legantoj
Ĝangalo denove atingeblas kaj uzeblas ! de Roland Platteau — Laste modifita: 2008-07-29 09:55
post plurmonata malapero de la Interreto Ĝangalo reaperas, kaj oni denove povas blogi en ĝi!
Solvoj kontraŭ malapero de esperantaj paĝoj de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2008-07-21 23:08
Bjalistoka Esperanto-Televido - la 6-a parto de Przemysław Wierzbowski — Laste modifita: 2008-07-19 20:24
vi povas jam trovi la plej freŝan parton de la bjalistoka Esperanto-TV. en la programo vi trovos: * sabatan intervjuon pri Jakobo Ŝapiro kun prezento de lia heroa agado, * rakonton de la direktoro de Podlaĥia Muzeo pri la teksaĵa unikaĵo de nia regiono, * kelkajn rigardojn al la ĉi-jara aranĝo FRINGOJ en Grezijono en Francujo, * sinprezenton de la bjalistoka ekipo, kiu disinformigos pri Bjalistoko dum la ĉi-jara kongreso. Ni volas ankaŭ scii, kio okazas en viaj regionoj kaj landoj. Kiel agas via E-klubo, kiujn aranĝojn - ne nur esperantajn - vi partoprenis, pri kio famas via urbo... ktp. Tial mi petas vin ankaŭ kontribui en nia programo - registru filmeton, sendu ĝin al ni kaj disfamigu ĝin al Esperantujo per la Interreta Esperanto-Televido! Ne gravas la kvalito, gravas via engaĝiĝo! Kontaktu per ipernity aŭ per esperanto@itvc.pl sendante viajn filmojn, rimarkojn kaj dezirojn.
Gloro kaj hierarkio... for la subulojn!‏ de Jorge Camacho — Laste modifita: 2008-07-02 11:08
Mempriskribo de postenuloj de la E-Civito en WALTIC: Gloro kaj hierarkio... for la subulojn!‏
Ĉina televido raportas pri Lingva Festivalo de Dennis Keefe — Laste modifita: 2008-06-01 08:00
8.0-grada tertremo en Chinio de Wang Xigen — Laste modifita: 2008-05-27 21:58
La raportoj, bildoj, videoj pri 8.0-grada tertremo en Chinio.
Ĉu Silfer kaptis Brition? de Ian Fantom — Laste modifita: 2008-05-20 14:23
Eksa jura konsilisto de Esperanto-Asocio de Britio publikigis en la Interreto korespondaĵon kun ties prezidanto, en kiu la juristo deklaris, ke li sentas, ke la asocio “forlasis la Esperanto-movadon”.
Korif.eu - Nova retejo por citaĵoj de Alekĉjo Arpitano — Laste modifita: 2008-04-24 18:34
Esperanto-programo de Radio Rio de Janeiro estas inter la plej aŭskultataj de la urbo Rio de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2008-03-21 21:29
La plej lasta bulteno de IBOPE* sciigas, ke la programo "Esperanto, a Língua da Fraternidade" (Esperanto, la lingvo de frateco), de Radio Rio de Janeiro, vicas en la tria loko inter ĉiuj mezondaj stacioj de la metropola regiono de Rio. La ciferoj rilatas al la trimonato oktobro-decembro 2007. Tio signifas la plej grandan aŭskultantaron en la historio de la programo, kreita antaŭ 21 jaroj.
Elŝutebla Sonlibro "Amo al Vivestaĵoj" de Miaohui — Laste modifita: 2008-03-20 09:11
Senpaga sonlibro de Antikva rakontaro el Ĉinio
Raporto pri Esperanto en la hispana televido de Jorge Camacho — Laste modifita: 2008-03-20 09:11
raporto pri esperanto en la hispana televido
Invito al 67a Hispana Kongreso de Esperanto de Alejandro Pareja — Laste modifita: 2008-03-17 13:45
La 67a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Kuenko (hispane Cuenca) la 3an ĝis la 6a de julio, 2008, organizita de la Hispana Esperanto-Federacio (HEF)
Kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn”: 62-a sendo efektivigita de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2008-03-16 21:46
La kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn”, aŭspiciita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio de Janeiro (Brazilo), ĵus efektivigis la 62-an sendon de libro-pakaĵo ekde ĝia starigo en julio/2001.
Esperanto 2.0 TV de Laszlo SZOKE — Laste modifita: 2008-03-16 21:41
Esperanto 2.0 TV - reta televidkanalo de Hungaria Esperanto-Asocio plejparte kun propraj, e-lingvaj materialoj ne nur el Hungario.
Esperanto en la paĝaro de la Monda Socia Forumo de Emilio Cid — Laste modifita: 2008-03-09 18:18
La Monda Socia Forumo afiŝos esperantajn tradukojn en sia paĝaro
Unu el la lastaj intervjuoj de Claude Piron de Konstantin Aleksandrov — Laste modifita: 2008-01-29 21:47
Ni, la gazeto “La Nova Homaro”, alparolis al sinjoro Piron kiel al psikologiisto kaj trovis en li samideanon, kiu delikate sentas la tutmondan krizon kaj kiu penas siamaniere ekspliki la ŝanĝojn en la mondo. Okazis, ke ĉi-intervjuo estis unu el tiuj lastaj. Je la 22a de januaro 2008 sinjoro Piron forlasis tiun ĉi mondon.
Esperantisto akceptita kiel volontulo por la Pekinaj olimpikoj de peng zhengming — Laste modifita: 2008-01-23 15:33
ZHONG Sheng,52-jara esperantisto el provinco Jianĝ, Ĉinio, elektitĝis kiel volontulo de la olimpikoj en Pekino. Li anoncis Esperanton kiel sian serv-lingvon por la kandidatiĝo. Li servos en la sportejo de Skermado. Ĉinaj esperantistoj preparas lanĉi projekton "Olimpikaj Hejmoj en Pekino por Esperantistoj tra la Mondo "
La Krokodil’ - La bulteno de Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo de Przemysław Wierzbowski — Laste modifita: 2008-01-13 17:51
La bulteno de la Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo
Radio : legi dum aŭskultado de Bruno Masala — Laste modifita: 2008-01-13 17:53
La arkivejo de Radio Vatikana disponigas la tekstojn de pluraj programoj, tiel ke eblas legi kion oni aŭskultas
Granda portalo publikis e-lingvan artikolon de Laszlo SZOKE — Laste modifita: 2007-12-18 13:06
Okaze de Zamenhof-Tago la plej granda novaĵportalo el Hungario publikigis esperantlingvan artikolon. Laŭ iniciato de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) la redakcio de Index.hu akceptis proponon de kunagado dum 15a de decembro.
Agoj pri dokumento