Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / jerrybs21 / Dua nacia kongreso de Esperanto en Burundo: Kompareto kun la jam okazintaj aranĝoj

Dua nacia kongreso de Esperanto en Burundo: Kompareto kun la jam okazintaj aranĝoj

de Sabiyumva Jérémie Laste modifita: 2009-07-30 17:48
La kongreso ekis vendredon la 10-a ĝis la 12-a de julio 2009 en Rumonge, kun partopreno de 98 partoprenintoj el Rumonge, Urba Bujumbura, rurala Bujumbura, Bubanza, Kayanza, Muramvya, Makamba, Songa, Gasanda en tute 8 provincoj (el 17) estis reprezentitaj. En la lastjaraj organizitaj aranĝoj, neniam partoprenis personoj el 8 provincoj, tio montras ke Esperanto en Burundo disvastiĝas. La unua kongreso okazis en 2006 kun partopreno de 67 esperantistoj el 4 provincoj. En la sporta seminario okazinta en la lasta jaro, partoprenis 150 personoj, sed ne estis el 8 provincoj. Ĉi aspekto estas interesa, kaj montras ke esperanto disvastiĝas. Sed, la kongreso daŭris tri tagojn. Laŭ klarigoj fare de LKK, la kaŭzo estis financa, ne estis sufiĉa monrimedo por okazigi ĝin dum unu semajno, kiel estis antaŭlonge panita. Laŭ la programo, la kongresanoj devis ekalvenis en la kongresejon vendredon je la 13-a kaj la 15-an estis planita la esperanta himno. Esperantistoj el la norda provincoj kaj tiuj de Bujumbura kunveturis en la sama buso ĝis Rumonge, kaj laŭ ili, ili ekkongresis en la buson, ĉar dum la vojaĝo ili parolis nur esperanton. Ili luprenis buseton ekde la Ĉefurbo ĝis la kongresejo, en esperanta etoso kaj frue alvenis en la kongresejon. La programo estis respektita (kio ne oftas en la jam organizitaj aranĝoj) kaj tio montris al ni bonan komencon. Poste la esperanta himno (kiu estis strangaĵo por multaj esperantistoj el foraj regionoj de la kongresurbo pro la fakto ke ili neniam priaŭdis la himnon), ni eniris en la kongreshalo. Temis pri unu el grandaj klasĉambroj de la liceo, la klaso kiu gastigis la kongreson kun ĉirkaŭ 100 personoj. Post la « Espero », Jérémie SABIYUMVA, nome de LKK bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis al ili la programon de la kongreso. Li petis al la kongresanoj esti respondeculoj de si mem unue kaj de la kongresejo. Li ankaŭ petis al ili fari kion ili povas por ke la kongreso estu sukcesega. Granda surprizo estis la ne partopreno de multaj anoj de la estraro. Laŭ klarigoj de Japhet, ili ne partoprenis pro kelkaj familiaj problemoj. En julio okazas multaj festoj kaj multaj el la estraranoj havis familiajn festojn. Japhet NTUNZWENIMANA, la Prezidinto de ANEB (Asocio Nacia por Esperanto en Burundo), oficiale malfermis la kongreson, kaj prezentis al la kongresanoj la atingojn de la estraro dum la lastaj tri jaroj. La ĉefaj programeroj de la kongreso estis aprobi la ŝanĝon de kelkaj eroj de la statuto, (kie la Ĝenerala Asembleon anstataŭiĝos de la komitato). Laŭ klarigoj faritaj de Jérémie SABIYUMVA (nome de la estraro de ANEB), en la statuto, oni donis decidpovon al la Ĝenerala Asambleon kaj praktike ne eblas kunigi ĉiujn anojn de la Asocio por fari decidon, kaj pro tio necesas nomumi komitatanojn el diversaj provincoj, kiuj anstataŭigos la Ĝeneralan Asembleon. La alia grava programero estis la renovigo de la estraro de ANEB, laŭ la statuto, la oficperiodo de la estraro estas tri jaroj. Sabaton, okazis voĉdono por la estraro. Vidiĝis ke ne estis multaj kandidatoj ; du po ĉiu posteno. Prezidantiĝis kun multaj voĉoj (77/83 voĉoj) S-ro Jérémie SABIYUMVA ( kiu estis en la inta estraro kiel Ĝenerala Sekretario). Tio certe montris ke li multon faris kaj lia reelektiĝo estis kiel danka signo flanke de la partoprenintoj. Laŭ liaj vortoj al kongresanoj post lia reelektiĝo, li promesis daŭrigi sian laboron kun novaj strategioj interalie malfermi la Asocion al la tuta mondo, plibonigi korespondadon inter burundaj esperantistoj kaj aliandaj esperantistoj. Ĉiuj kongresanoj promesis sian helpon por ke li sukcesu je tio. Estis laŭtvoĉe legitaj salutmesaĝoj de Renato Corsetti, kiu en sia belega kaj kuraĝiga letero menciis ke li estas amiko de burundaj esperantistoj. La mesaĝo de Renato Coresetti estis bone ricevita de la kongresanoj kaj ili sentis sin apud la tutmonda esperantistaro. La mesaĝon de Li young la estrarano de UEA pri ĝemelaj urboj , projekto je kiu Burundo ankaŭ partoprenas. Ankaŭ estis priparolita la projekto pri Esperanto centro en Rumonge de Johano Derks kunlabore ANEB-n . Partoprenis multaj personoj el foraj regionoj de Rumonge kaj la klarigo fare de Jérémie estas ke oni volis doni okazon al esperantistoj, kiuj loĝas for de Rumonge, ĉar en la kongresurbo jam estas multaj esperantistoj, kiuj jam partoprenis en multaj aranĝoj. Li aldonis ke tiuj esperantistoj havas okazon ĉiam renkontiĝi kaj utiligi la lingvon. Do, estas bonege doni okazon ankaŭ al tiuj ne havantaj okazon renkontiĝi. Okazis la unua komitatkunsido kaj je kiu, oni decidis regule aperigi revuon « Esperanto en Burundo » kiu estos reta kaj papera. La komitato anakŭ dicidis okazigi kunsidon post tri monatoj en malsamaj lokoj, por kuraĝigi esperantistojn, kie okazos la kunsido. Se la nuna estraro sukcesos kunsidi en diversaj lokoj, tio plifortigos la movadon en Burundo. Mankis kandidatiĝo de virinoj por diversaj postenoj, kaj la novelektita estraro promesis pripensi la aferon. Necesas interesigi ilin kaj havi almenaŭ 4 virinojn en la nuna estraro, diris unu el la estraranoj post peto de kelkaj kongresanoj. En la inta estraro estis 3 virinoj. La nunaj estraranoj estas junaj, laŭ mi ili ankoraŭ havas forton por labori, kaj ne havas multajn respondecojn. NIYUKURI Gilbert

Momente nenio en tiu ĉi dosierujo.