Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejmpaĝo de Jens S. Larsen / BBC kaj Esperanto

BBC kaj Esperanto

de Jens Stengaard Larsen Laste modifita: 2012-01-26 11:53
"Planet Word" (tradukebla per "La mondo de la vorto") estas kvin-parta televida serio de BBC, dissendita en Britio pasintan aŭtunon. La manuskripton de la serio kaj la akompanan libron verkis John-Paul Davidson, sed la prezentanto estas Stephen Fry. Davidson estas precipe konata pro pluraj vojaĝaj dokumentaj serioj kun Michael Palin. Fry estas fama multtalenta aktoro kaj aŭtoro, kaj "Planet Word" jam estas lia dua dokumenta televida serio kun Davidson.

"Planet Word" estas ekzemplo de la popolkleriga laboro kiu donis tiom da prestiĝo al BBC. Ĝi estas ĝisfunde ellaborita kaj ĝisdata, tamen facile digestebla. La enhavo estas "la rakonto pri la lingvo ekde la unuaj gruntoj ĝis Twitter kaj plu". La kvin partoj de la serio (respondantaj al kvin ĉapitroj de la libro) estas jenaj:

  1. Originoj (nomita "Babelo" en la televido): iom pri la genetikaj antaŭkondiĉoj de lingvo, pri manaj lingvoj kaj lingvodiverseco
  2. Identeco: purismo, lingvoestingado, judaj lingvoj, dialektoj
  3. Uzoj kaj misuzoj: sakrado, slango, ĵargonoj
  4. Disvastigi la vorton: la historio de skribo kaj vortaroj
  5. La povo kaj la gloro: poezio kaj propagando.

Ĉu oni povas eviti paroli pri Esperanto en tia kunteksto? Tute ne. Ŝajnas eĉ ke Stephen Fry eklernis la lingvon. En Cannes, Francio, Oktobre de 2010, li faris intervjuon pri la farota televidaĵo, kie je minuto 9:40 li mencias ke li esploros ankaŭ artefaritajn lingvojn kaj studos Esperanton. La serio ankaŭ traktas Esperanton, tamen ne en la tondaĵoj videblaj per Youtube aŭ la retejo de BBC.

En la televidaĵo, Esperanto estas menciita unuafoje fine de la unua epizodo. Tie Fry demandas al interpretistino ĉu ne estus multe pli bone se ĉiuj parolus nur unu saman lingvon, ekzemple Esperanton – kaj la interpretistino kompreneble tuj vigle rifuzas, insistante ke ne temas pri tio ke ŝi perdus sian laboron. En la libra versio, la nomo Esperanto ne aperas tie.

Ĉar Davidson kaj Fry absolute ne estas malamikoj de Esperanto, kiel tiu interligo al unulingvismo suspektigis al Nijl Blonstein. Esperanto estas amplekse traktata en la dua epizodo/ĉapitro "Identeco"; jen la titoloj de la subĉapitroj kaj ilia paĝonombro:

  1. Inter la Turkanoj (Afrika tribo, ĉe la lagego Turkana <6 paĝoj)
  2. La Akhoj (en norda Tajlando – 5 paĝoj)
  3. La Irlanda (16 paĝoj)
  4. "Nipperlings" kaj "waterstuff" (pri purismo en la Angla – 4 paĝoj)
  5. Vi diras "oïl", mi diras "oc" (Franca lingvoimperiismo en Provenco [kaj Angla en Kimrio] – 8 paĝoj)
  6. Parlez-vous Franglais? (<4 paĝoj)
  7. La pluvivo de la Eŭska (2 paĝoj)
  8. La rakonto pri la Hebrea (6 paĝoj)
  9. La Jida (<6 paĝoj)
  10. Esperanto: lingvo kaj utopio (>6 paĝoj)
  11. Globiŝo (>2 paĝoj)
  12. Klingono (6 paĝoj)
  13. Dialektoj kaj akĉentoj (<10 paĝoj)

Aparte interese estas ke Esperanto menciiĝas jam en la subĉapitro pri la Jida, kie la homaranismo de Zamenhof estas nomita "speco de mistika humanismo", tute sendistancige. Ankaŭ "utopio" en la subĉapitro dediĉita al Esperanto evidentiĝas kiel neŭtrala aŭ pozitiva vorto en la kunteksto. La nivelo de informiteco estas same altega kiel en la resto de la libro, kio estas vera kaj rara ĝuo – eĉ la supersignoj en la ekzemplaj frazoj estas ĝuste metitaj! La rezulto de "la tri principoj de internacia vortaro, regula gramatiko kaj vortofarado per afiksoj" estas nomata "a bit of a rag bag", t.e. "iom kiel miksamaso", sed tio estas la plej negative interpretebla esprimo uzita. La parolantaro estas taksita je "io ajn inter 10.000 kaj 2 milionoj da homoj tutmonde", kaj la idealisma fono ĉie estas tre respekte priparolata. Krom la familio Zamenhof, estas menciitaj George Soros, Petr Ginz (kaj lige kun li, la Israela astronaŭto Ilan Ramon), William Auld (kompreneble), Baldur Ragnarsson kaj K. Kalocsay (sur ilustraĵo, kiel tradukinto de "Reĝo Lear").

Oni kompreneble povus mencii multajn sciindajn informojn nepriparolitajn, ekzemple la persekutojn ankaŭ de ne-Judaj Esperantistoj kaj, aliflanke, la ne sensukcesajn klopodojn de UEA ĉe UN. Aŭ denaskajn parolantojn – multe da spaco estas dediĉita al la lingvisto kiu eksperimente paroladis Klingonon kun sia filo. Por tiaj informoj tamen ne nur mankus spaco; la tuta libro tute simple kaj kompreneble estas verkita el Brita perspektivo – notu la longan subĉapitron pri la lingvaj kondiĉoj en Irlando. La Brita perspektivo ankaŭ montriĝas en ĉapitro 5, kie estas priparolita la rilato inter George Orwell kaj Lanti. (Tiu informo ŝajne ne estas en la filmo).

Ĉu estas malavantaĝo ke la libro mencias ankaŭ Globiŝon kaj Klingonon? Nu, fakte klare evidentiĝas ke Globiŝo estas ne nur negoca lingvo, sed entute pli negoco ol lingvo: la inventinto ĵaluze postulas aŭtorrajton pri ĝi. (Ŝajnas ke homoj volonte pagas por lerni paroli la Anglan pli malbone). Ankaŭ Klingono estas aŭtorrajte "protektita", kaj riproĉeblas ke tio ne estas menciita. Tamen, Esperanto prezentiĝas kiel la plej normala lingvo el la tri: nek tiel unuokule afereca kiel Globiŝo, nek tiel ekstermonda kiel Klingono. Krome, estas menciita Na'vi, sed nek Ido nek iu posta nefikcia planlingvo.

Se oni povas iom flankenŝovi sian ĝeniĝon pro la tre Brita perspektivo, la filmo kaj la libro enhavas treege multe da utilaj informoj pri la homa lingvo, la lingvoj de la mondo kaj la aktuala stato de lingvistiko. Tial ili estas spektinda kaj leginda precipe de Esperantistoj. Eble oni devus klopodi por fari subtekstojn en Esperanto por la filmo, ĉar la peno traduki la libron en aliajn lingvojn ne indas sen drastaj ŝanĝoj por adapti la perspektivon.

PS. Se vi miras pri "nipperlings" kaj "waterstuff": estis siatempe propono por pliAngligi "forceps" kaj "hydrogen".

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-25 19:48
Ŝajne ne ĉio estas misa en Esperantio. Sed mi ne memoras esti leginta ion pri "Planet Word" en revuo Esperanto.
otbuller
otbuller diras:
2012-01-26 10:16
Tamen "Esperanto" raportis pri "Planet Word"! Eksciinte pri la serio kaj la akompana libro, Ionel Oneţ tuj verkis artikoleton, kiu aperis en la decembra numero, p.258. Cetere, preparante la serion BBC kontaktis la Centran Oficejon, kiel ĝi jam antaŭe multfoje faris por aliaj programeroj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-26 12:09
La artikoleto de Oneţ, kiun mi ne memoris, estas tre bona. Tio kio mirigas min estas ke oni ne frontpaĝe anoncis la televidan serion jam en la Septembra numero, tiel ke ĉiu kun la ebleco spekti BBC 2 estus avertita pri la serio. La simpatio de homo kiel Stephen Fry estas enorme valora por afero kiel la nia, kaj certe helpas klarigi kial BBC tiom pozitive atentis pri Esperanto lastatempe.
simono
simono diras:
2012-01-26 15:45
Televidi BBC 2 ekster Britujo ne estas triviala afero. Ĉar Britujo estas insulo la dissenda atingdistanco de teraj dissendiloj apenaŭ sufiĉas por uzeble alveni eĉ nur ĝis la nordokcidenta marbordo de Francujo. Fakte ili dissendas en la kontraŭa direkto - do hejmlanden.

Do restas nur satelita ricevado. Sed bedaŭrinde la "Brita" satelito "Astra 2D" ĉe 28,2º E biras mallarĝfaske nur al Britujo kaj Irlando. Pro tio oni povas ricevi BBC-on per pli aŭ malpli normalgranda spegulo nur en Francujo, Nederlando, okcidenta Svisujo kaj sud-okcidenta Germanujo. Ekz en Berlino oni bezonas jam spegulon je 2 ĝis 5 metroj - kaj eĉ tiam laŭ vetero ne ĉiam sukcesas. Mi mem, iomete norde de Frankfurto ĉe Majno, uzas spegulon 90-centimetran - fakte WaveFrontier T90.

Komercaj kabloretoj laŭ miaj scioj tute ne proponas la programon BBC 2 ekster Britujo pro kopirajtaj leĝoj. Nur BBC World estas ĉie havebla.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-27 12:06
"Planet Word" estis dum kelka tempo spektebla en Youtube, sed kompreble tio estas ĉesigita. La blogero de Nijl Blomstein enhavas ligon al Megaupload, kie ĝi ankaŭ estis, sed tiu kiel konate estis fermita, fortransportita kaj la posedanto arestita.

BBC World estas ĉefe por novaĵoj, ĉu ne?
simono
simono diras:
2012-01-27 13:54
BBC World estas propaganda elsendilo. Do fakte temas plejparte pri novaĵoj kaj politikaj diskutoj. Sume la programo estas relative teda, ĉar preskaŭ plene mankas ĉiuspeca "entreteno".

BBC Prime estas laŭdifine la programo por Britoj loĝantaj en eksterlando. Sed ĝi estas ĉifrata kaj oni bezonas karton por spekti ĝin. Alivorte oni devas aboni ĝin. Aldone temas nur pri sola kanalo kaj la programo estas ege nekompleta.

Kiel Brito oni bezonus la programojn BBC 1, 2, 3 kaj 4 plus ITV 1, 2, 3 kaj 4. BBC laŭstatute ne rajtas disvastigi siajn enlandajn programojn eksterlanden. ITV aŭ ne volas aŭ eĉ ne rajtas fari tion pro kopirajtaj kialoj.

Entute la situacio ene de Eŭropo estas mizera. Kvankam ĉiuj homoj rajtas libere vojaĝi kaj eĉ ie ajn ene de EU eklabori kaj vivi, iliaj televidprogramoj ne rajtas transiri jam la plej unuan limbarilon. Ke iu parolas eble plurajn lingvojn kaj ŝatus vidi laŭajn televidajn programojn, laŭŝajne simple ne estas antaŭvidita. Kiel tio iel ajn respondu al la "plurlingva" politiko de EU mi vere ne povas ekkoni. Evidente oni ne povas finlerni ekz la Francan per spektado de Germanlingvaj televidprogramoj, ĉar oni hazarde troviĝas en Germanujo. (Tamen ĉi-okaze tute hazarde ekzistas solvo, ĉar oni plurkanale "forgesis" ĉifri sur la distribua satelito Atlantic Bird 3.)

Se oni volas lerni Skandinavan lingvon la situacio estas eĉ pli mizera. Tie ĉiuj kanaloj estas ĉifritaj. Pli efike oni vere ne povas torpedi la lernadon de la respektive propra nacia lingvo.
simono
simono diras:
2012-01-26 08:08
Cetere, "waterstuff", do "akvo-substanco", estas la normala Germana vorto por hidrogeno - do "Wasserstoff".

Kiel oni iel atingis "nipperlings" mi vere ne ekkonas. "nipper" estas normalokaze Britangla vorto por "bubeto", "etulo", aŭ simile. Ĝi povus tamen ankaŭ rilati al "formordeti" aŭ "forpinĉeti". Sed "nipper"-eto kiel vorto por "atomo" - hmm.

"Atomo" fakte signifas - "nedistranĉeblaĵo". Nu, hodiaŭ oni scius eble pli bone - sed nur iomete kaj nekomplete.
edmundo
edmundo diras:
2012-01-26 10:48
"Nipperlings" estas "forcepso" laŭ http://en.wikipedia.org/[…]/William_Barnes#Linguistic_purism

Mi iam blogis pri Stephen Fry kaj Esperanto: http://www.ipernity.com/blog/28331/316432
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-26 11:54
Mi mismemoris kaj nun korektis, dankon pro la atentigo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-09 15:58
Resumo kaj ĝisdatigo de miaj "Esperanto kaj ..."-artikoloj nun legeblas ĉe:

http://www.ipernity.com/blog/jens_s_larsen/375159