Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejmpaĝo de Jens S. Larsen / Kokakolao vendas sin: Faras reklamon kun Noam Chomsky

Kokakolao vendas sin: Faras reklamon kun Noam Chomsky

de Jens Stengaard Larsen Laste modifita: 2013-10-07 14:44
“Ili forvendis ĉiujn siajn laŭte gloratajn komercajn kaj kapitalismajn valorojn pro iu vulgara akademiulo,” eldiras kritikantoj de Kokakolao post kiam la entrepreno dungis la 84-jaran profesoron por vico da televidaj reklametoj.
Kokakolao vendas sin: Faras reklamon kun Noam Chomsky

Kokakolao – ĉu breĉetita nun en pli ol unu senco?

“Drink Coke – imperialism with a refreshing face!” (“Trinku kokakolaon – imperiismo kun vizaĝo refreŝiga!”, red.)

Tiel sonas la slogano de la tri novaj reklamaj filmetoj, en kiuj la profesoro Noam Chomsky, la aktivulino Naomi Klein kaj la filozofo Slavoj Žižek alternas prezenti botelon kun la bruna trinkaĵo kaj laŭdi ĝin en parolturnoj iom pli akademiaj ol kutime. Komuna al ĉiuj el la Kokakolaaj entuziasmuloj estas kritikado de tutmonda kapitalismo kaj usona kultura imperiismo.

“Ni volas turni nin al tiuj homoj kiuj pro politikaj kaŭzoj ne trinkas Kokakolaon, sed plej interne ja ŝatas la guston. Uzante konatajn kritikantojn de kapitalismo ni signalas ke oni certe povas esti konscia pri siaj objektivaj interesoj kaj kompreni la absurdecon de la tutmondiĝo dum oni samtempe trinkas Kokakolaon,” klarigas la dana reprezentanto de Kokakolao, Irene Foss Jensen.

Kokakolao vendis sin

En aliaj komercaj rondoj oni tamen skeptikas pri la kunlaboro de la entrepreno kun la tri intelektuloj.

“Kokakolao tute simple vendis sin,” eldiras Dale Weinbaum, kiu estas surmerkatiga direktoro de Pepsi, kaj opinias ke Kokakolao devus ne moviĝi for de pure kapitalismaj kaj ĝenerale akceptitaj ĉeffluaj valoroj donante al homoj kiel Chomsky kaj Klein paroltempon:

“Iam oni povis kalkuli kun aŭtenta fokuso pri la neta rezulto ĉe Kokakolao. Kvankam konkurantoj, mi sciis ke ni lastinstance batalas por la sama nobla celo: gajni monon. Sed nun mi jam ne estas tiel certa.”

Senpaga sportosako kun si

Irene Foss Jensen tamen hastas certigi al la klientoj de Kokakolao ke la valoroj de la firmao restas la samaj:

“En Usono oni longe parolis kun Noam, Naomi kaj Slavoj pri tio ĉi, tiel ke ĉiuj sekvis la saman komercan linion kaj ne komencus subite paroli pri gentrifikacio aŭ anarkosindikalismo. Ni estas respektaj al ilia akademia mondo, sed ni ne deziras ke niaj klientoj konceptu ĉi tion kiel ĉipan cedon al vulgara sistemkritiko.”

Ankaŭ Chomsky entuziasmas pri la kunlaboro kun Kokakolao:

“Vere amuze estis filmigi la multajn eksplodojn – kaj tiam oni povis kunporti senpagan sportosakon kun si hejmen!”

(Ŝtelita el ĉi tie).

Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-10-09 20:36
Ĉu en Danujo la 7-a de oktobro estas io kiel aliloke la 1-a de aprilo?
Tio estas satiro, aŭ ĉu mi fakte eraras?!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-10-10 15:28
Ĉe "Rokokoposten" la tuta jaro estas kiel la unua de Aprilo.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-10-11 01:42
Rokokoposten estas humura kaj satira gazeto, ĉu?

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-10 17:17
La devo legi viajn banalajn infanecajn komentojn en LiFo estas fakte vere grandega gheno. Iam mi kredis, ke vi estas inteligenta intelekta sciencisto. Eraro.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-10-11 10:51
_Devo_??!!?? Nu, ĉi tiu retgazeto bedaŭrinde ne havas filtrilon, sed neniu estas devigita legi ĝin tute aŭ parte. Tiom malpli la satire intencitajn pecojn.
José Joaquín Lunazzi
José Joaquín Lunazzi diras:
2013-10-14 16:52
Kia bedaurinda perdo da tempo!