Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejmpaĝo de Jens S. Larsen / Arthur Koestler kaj Esperanto

Arthur Koestler kaj Esperanto

de Jens Stengaard Larsen Laste modifita: 2012-01-10 12:18
Estas ne tre konate ke la fama aŭtoro Arthur Koestler (1905-1983) havis kelkajn sufiĉe ellaboritajn vidpunktojn pri Esperanto. Unuavide ili ŝajnas ne tiel citindaj; plurloke (ekzemple en "The Lotus and the Robot" de 1966) li malestime nomas "Esperanto-arkitekturo" tion kion la arkitektoj mem kutime nomas "la internacia stilo", kaj oni ankaŭ povas trovi lokojn kie li priskribas la Esperantistojn kiel naivulojn. Sed fine de la 1960'aj jaroj li komencis priparoli Esperanton pli respekte.
En eseo de 1969, "The urge to self-destruction" (La dezirego de memdetruo, represita en The heel of Achilles, 1974), Koestler jene filozofias pri la homa lingvo:
Do lingvo ŝajnas esti unu el la ĉefaj kaŭzoj, eble la ĉefa kaŭzo, pro kiu la disigaj fortoj ĉiam estis pli grandaj ol la unuigaj fortoj en nia specio. Oni eĉ povas demandi ĉu la termino "specio" estas aplikebla al la homo. Mi menciis ke [Konrad] Lorenz atribuis grandan gravecon al la instinkta tabuo de bestoj kontraŭ mortigado de samspecianoj; tamen oni povas argumenti ke grekoj mortigantaj barbarojn, maŭroj mortigantaj kristanajn hundojn ne perceptis siajn viktimojn kiel siajn samspecianojn. Aristotelo eksplicite diris ke "al la sklavo komplete forestas ĉia ajn rezonkapablo"; la termino bar-baro imitas la babilaĵon de fremdulo aŭ la bojadon de hundo; honestaj nazioj kredis ke judoj estas subhomoj -- ne homoj, sed homedoj. Homoj multe pli varias fiziologie kaj kondute ol iu besta specio (krom la endomigitaj produktoj de selekta bredado); kaj la lingvo, anstataŭ kontraŭagi al enspeciaj tensioj kaj fratmortigaj tendencoj, pliigas ilian insidecon. Estas groteska paradokso ke ni havas komuniksatelitojn kapablajn vidigi kaj aŭdigi mesaĝon al la tuta planedo, sed forestas tutplaneda lingvo kapabla komprenigi ĝin. Eĉ pli strange estas ke krom kelkaj fidelaj [stalwart] Esperantistoj, nek Unesko nek iu alia internacia instanco serioze klopodis por antaŭenigi universalan lingvafrankon -- kian havas la delfenoj.
(Similan sintenon li esprimis en la esearo "Janus: a summing up" de 1978, kie la Esperantistoj estas nomitaj "valiant", t.e. bravaj).

Intertempe progresis la scienco, kaj jam estas klare ke delfenoj ne vere havas lingvon, ĉar ili ne kapablas generi frazojn. Nur temas pri la kapablo ligi difinitan sonon kun difinita individuo, do delfenoj iusence konas proprajn nomojn. Koester same eraras pri la varieco de la homa fiziologio; la homo estas tre juna specio kaj ĝia gena varieco estas malgranda kompare al tiu de la ĉimpanzo, la plej proksima parenco de nia specio. Sed notu bone ke ankaŭ la Esperantistoj intertempe progresis. Koestler absolute ne estis stultulo, sed tiu "unuigismo" kiun li ĉi tie aprobas kaj ne tute malprave atribuas al la tiamaj Esperantistoj, al ni nuntempe impresas pli kaj pli naiva. Kreskis la konscio ke necesas diverseco apud kaj kun la sopirata unueco, kaj se Esperanto estas bona ideo, tio estas ĉar ĝi povas kontentigi ambaŭ flankojn.

Sed Koestler ankaŭ okupiĝis pri aspektoj de la afero kiujn la Esperantistoj dum longa tempo tute neglektis. En alia eseo de 1969, "Can psychiatrists be trusted?" (Ĉu psikiatroj estas fideblaj?, same represita en The heel of Achilles) li skribas jene:

Psikolingvistiko, tiusence kiel Chomsky kaj lia skolo uzas tiun terminon, estas nova branĉo de psikologio kiu je la unua fojo provas ekataki la problemon de tio kiel la infano aĝiĝinte kvar jarojn kapablis akiri la gigante kompleksajn regulojn kaj strategiojn de la lingvo, kiel ĝi povas produkti frazojn kiujn ĝi neniam antaŭe aŭdis, kaj manipuli sintaksan kaj semantikan maŝinaron kies funkcimaniero estas komplete nekonata al la infano -- same kiel al la plenkreskulo. Dum pli ol jarcento, la akademia psikologio ne nur malsukcesis ektrakti tiun problemon, sed eĉ vidi la problemon. Sed la neŭrokirurgo kaj psikiatro estis puŝpremita en ĝin; kaj li devis provi establi sencon el la diversaj bizaraj tipoj de afazioj kaj rilataj malsanoj, ricevante nenian helpon de la psikologo. Tute male, oni povas diri kun nur malmulte da troigo ke estis la neŭrokirurgio kiu instruis al la psikologo tiun malmultan realan scion kiun tiu havas pri la mekanismoj de lingvo kaj memoro.
Ankaŭ ĉi tie multe progresis la scienco, aŭ pli precize: la lingvistiko kiel psikologia kaj racia scienco. Sed malkiel la biologiaj ekzemploj supre, tiuj progresoj ne multe diskoniĝis, do la Esperantistoj ne estas la solaj neglektantoj.

Sed ni estas la plej gravaj neglektantoj. Se ni deziras ke homoj prenu la problemon de internacia lingvo serioze, ni bezonas damne bonajn lingvistikajn argumentojn por tio. Sed por ke lingvistikaj argumentoj estu seriozaj, necesas ke la lingvo mem estu perceptata kiel serioza fenomeno. Aliaj ol ni ne bezonas ke lingvo estu io serioza, ĉar ĉe aliaj la lingvo ĉiam submetiĝas al io perceptata kiel pli grava, tipe la nacia gloro aŭ adaptiĝo al la aktualaj internaciaj fortorilatoj. Male la Esperantistoj: Se ni deziras vidi nin mem kiel homaranojn, necesas ke ni vidu kaj vidigu la lingvon ĉe la individua homo, anstataŭ en la socio kiel nun -- kaj necesas komenci hieraŭ.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-10 12:20
Mi ne tute komprenas kial ĉi tiu artikolo ne aperas en la kolono “de legantoj”, do mi provas aldoni komenton por vidi ĉu tio videbligos ĝin.
Jorge
Jorge diras:
2012-01-10 17:20
Tre interesa teksto... sed ĝi impresas kiel enkonduko al (via) pli longa artikolo pri la demandoj prezentataj en la lasta alineo. Ĉu?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-11 11:26
Ne, ĝi estas enkonduko al "Lingvo kaj menso" de Noam Chomsky.

Cetere mi ne forgesu mencii kiu atentigis min pri Koestler origine: Henri Masson.
simono
simono diras:
2012-01-10 18:49
Estas vere strange, ke la homaro fieras pri satelitoj por internacia komunikado, sed fakte ne scias komuniki - almenaŭ parte kaj verdire sufiĉe vastnombre. Simple pro tio, ke komuna lingvo mankas. Sed aldoniĝas ankaŭ la kopirajta problemo, kiun ni ĉiuj konas de lumdiskoj.

Mi mem ŝtelspektas en Germanujo kaj Britajn kaj Francajn televidprogramojn.

La Brita satelito (Astra 2 ĉe 28,2º E) uzas mallarĝan faskon kaj biras rekte nur al Britujo. Teorie mi ne devus povi ricevi ĝin. Oni radias mallarĝfaske ĉefe pro kopirajtaj kialoj.

La Franca satelito (Atlantic Bird 3 ĉe 5,0º W) estas nur por nepublike distribui kelkajn programojn al teraj dissendiloj en Francujo. Nur hazarde oni forgesis ŝalti la ĉifradon. Sur "normalaj" satelitoj la Francaj programoj estas preskaŭ ĉiuj ĉifrataj. Denove, pro kopirajtaj kialoj.

Ambaŭokaze, mi povas ĝui la programojn nur pro tio, ke mi scipovas la respektivajn lingvojn. Mia Esperanto, bedaŭrinde, tute ne helpas ĉe tio.

Cetere, la Skandinavoj - mondfamaj pro siaj liberecaj socioj - satelite ĉifras ĉion.

Kia bela Eŭropo!
aldone
aldone diras:
2012-01-10 19:04
La frazo: "... necesas ke ni vidu kaj vidigu la lingvon ĉe la individua homo... " devus anstataŭ la vortoj "vidu kaj vidigu" enhavi la vortojn "aŭdu kaj aŭdigu", do "necesas ke ni aŭdu kaj aŭdigu la lingvon ĉe la individua homo".

Ĝuste al tio mi kaj miaj kunbatalantoj kontribuas per la ĉiutagaj sonartikoloj en la Esperanta Retradio.
Por aŭskulti la programojn iru al:
http://aldone.de/retradio
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-10 19:26
Dankon Antono, via agado estas vere utila precipe por lernantoj kaj tiuj kiu volas lerni paroli.
Via parolo estas ne nur klara sed kun bona elparolo kaj akcento. Ebleco de legata teksto subtenas la komprenon.
Substrekinda estas, ke vi faras tion sen almozpeti pri mono kiel provas tio uzi aliaj.
Mi persone kore dankas al vi kaj deziras pluajn sukceajn elsendoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-11 11:28
Kara Anton,

vi ne bone komprenis mian artikolon. Sed via retradio estas same utilega malgraŭ tio.