Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Intraespo inaŭguris retan kurson de Esperanto / En Esperantujon venas reto nova

En Esperantujon venas reto nova

En Esperantujon venas reto nova: ni proponas al la tutmondaj esperantistoj tute novan manieron alpreni Esperanton kaj labori POR kaj ĉefe PER ĝi.

Jen la ĉefa trajtoj de Reto Nova

- Temas pri malfermita kaj distribuita reto. Do, tute ne piramida fermita sistemo;

- Reto Nova havas netuŝeblan fundamenton, kiu estos prezentata en dokumento nomata Principaro de Reto Nova, jam redaktita, sed reviziata kaj plibonigata. Tiu principaro konsistas el la fundamento, laborpremisoj, strategio kaj prezento de la unuaj Esperanto-movadidoj sub Reto Nova;

- Reto Nova ne estas organizo, sed malfermita kaj distribuita reto. Do, estas nek formala aliĝoj nek aliĝkotizoj por homoj/organizoj/entreprenoj. Oni postulas nur iniciatemon kaj fidelecon al la Principaro de Reto Nova.

- "Oni lasu fari" ( kiel "laissez-faire" de la 17a jarcento), estas la moto kiu gvidos la retonovistojn en la laboro por evoluigo de la faka agado en Esperantujo.

Kadre de Reto Nova

1- rolos pluraj fakaj Esperanto-movadidoj, laborpretaj. Do, por Reto Nova la lingvo Esperanto estas laborlingvo;

2- estas nur duspecaj organizoj: ĉefmotoraj organizoj (agantaj internacie) kaj lokaj bazaj organizoj (agantaj surloke);

3- ekzistas diversaj Esperanto-movadidoj, kaj ĉiuj estas fakaj movadoj. Unu el tiuj Esperanto-movadidoj jam aktive rolas: Ekonomia Esperantismo, kies unua ĉefmotora organizo estas Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio. Aliaj ĉefmotoraj organizoj estas bonvenaj.

4- Sociala Esperanto-Entreprenismo, Novbabelismo kaj Esperanto-Landologio estas proponataj movadidoj kiuj same atendas vian engaĝiĝon. Neniu el tiuj fakaj Esperanto-movadidoj jam havas ĉefmotorajn organizojn. Oni planas en Brazilo la fondadon de UNA - Universala Novbabela Asocio, kiu poste la fondiĝo espereble fariĝos faka asocio de UEA.

Cetere pri Novbabelismo oni atendu jam preparata Novbabelisma Laborprogramo. Elektu vian niĉon kaj eklaboru!

Pri la retonovistoj

- Retonovisto estas tiu homo, kiu akceptas la Principaron de Reto Nova kaj sian netuŝeblan fundamenton kaj agadas laŭ ili;

- Retonovisto agadas ne nur en organizoj kaj entreprenoj jam ekzistantaj, sed klopodadas fondi novajn fakajn organizojn kaj entreprenojn;

 - Retonovistoj estas tute pretaj por laborado celanta superi la stagnadon de la Esperanto-movado, pere de evoluo de la faka agado.

- Retonovistoj ne nur laboras por ke la mondo lernu Esperanton. Retonovistoj laboras ankaŭ kaj ĉefe por transformi la mondon per Esperanto;

- La celo de retonovistoj estas utiligi Esperanton kiel laborlingvon, ĉu kun profitaj celoj, ĉu kun senprofitaj celoj;

- Por la retonovistoj, instruado de Esperanto ne estas celo, sed rimedo. Diskonigado de Esperanto estas kroma rimedo. Same kiel la celo de bakisto ne estas priheroldi sian panon kaj instrui kiel baki panon, sed baki panon en la praktiko, retonovistoj bakos Esperanton kiel bakisto bakas panon. Propagando pri siaj bakaĵoj kaj instruado pri la arto baki per Esperanto estas nur rimedoj por la ĉefa laboro: malsatigi la mondon per aplikado de Esperanto.

Revolucio en Esperantujo!

Reto Nova estas revolucio, ne nur en Esperantujo. Reto Nova estas revolucio en la mondo. Reto Nova signifas novan kaj revolucian startpunkton por la Esperanto-movado. Ni invitas esperantistojn el la tuta mondo partopreni tiun revolucion, per adoptado de Esperanto kiel laborlingvo kaj evoluado de faka agado. Ĉiu loka klubo, ĉiu landa asocio estu faka asocio, interligitaj en malfermita kaj distribuita reto, sen kupolaj organizoj. > Ni baldaŭ diskonigos tekston, nome Principaro de Reto Nova, kiu pli precize prezentos nian idearon kaj klarigos pli funde pri la 4 unuaj Esperanto-movadidoj sub Reto Nova. De nun vi estas invitata aliĝi al nia grupo en Facebook kaj al nia laborlisto ĉe Google, sed nur se al vi plaĉas tio, kion vi ĵus legis ĉi-supre. - Ĉe Facebook: https://www.facebook.com/groups/retonova  - Ĉe Google: https://groups.google.com/d/forum/retonova  aŭ sendu retleteron al retonova+subscribe@googlegroups.com (Reto Nova funkcias ĉe Google en la portugala lingvo. Do vi ricevos retleteron petanta konfirmon en la portugala. Klaku sur la butonon en la fino de la mesaĝo por konfirmo de via aliĝo)

Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2012-12-05 07:11
<<De nun vi estas invitata aliĝi al nia grupo en Facebook >>
Neniam! kiom ili pagis vin por varbi novajn membrojn?
vallef
vallef diras:
2012-12-05 10:20
Oni pagis al ni la saman valoron kiun oni pagis al vi por rifuzi tiom stulte la inviton.
Pardonu al mi la akran respondon, sed komprenu ke Facebook, Ipernity, Linkedin estas sociaj retoj al kiuj oni aligxas nur se oni volas aligxi. Ni kreis grupon en Facebook, cxar tie estas multaj esperantistoj kaj do ni povas diskonigi niajn ideojn kaj planojn tie, kaj ni ne pagas por tio. Se al vi ne placxas nia laboro per Reto Nova, kaj ne pretas aligxi, estu bone edukita kaj ne faru tiajn demandojn. Simple ne aligxu!
Aliflanke, mi estas tute je via dispono por respondi inteligentajn demandojn kaj ecx debati pri tio, kion vi ne trovas bona ideo.