Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Intraespo inaŭguris retan kurson de Esperanto / La unua eldono de la Jarlibro de la Ekonomio Esperantista aperos en marto 2014

La unua eldono de la Jarlibro de la Ekonomio Esperantista aperos en marto 2014

Intraespo preparos laŭlonge 2013 la unuan eldonon de JAREE - Jarlibro de la Esperantista Ekonomio. Espodata - www.espodata.com - aktive rolos, sed kunlaboremo de la esperantistoj estos grava faktoro por la sukceso de la iniciato

La Administra Konsilio de Intraespo – Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio ( http://www.intraespo.org/internacie ) decidis eklabori por malnova projekto, kiu restis dormanta em tirkesto, atendanta pli favoran kuntekston, nome eldono de Jarlibro de la Esperantista Ekonomio - JAREE . Nu, tiu decido eklabori nun estas ligita al la decido ke la unuaj pli konkretaj paŝoj de la organizo estos faritaj ekde januaro 2013 en San Paŭlo, kie Intraespo malfermos sian unuan filian oficejon, por ke la organizo finfine eksoru pli alten. Ĝis nun la organizo marĝene aktivis nur interne.

Esperantista Ekonomio

“Esperantista ekonomio” estas tute malkonata koncepto eĉ en Esperantujo, kaj konkretaj informoj, esploroj kaj statistikoj pri ĝi tute mankas. Nu, per eldono de JAREE, kiu premiere aperos en marto 2014, Intraespo planas nuligi tiun mankon kaj igi ĝin grava referenca periodaĵo pri esperantista ekonomio. Nu, ekonomio esperantista ekzistas paralele al ordinara ekonomio, kun la diferenco ke la laborlingvo estas Esperanton. Do, JAREE estos sufiĉe riĉenhava kaj varia.

Dum 2013 oni prilaboros la enhavon de la jarlibro

La enhavo de la unua eldono estas jam baze planita, sed la ekzatan konturon de JEES oni difinos laŭlonge la jaro 2013, dum Intraespo kolektos bazajn informojn pri entreprenoj uzantaj Esperanton kiel laborlingvon, kontaktos entreprenistojn, profesiajn instruistojn kaj , tradukistojn de Esperanto, libroservistojn, eldonistojn, gazetojn kiuj planas role profesie, homojn agantajn profesie sur kampo de turismo, de muziko, de organizado de eventojn ktp.

Krom statistikojn, kolektitaj kaj interpretitaj de Espodata ( www.espodata.com ) JAREE prezentos esplorojn kaj raportojn pri diversaj segmentoj de la esperantista ekonomio, ĉefe pri tiuj kiuj ĉefrolas nuntempe ( turismo, instruado de Esperanto kaj libromerkato) kaj pri tiuj kiuj potenciale ekfuroras (internacia komerco, eventoj, profesia gazetaro). Estos la sekcio “Kiu esta kiu en la esperantista ekonomio” (kun senpagaj anoncetoj kun profiloj de aktivaj agantoj en la esperantista ekonomio) kaj artikoloj de fakuloj pri entreprenado kaj internaciaj negocoj.

Certe ne mankos intervjuo kun gravaj roluloj de la esperantista ekonomio kaj certe ankaŭ ne mankos elekto de la “Esperanto-Entreprenisto de la Jaro 2013”.

Kompreneble, estos necese kunlaboremo ne nur de ĉiuj entreprenistoj kaj profesiuloj agantaj kadre de la esperantista ekonomio, sed ankaŭ de diversaj Esperanto-asocioj, kiel ekzemple UEA, kiu organizas la plej grandan, sukcesan kaj riĉan Esperanto-eventon, nome Universala Kongreso.

Aliaj informoj kiuj ne mankos estos tiuj pri la agado de Intraespo: ĝia laborprogramo, strategio adoptata por disvolvadi la esperantistan ekonomion, la krekso de sia membraro, la iniciatoj laŭlonge 2013 ktp Finfine, JAREE estos vera novaĵo en Esperantujo, kaj oni esperas ke ĝi vere utilos por la progreso de la aplikado de Esperanto kadre de profitcela agado ene de la esperantista ekonomio. Se vi interesiĝas kunlabori en la kolektado de informoj aŭ vi mem estas aktiva aganto kadre de esperantista ekonomio (entreprenisto ktp) kaj do, certe devos iel aperi en la jarlibro, bonvolu kontakti la respondeculoj pri la eldonado de Jaree pere de informado@intraespo.org . Ankaŭ bonvenas kunlaboro de artikolistoj.