Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / interDisto / TEJO bezonas helpon ebligi al vjetnamoj partopreni en IJK

TEJO bezonas helpon ebligi al vjetnamoj partopreni en IJK

de Sergeo Laste modifita: 2013-02-24 13:10

TEJO ekis en januaro kampanjon kiu temas pri tio: Lastjare grupo de vjetnamiaj junuloj ene de ege kurta tempo trovis ĉion bezonatan por ke la IJK — tamen okazu; ili praktike savis la kongreson kaj malmultaj havus la kuraĝon en tiaj kondiĉoj. Tamen, kiel la legantoj povas imagi, ili mem ne kapablas financi sian partoprenon en ajna IJK krom sia propra... TEJO do petas vian helpon kolekti la monon por ebligi ilian partoprenon en la ĉi-jara IJK — ili plene meritas tion! Restas malpli ol semajno, kaj jam pli ol 1000 eŭroj estis kolektitaj — sed ankoraŭ mankas ĉirkaŭ 400 eŭroj por atingi la celon...

Vidu la kampanjon ĉi tie: http://www.indiegogo.com/vjetnamoj-en-ijk. La "tradiciaj" kanaloj (tra UEA-konto, aŭ kreditkarte/PayPal al UEA) ankaŭ haveblas, kvankam se eble bonvolu tamen donaci al IndieGoGo por ke TEJO povu ricevi la sumon kolektitan tie. Ajna helpo proksimigas la realiĝon de tiu ĉi donaco al la vjetnamiaj aktivuloj.

Sergeo Tyırin
Sergeo Tyırin diras:
2013-02-26 15:05
Restas nuraj 3 tagoj, kaj mankas nur 200 eŭroj por ke TEJO povu ricevi la sumon kolektitan ĉe IndieGoGo!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-26 16:37
Kiu/o/a fakte estas la litero post y? Sur mia ekrano ghi aspektas kiel turka i. Kiel oni skribas vian nomon en la koncerna originala nacilingvo (supozeble rusa, au chu temas pri hebreajho, au io alia?).