Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / iafantomo / Wells reelektiĝis post subpremo de la opozicio

Wells reelektiĝis post subpremo de la opozicio

de Ian Fantom Laste modifita: 2011-04-12 11:08
Profesoro John Wells reelektiĝis kiel Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio la dekan de aprilo, malgraŭ publikigo en ilia gazeto EAB Update de polemika financa ĉarto, subpremita dum pli ol kvin jaroj. Kiel rivala kandidato mi estis rifuzita la rajton alparoli la membrojn por klarigi la situacion.
Wells reelektiĝis post subpremo de la opozicio

Kapitalo de EAB 1983-1998

Mi rajtis tamen voĉlegi elektodeklaron de ĝis 200 vortoj kiu devus jam esti publikigita kun tiuj de la aliaj kandidatoj. Mi klarigis, ke en antaŭaj jaroj kiel prezidanta kandidato mi sendis la elektodeklarojn kiel ‘registrita livero’ por pruvi ke ili ricevis, anticipante, ke ili povus skribi ‘Neniu teksto ricevita’. Nur ĉi-jare mi ne faris, ĉar finfine la redaktoro estis denove en komunado kun mi. Tamen aperis la vortoj ‘Neniu teksto ricevita’.

Estis strikta cenzuro depost mia livero al la prezidanto de malneta versio de tiu financa ĉarto en decembro 2005. Ĉe la jarkunveno de 2009 mi estis rifuzita la rajton respondi al akuzo de kalumnio farita de la kasisto en la kunveno, rilate al evento en kiu mi montris la financan ĉarton ĉe La Londona Esperanto-Klubo. Pli frue, la sama akuzo estis farita en EAB Update. Dufraza respondo mia, en kiu mi sugestis ke iu ajn kiu deziras informiĝi pri la afero skribu al mi, estis ignorita.

En 2008 iama jura konsilisto al EAB, Rik Dalton, plendis pri cenzurado en EAB Update, rilate al letero en kiu li metis demandon pri la lokigo de la biblioteko. Fine Rik Dalton retleteris al la Prezidanto, dirante ke li eksiĝas el la asocio. Tio kondukis al bizara interŝanĝo de mesaĝoj, en kiu la Prezidanto implice akuzis Rik Dalton esti en konspiro kontraŭ li [1].

En januaro ĉi-jare iama sekretario de EAB, kiu oficis en la tempo de la translokiĝo for de Londono, vizitis juriston Rik Dalton por demandi pri tiu afero de la biblioteko. Post trihora diskuto, Rik Dalton montris al li la financan ĉarton, kiu evidentigis, ke malgraŭ la ĝenerala kredo, la kapitalo de la asocio ne faladis dum la antaŭa periodo, sed spektakle kreskadis. La iama sekretario estis perpleksita, kaj petis de mi la financajn detalojn. Mi sendis al li kopion de la analizo kaj ĉiujn kontojn.

Mi skribis denove al la redaktoro de EAB Update, kun peto ke li publikigu tiun financan ĉarton. Ĉi-foje, anstataŭ esti ignorita, mi ricevis respondon, ke li konsideros la ĉarton por publikigo, kondiĉe ke ĝin akompanos artikolo kiu ne estas kritikema pri la komitato. La cetero de la paĝo konsistis plejparte el insultoj kaj sinpravigoj, sed mi komplezis per artikolo ‘Historia Postnoto’, en kiu mi klarigis, ke kiam science trejnita persono entreprenas esplorprojekton, li devas esti preta pritrakti neatenditajn rezultojn, kaj defendi sian esploradon, kion ajn li trovas. La financa ĉarto estis tia neatendita rezulto [2].

La redaktoro petis komentojn de la iama sekretario, kiu respondis, “Ian havas argumenton”. Li skribis ankaŭ, ke ĝi levas la demandon, kial ili vendis la domon. Pri korespondado kun la kasisto mi ne estas informita, sed aperis en la redaktora artikolo aserto, ke estus senrespondece elspezi kapitalon. Tamen la subpremita ĉarto ne temis pri elspezo de la kapitalo, sed nur pri la kvanto de kapitalo kiun la asocio posedis; ĝi implice levis la demandon, ĉu la membroj estis ĝuste informitaj pri la stato de la kapitalo antaŭ ol ili voĉdonis por vendi la domon en 1999.

Mia kandidateco por la prezidanteco dum la pasintaj tri jaroj celis trarompi la konstantan cenzuradon kiu malebligis la diskonigon al la membroj de miaj esplorrezultoj dum la pasintaj kvin jaroj.


Malpermesita alparolo de Ian Fantom kiel prezidanta kandidato de EAB

Multaj el vi sendube vidis la financan ĉarton, kiun la redaktoro de EAB Update nun konsideris taŭga por publikigo [2].

Tiun ĉarton mi montris al multaj homoj dum la pasintaj kvin jaroj. Membroj ignoris ĝin, aŭ donis stultajn kialojn ne kompreni ĝin. Tamen homoj ekstere de la Esperanto-movado havis nenian ajn malfacilon kompreni ĝin. La kapitalo spektakle kreskis dum la periodo en kiu vi, la membroj, estis informataj, ke ĝi estas formanĝata.

Tiu afero ne temas pri la maniero en kiu ni elspezas la monon, aŭ ĉu ni devus elspezi kapitalon. Nek temis pri tio, ĉu ni devintus vendi la domon. Estis nura datumaro, kiu klare ne akordiĝis kun tio kion oni kredigis al membroj.

Tiu estas la ĉarto kiu komencis la grandegan furoron kiu venis de la Estraro tuj kiam ili sciis, ke mi havas tiun informon.

Mi konsideris, ke mi havas devon atentigi pri tio al la Prezidanto. Mi liveris malnetan formon de tiu ĉarto en decembro 2005, kun peto renkonti lin por tion diskuti.

Tuj kiam ili sciis, ke mi havas tiun informon, eventoj sekvis rapide. La Prezidanto malakceptis mian peton por renkontiĝo, dirante ke mi estas paranoja. Mi ricevis postulojn kun minacoj.

En la jarkunveno de 2006 John Wells diris al vi, ke mi estis suspendita de la komitato. Tio estis malvero. Ili detranĉis komunikadon, sed la rezolucio de malaprobo estis blufo. John Wells diris al vi, ke mi rifuzas trakti kun aliaj en la komitato. Ankaŭ tio estis malvero. John Wells mistere silentis kiam mi provis levi la aferon kun li. Li finfine malakceptis mian peton renkonti lin por diskuti tiun financan ĉarton.

Britaj Esperantistoj estis en stato de sintrompo, ĝis unu vespero pasintjare ĉe La Londona Esperanto-Klubo, kiam mi montris ankoraŭfoje tiun ĉarton. La antaŭa kasisto lasis la asocion en sana financa stato, malgraŭ peza elspezado en 1993. Ŝi tamen ja avertis, ke ili ne povos daŭrigi elspezadon je tiu rapido, alie ili eble devos vendi la domon post ses jaroj. Ŝia posteulo kiel kasisto daŭrigis la diskonigon, ke la kapitalo estas foruzata, kaj ke ili eble devos vendi la domon. Tio eble aŭ eble ne estis la situacio, sed la ciferoj kiujn mi liveris al John Wells en malneta formo, por diskutado, klare ne subtenis tion.

Ĉirkaŭ duono de la proksimume 14 ĉeestantoj poste petis revidi tiun ĉarton. Tamen la kasisto de EAB restis tute silenta. Poste ŝi faris akuzon de kalumnio kontraŭ min en EAB Update, kaj denove en la jarkunveno de 2009. En neniu okazo mi havis la rajton respondi.

En 1999, vi, la membroj, voĉdonis por vendi la domon de la asocio en Londono. Tio estas fakto. Neniu laŭ mia scio iam ajn neis tiun fakton, kaj certe mi ne faris. Tamen tiun fakton prezentis John Wells en sia Deklaro de la Prezidanto en EAB Update 41, paĝo 3, kiel ekzemplon de miaj “friponaj kaj eble misfamigaj asertoj” [3]. Tio ne nur ne estis la vero; tio ne povus esti la vero.

Ĉio tio estis por subteni la aserton de John Wells, ke li kaj aliaj kuratoroj ne sabotas la asocion, kiel laŭ lia aserto komunikaĵo mia implicis. Kaj tion li pravigis surbaze de la ekvivalento de du falsaj alibioj. Nur la membroj mem ne povas kompreni la implicojn de tio.

Dum kvin jaroj mi provis averti homojn, ke ŝajnas esti kaŝa celo de kernaj homoj en tiu komitato [4]. Sed nun tio ne plu necesas. Du el la kandidatoj por elektiĝo en tiu ĉi kunveno jam esprimis sin malkaŝe kaj tute klare kiel raŭmistoj aŭ kontraŭ tio kion ili etikedas kiel ‘finvenkismo’.

Ed Robertson sabotadis diskutadon pri antaŭenigo de Esperanto en la retpoŝta Yahoo-grupo esper-brit, insistante, ke membroj ne diskutu pri Esperanto, sed nur per Esperanto, dirante, ke li estas raŭmisto. Laŭ mia kompreno li antaŭe disrompis Esperantan diskutgrupon en CompuServe, pozante kiel Idisto. Mi jam ne imagis, ke Ed Robertson mem povus esti en la Estraro de Skota Esperanto-Asocio, redaktoro de Esperanto en Skotlando kaj antaŭa Prezidanto. Nun li volas esti en la Estraro de EAB!

Ankaŭ Tim Owen tute klare kaj vizaĝ-al-vizaĝo esprimis sian malestimon de tio kion li nomas ‘finvenkismo’. Eĉ kiel Prezidanto de Junularo Esperantista Brita li skribis en ilia forumo:

"And, in all honesty, I couldn't give two fucks about harassing MPs into accepting Esperanto, all in the name of 'la movado', anyway. ... ~snarf” [Kaj tute honeste, mi ne povus doni du fikojn pri ĝenaĉado de parlamentanoj, por ke ili akceptu Esperanton, ĉio ĉiukaze en la nomo de 'la movado' ... ~rikano~]

Tiu estas la ulo kiun la Estraro alelektis por anstataŭi David Kelso [5]. Kion tio diras al vi pri la motivoj de tiuj kiuj bonvenigas tiajn homojn, tamen diras al vi, ke ili suspendis unu el la ‘finvenkistoj’ – se ni devas uzu tiun terminon – pro la nura tono de demando metita al la kasisto, kiun la kasisto evitis respondi, kiel atestis homoj kiuj ne ĉeestis?

Tio estas tutsimple ridinda. Se vi voĉdonos por tiuj homoj, vi estos transdonintaj al Charity Commission [la ŝtatserva instanco por kontroli registritajn bonfarajn organizaĵojn] bonan kialon malfondi tiun ĉi asocion [ĉar angla bonfara organizaĵo devas demonstri, ke ĝi laboras por la publika bono, kaj ne nur por si mem]. La ĉefa respondeco estas via. Se vi faros decajn klopodojn reordigi tiun absurdan situacion, tiukaze Charity Commission pli verŝajne eniros viaflanke anstataŭ kontraŭ vi.

Mi deziras, ke ĉiu societo kiu pretendas antaŭenigi Esperanton metu tiun aferon en la tagordon dum la venontaj monatoj. Alie, la Esperanto-movado en tiu ĉi lando daŭrigos laŭ sakstrato.

Ni ne permesu, ke la Esperanto-movado estu forkaptita.

  1. ‘EAB-eksiĝa korespondaĵo de Rik Dalton’ http://rik.poreo.org/eo/rik_resignation.html
  2. ‘Historia kromnoto’, Ian Fantom, EAB Update 53, April-June, 2011, pp12-13, http://esperanto-gb.org/eab/update
  3. ‘Statement by the President’, John Wells, EAB Update 41, aprilo-junio, 2008, paĝo 3, http://esperanto-gb.org/eab/update
  4. ‘Britoj kaŝe diskutis pri raŭmismigo’, Ian Fantom, 2008-05-24, http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo/rauxmismigo
  5. David Kelso estis la sekretario de EAB, kiu malaperis en novembro 2010 en Kalabrio, Italio
arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-04-14 07:25
Tre interesaj informoj, kiu devus esti de certaj organoj pristuditaj, esploritaj por doni gxustan lumon en la afero.

Egale, kiel estas, mi opiniis Britujon lando de ekzempla demokratio kaj nun mi konstatas de marcxa, agado de honorplenaj personoj de Brita Esperanto Movado.

Se temas pri profito , do ankaux en E-movado montrigxas "homaj trajtoj". Ni perdis ankaux cxi tie idealismon kaj regas pura kapitalisma sento - priricxigi propran posxon.
ClareHunter
ClareHunter diras:
2011-04-18 16:08
Legante la cxi-supran raporton de Ian Fantom, mi dubas cxu mi fakte cxeestis la jarkunvenon de EAB. Unuflanke, mi memoras gxin tute bone kaj, pro tio ke mi oficiale protokolis dum la kunveno, ecx havas cxe mi skribitajn notojn kiuj perfekte akordas kun mia memoro. Aliaflanke, la kunveno kiun priskribis Ian tute ne similas al tiu kiun partoprenis mi. Eble ni vivas en malsamaj universoj.

En la jarkunveno kiun mi cxeestis, estis nenia cenzuro. Estas prave, ke la elektodeklaro de Ian ne aperis en la gazeto de EAB. Tute ne temis, tamen, pri konspiro. La redaktisto de la gazeto simple ne ricevis la 200 vortojn de Ian. Kial tio okazis, mi ne scias. Eble Ian uzis malgxustan adreson aux ne acxetis suficxan altvaloran posxtmarkon. Ni versxajne neniam scias, tamen racia homo ne povas kulpigi redaktiston pro tio ke li ne publikigis elektodeklaron kiun li ne ricevis!

Dum la jarkunveno mem, Ian ja havis la okazon vocxlegi sian elektodeklaron, sen ajnaj interrompoj. Fakte li havis avantagxon kompare al la aliaj kandidatoj, cxar neniu kontrolis cxu li vocxlegis pli ol 200 vortojn. Mi scias ke el mia propra elektodeklaro, la redaktisto devis forigi du vortojn por ke gxi ne superu la limon. Cxu mi nun plendu pri cenzuro?

Kiel kutime dum jarkunvenoj, cxiuj membroj havis la rajton starigi demandojn kaj pri la financoj kaj pri la gxenerala agado de la asocio. Multaj membroj kaptis la okazon tion fari. Ian, tamen, silentis dum preskaux la tuta kunveno. Li finfine petis permeson vocxlegi plian elektodeklaron. John Wells ne permesis al li tion fari. Estus maldemokratie, cxu ne, se unu kandidato havus la eblon prelegi al la jarkunveno kaj la aliaj kandidatoj ne?

Neniu, tamen, malpermesis al Ian disdoni paperajn ekzemplerojn de tiu teksto al la cxeestantaro. Tion li faris, la membroj legis gxin, kaj propravole decidis ne vocxdoni por li.

Pri la enhavo de tiu "malpermesita alparolo" mi povus verki eseon, tamen mi dubas cxu multaj legantoj de Libera Folio fakte tiom interesigxas pri la financoj de la brita asocio. Do mi simple diros ke mi profesie estas kontisto, mi laboras cxe bone konata internacia firmao de kontistoj, kaj, kiel kuratoro de la asocio, mi kompreneble jam studis kaj, por uzi la preferatan esprimon de Ian, "esploris" la kontojn de la EAB. Mia persona kaj profesia opinio estas ke cxio estis kaj estas en ordo kaj ke okazis nenia trompo.

En la "malpermesita alparolo", Ian menciis ke iam dum kunveno de la Londona Esperanto-Klubo, li montris sian cxarton al la tieaj membroj. Tion li ja faris, kune kun kelkaj akuzoj kontraux la tiama kasistino. Tio, kion li sxajne forgesis mencii cxi tie, estas ke li tion faris dum la memora vespero por tiu lastatempe mortinta kasistino. Laux mi kaj multaj aliaj britaj Esperantistoj, tio estis tuta hontinda afero. Tamen al homo, kiu pretas publikigi fiajn mensogojn pri David Kelso nur kelkaj monatoj post ties malapero, versxajne ne!

David Kelso faris tiom multe da aferoj por EAB ke, post lia malapero, la estraro devis laboregi dum kelkaj monatoj por certigi ke cxio dauxre bone funkcios. Pro tio, ni ja petis al Tim Owen kaj Ed Robertson kandidati por la komitato. Estas fakte tre malfacile trovi tauxgajn kandidatojn por la komitato; homoj, kiuj pretas dedicxi horojn de sia libertempo por labori en la plej bonaj interesoj de la asocio. Ni estas ege felicxaj ke Tim kaj Ed pretas volontuli. Sen tiaj diligentaj kaj laboremaj homoj, ne estus Esperanto-movado en Britio.