Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / hectoralos / 15a Internacia Lingva Festivalo

15a Internacia Lingva Festivalo

de Hektor Alos i Font Laste modifita: 2010-07-23 19:53
Prezento de lingvoj organizata de esperantistoj por diskonigi kaj valorigi la lingvan diversecon ĉefe al lernejana kaj universitata publiko. Homoj pretaj prezenti siajn lingvojn en esperanto estas ege bonvenaj!

Detaloj de evento

Kiam

2010-10-22 je 00:00 ĝis
2010-10-24 je 00:00

Kie

Ĉeboksaro-Ŝupaŝkaro (Rusio)

Aldoni eventon en la kalendaron.

Lingva Festivalo estas kultur-edukada projekto, organizata de esperantistoj tra la tuta mondo. La baza enhavo de la Lingva Festivalo estas lingvaj prezentoj. La prezento estas 30-45 minuta leciono enkadre de kiu oni povas aŭdi sonon de lingvo, lerni kelkajn frazojn, ekscii pri historio kaj simple komuniki kun homo el alia kulturo, ekscii pri vivrealeco de alia lando per konatiĝo kun lingvo. Tiu de Ĉeboksaro-Ŝupaŝkaro (Ĉuvaŝio, Rusio) estas la plej longe sinsekve organizata La tuta Festivalo fakte longas pli ol tuta semajno kaj kunigas 15-20 diversajn aranĝojn, ĉefe orientataj al lernejanoj kaj universitatanoj. La ĉefaj aranĝoj okazas vendrede, sabate kaj dimanĉe, kaj kutime kunigas ĉ. 1000 partoprenantojn, kiuj ĉeestas prezentojn de entute 30-40 lingvoj okazigataj en la ĉuvaŝa, la rusa aŭ esperanto.

Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: