Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Harri Laine / Sveda-Esperanta-Finna verko pri Putin premiita

Sveda-Esperanta-Finna verko pri Putin premiita

de Harri Laine Laste modifita: 2014-11-01 12:47
Ĵurio de Finnlanda konkurso de nefikciaj libro aljuĝis la ĉi-jaran unuan premion “Kanava” al la Finna versio de la verko “Homoj de Putin”, kiu priskribas la subtenan bazon de la ŝtatestro de Rusujo inter la ordinaraj civitanoj de la lando.
Sveda-Esperanta-Finna verko pri Putin premiita

Sama verko en tri diverslingvaj vestoj: Sveda, Esperanta kaj Finna.

La plejmulto de aŭtoroj en la mondo verkas en unu lingvo, kelkaj eĉ kapablas prozi kaj poezii en du lingvoj. Trilingve laborantaj verkistoj ne estas multaj, sed ĵus unu tia estis premiita en Finnlando. La premio “Kanava” por la plej bona nefikcia verko de la jaro estis aljuĝita al la ĵurnalisto Kalle Kniivilä pro lia libro “Putinin väkeä”, jam aperinta en Esperanto.

La verko, kies temo estas efektive aktuala pro la politika situacio de Rusujo kaj pro ties streĉitaj internaciaj rilatoj, aperis en rapida sinsekvo en tri lingvoj: unue en la Sveda kun la titolo “Putins folk”, poste venis la Esperanta versio “Homoj de Putin”, kaj baldaŭ ankaŭ la Finna versio nun premiita. Kniivilä mem verkis ĉiujn tri eldonojn, kiuj estas enhave similaj. Li nur iomete adaptis la tekston de la Finna versio prezentante en ĝi komparojn kun Finnlando, ne kun Svedujo.

En la centro de la verko de Kniivilä ne estas la politikaj gvidantoj de Rusujo aŭ ties opinioj. Li priskribas la pensojn de ordinaraj civitanoj, serĉante tie la faktorojn malantaŭ la populareco de la landestro. Li trovas en la lando plimulton, al kiu plaĉas la stabileco, la ekonomia kresko kaj la restarigo de la antaŭa superpotenco.

La prezidanto de la premiinta ĵurio diris, ke la verko klare sed senpasie malkaŝas, kie troviĝas la subtenanta bazo de Putin.

La libro estis tre favore recenzata kaj en Svedujo kaj en Finnlando. Ĝi vekis certe pli grandan interesiĝon en Finnlando pro la situo de la lando en la monda geografio. Kniivilä mem diras en ĵusa intervjuo: “Nun, kiam Rusujo komencis aparte memorigi pri sia ekzisto, oni parolas ankaŭ en Svedujo pri aferoj de Rusujo. Sed antaŭ kelkaj jaroj tio apenaŭ okazis.”

Fine de la verko la aŭtoro dankas ankaŭ esperantistajn amikojn kaj kolegojn, kiuj helpis realigi la verkon, precipe dum li serĉis la ordinarajn homojn, kies opiniojn kaj spertojn li volis aŭdi.

* * *

Kiel la legantoj scias, Kalle Kniivilä respondecas pri redaktado de Libera Folio. Mi pensis, ke li eble ne volas mem publikigi ĉi tie ion pri sia sukcesa verko, kaj tial decidis mem aldoni la ĉi-supran tekston. – HL

arkivita en:
Maria Sandelin
Maria Sandelin diras:
2014-11-01 12:11
La monsumo de la premio menciindas: 10 000 euroj.

Mi ne dirus ke la verko vekis "certe pli grandan interesiĝon en Finnlando". Ĝi estis klare pli recenzata en Svedio, kaj ankau cetere pli atentata en la svedaj amaskomunikiloj. Sed ĝis nun ĝi estis nomumita al premio nur en Finnlando.

Krome mi ne dirus. ke la verkinto " priskribas la pensojn de ordinaraj civitanoj", li lasas ilin mem paroli. Jen la kerna ideo.

Maria Sandelin
Harri Laine
Harri Laine diras:
2014-11-01 19:41
Eble vi pravas pri la intereseiĝo en la du landoj, Maria, sed mi konsiderus ankaŭ tion, kiel longe la libro jam estis aĉetebla kaj do ankaŭ atentebla kaj recenzebla en la lingvoj Sveda kaj Finna. Proksimume ses, respektive tri monatojn - aŭ ĉu mi eraras pri la aperdatoj? Vi certe pravas pri la neadekvateco de la verbo "priskribi".
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2014-11-02 01:28
Temas pri tre bona novaĵo. Interese, la ĝustiga rimarko de Maria pri la kerna karaktero de la verko kiel speco de parolilo permesanta koni la penson de "surstrataj" rusaj civitanoj, kiun Harri agnoskas prava, memorigis min pri antaŭa premio al Kalle (2011). Tiam oni elstarigis kiel unu el la ĉefaj valoraj ecoj de la premiita artikolserio la fakton ke ĝi metis en la centron la trafitajn lernejajojn, iel kaptitajn de la faktoj kiujn la raportado esploris (http://www.liberafolio.org/Members/maria/jhurnalistpremio).

Uzante tipe esperantajn kategoriojn, eble oni povus hipotezi ke ĉe Kalle temas pri "desuba", esence demokrata ĵurnalismo, kiu intence interesiĝas pri la ordinaraj, kutime ignorataj homoj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-11-02 10:49
Mi ne legis la verkon. Sed rilate al la diskuteto, ĉu s-ano Kniivilä «priskribas la pensojn de ordinaraj civitanoj» aŭ ĉu li «lasas ilin mem paroli», indas ne forgesi, ke s-ano Kniivilä ja ne simple «lasis ilin mem paroli», sed supozeble elektis certajn homojn kiel reprezentantojn de «ordinaraj civitanoj» kaj elektis ankaŭ nur parton el tio, kion la elektitaj de li reprezentantoj diris. Tiel oni ja kun certa pravo povas diri, ke li «priskribas la pensojn de ordinaraj civitanoj».
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-11-02 10:51
Cetere: Kiu publikigis la e-an version? Kiom da paĝoj? Ĉu ĝi havas ISBN? Kiel mi povas mendi ĝin?
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2014-11-02 10:56
La esperantlingva versio mendeblas ĉi tie:
http://www.retbutiko.net/ie/ero/putin

La bitlibro kostas 9 eŭrojn, do fakte eĉ malpli ol al finna bitlibro, kiu ĝuste nun estas vendata rabatite dum du semajnoj:
https://kirja.elisa.fi/[…]/putinin-vakea-venajan-hiljainen-enemmisto

Iom pli pri la libro legeblas ĉi tie:
http://www.kniivila.net/putin-kaj-la-popolo

Elĉerpaĵo el la libro libere legeblas ĉi tie:
http://www.glasnost.se/2014/sopiro-al-sovetio/

Krome, ĉe FEL, en la supre menciita loko, eblas elŝuti senpagan elĉerpaĵon.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2014-11-02 14:18
Mi miras ke neniu ankoraŭ demandis, laŭ la tipe esperantista maltrankvilo: "ĉu la informoj pri la premio en Finnlando iel menciis la fakton ke la verko estis verkita ankaŭ en esperanto?; ĉu la feliĉa okazo iel helpis voki la atenton al ĝi?" Mi ne volis ŝajni malsana je tiu kronika obsedo nia, sed mi fakte scivolemas...
Harri Laine
Harri Laine diras:
2014-11-02 16:32
Statistikon mi ne havas, José Antonio, nur kelkajn ekzemplojn.

Post la premiado aperis intervjuo en Helsingin Sanomat, la plej grava ĉiutaga gazeto. La raportisto demandis al Kalle: "Vi do estas trilingva: Finna, Sveda, Rusa." La komenco de la respondo estis: "Nia hejma lingvo estas Esperanto. Ni ankaŭ konatiĝis sub tiu signo. Kaj la Anglan redaktoro devas scii."

Mi ankaŭ vidis en amasinformiloj menciojn, ke la libro aperis jam en Esperanto. Dum la ĵusa librofoiro en Helsinko la aŭtoro estis intervjuata antaŭ granda publiko, kaj la intervjuanto, mem spertulo pri Rusujo, demandis pri la lingvo. La respondoj de Kalle estis aferecaj, informaj. Mi supozas, ke ankaŭ ĉe aliaj lastatempaj elpaŝoj li povis respondi similajn demandojn. Kaj en la libro mem, kiel mi skribis ĉi-supre, la aŭtoro mencias la lingvon. Ankaŭ komentojn ĉi-temajn mi vidis fine de iuj artikoloj. Pasis nur tri tagoj post la premiado kaj estas malfacile havi superrigardon. Ankaŭ Guglo ankoraŭ ne indeksis ĉion ĉi-teman, nur la plej grandajn gazetojn ĝi kovras rapide.

Mi aŭdis kaj vidis nur bonan kaj utilan informadon. Nur tio estas timinda, ke elpaŝos la kutimaj Esperanto-prelegantoj kaj ruinigos la bonajn rezultojn, ekzemple per sia praeraro numero unu: laŭdi Esperanton.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2014-11-03 00:03
Dankon, Harri. Vi pravas: espereble neniu fuŝos malprudente per la kutimaj troigoj kaj ridindaĵoj la utilan informan efikon atingitan danke al la libro de Kalle (nome ke esperanto ekzistas, ke ĝi povas utili por peri interesajn informojn, kaj ke per ĝi oni pritraktas seriozajn temojn)
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-11-04 12:54
Alia statistikajho: che Flandra E-Ligo, eldonanto de la Esperanta versio, ghis nun (do, eble en kvin monatoj) vendighis 114 ekzoj, informas Paul Peeraerts lau mia demando. "90% estas tradiciaj libroj. La resto bitlibroj. en la lastaj tagoj estis venditaj 3 epuboj... Eble tamen reage al la premio?"
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-11-04 08:10
Mi ĝojas, ke ĝenerala (ekstermovada) publiko laŭmerite taksis la libron, kiu vere estas bona kaj utila por ĉiuj interesantoj pri la nuna Rusio. Pli detale mi skribis en mia blogo: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/773485
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-11-04 11:52
Dankon por la interesa recenzo kaj la priskribo la historia kunteksto.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-11-04 11:59
(Ŝajne la reto manĝis mian ĵusan komenton, do refoje:)

Dankon, Stanislavo, por la recenzo kaj la priskribo de la historia kunteksto.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-11-04 14:38
@Istvan Ertl Nemalbona rezulto por la esperanta libromerkato, ĉu ne?
Harri Laine
Harri Laine diras:
2014-11-06 11:27
La ĉi-tema blogaĵo de Stanislavo estas vere rekomendinda, same kiel multo el liaj aliaj artikoloj.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-11-08 19:14
Ankau eblus verki libron kun titolo : homoj sub Barak Obama
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-11-14 21:04
Tio estas impona! Mi enmetas mian etan gratulon.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-11-14 21:08
per 'etan' mi volis esprimi, ke gratulo sendita de mi ne gravas. La premio ja estas grava kaj meritas grandan gratulon.
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2014-11-23 12:23
Estus interese - KION MI MEM pensas prie? Nu kiel en la libro estas literumite.

Jes, mi estas logxanto de Rusio. Diri, ke mi estas absolute indiferenta pri kio okazas en la lando, certe ne povas. Almenaux pro politikumado pri valutkurzoj la libron mi ne povas permesi al mi, ja 9 EU = ~414 rub, preskaux mia taga salajro {salajrata pro suficxe pigraj devoj ;-) Kontraux kosto de tiu libro mi povas ~ 7-foje tagmangxi! En Europo tiu cxi sumo eble suficxos por plej modesta tagmangxo ;-) }.

Cxio kio dividas popolojn de Tero min tre cxagrenas, ja ni cxiuj estas infanoj de unusola Dio!
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-12-18 23:10
La Esperanta versio de "Homoj de Putin" estis jhus recenzita de Catherine Gousseff kaj Pascal Dubourg Glatigny en grava franca revuo, La Quinzaine Littéraire.
amike
Istvàn Ertl