Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / ESPERANTO-EKZAMENOJ EN/EL TOGOLANDO

ESPERANTO-EKZAMENOJ EN/EL TOGOLANDO

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-09-14 18:19
La 10an de septembro 2011 kunvenis la stabo de TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando), la eduka fako de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto) kaj samtempe ILEI-Sekcio en tiu chi lando. La diskutoj koncernis la laborojn en Instituto Zamenhof, la pashojn de TIETo en la lerneja jaro 2011-12 en siaj roloj de eduka fako de UTE kaj ILEI-Sekcio, kaj ankau la instrulaborojn de ACE (Afrika Centro Esperantista). La sekvaj vortoj koncernos nur la ekzamenojn de TIETo kaj ACE.
ESPERANTO-EKZAMENOJ EN/EL TOGOLANDO

Stabo de TIETo : de dektre maldekstren GBEGLO Koffi, SAGBADJELOU Kokou, ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah kaj DOUMEGNON Koffi

1-Ekzamenoj de TIETo organizataj

Estas du kategorioj de ekzamenoj

a) Ekzamenoj naciaj
TIETo havas tri nivelojn : la unuanivelan (bazan), la duanivelan (mezan) kaj la trianivelan (superan). Pria gvidilo estas nun verkata.

b) Internaciaj ekzamenoj
En sia rolo de ILEI-sekcio en Togolando, TIETo organizas ankau la internaciajn ekzamenojn de ILEI/UEA. Temas pri la elementa kaj meza ekzamenoj. Pro tio chiuj membroj de la stabo de TIETo estas rajtigitaj ekzamenantoj de IEK (Internacia Ekzamena Komisiono).

 

2- Ekzamenoj de ACE organizataj
 

La laboroj de ACE koncernas la tutan Afrikon. Char ghi transpresnis laborojn de Hans BAKKER, ghi zorgas ankau pri la kurso FEREZ, per kiu Hans lernigis Esperanton al afrikanoj. Krome, ACE havas proprajn kursojn. Kaj ankau ACE ekzamenas.

a) Ekzameno pri kurso FEREZ
La kurso okazas pli perkoresponde ol surloke. Ghi konsistas el 22 lecionoj, kies finlernado ebligas al la lernanto havi tre bonan nivelon por trapasi ekzamenojn supre menciitajn kaj havi diplomojn. Tamen ankau ACE donas diplomon pri finstudo de la kurso FEREZ. Por havi la diplomon, oni finstudu la tutan kurson el 22 lecionoj, kaj poste fari resuman taskon, kies temon proponas ACE.

b) Ekzamenoj lau la normoj de ALTE
Simpla kompareto de ekzamenoj diversaj okazantaj ekster Esperantujo en Afriko kaj Europo montras, ke la nomoj de la ekzamenoj sur ambau kontinentoj estas samaj en chiu el la lingvoj oficialaj uzataj en Afriko. Tiel, ekzemple estas la diplomo  BAC (abiturienta diplomo) en Francio, kaj BAC ankau en Togolando, Benino, Kotdivuaro, ktp. La testojn de tiuj ekzamenoj proponas Togolandanoj por togolandanoj, francoj por francoj, Beninanoj por Beninanoj, ktp. Nur la nomoj estas samaj, sed la enhavo de la testoj ne. Eble tial la diplomoj havas ne samajn valorojn. BAC-diplomoj en iuj landoj estas pli aprezataj ol tiaj diplomoj en aliaj landoj. Ghuste tiel okazas nun inter la KEFR-ekzamenoj kaj la KER-ekzamenoj.
KEFR-ekzamenojn organizas KCE (Kultura Centro Esperantisto), kaj KER-ekzamenojn  "ITK/UEA/edukado.net". La diplomoj estas A1, A2, B1, B2, C1 kaj C2. Dum KCE organizas la ekzamenojn por chiuj ses niveloj, nur tri (B1, B2,C1) okazas che la alia. Neniu volas rekoni la diplomojn de la aliaj. chu estas dubo pri la valoro de la diplomoj de unu organizo ? Tia hezitado okazas ankau en Afriko pri la diplomoj supre menciitaj ekster Esperantujo afrika. Char tia kacho jam ekzistas, ankau ACE shatus havi siajn ekzamenojn lau la normoj de ALTE. Tiel ACE organizos chiujn ses ekzamenojn lau la normo de ALTE kunlaborante kun eksterafrikaj esperantistoj tre spertaj pri tiaj aferoj.


Afrikaj Esperantistoj rajtas havi siajn diplomojn Esperantajn, kaj tial ne devas atendi ke nur eksterafrikaj esperantistoj tiucelajn ekzamenojn organizu por ili. Afrikanoj mem zorgu ankau pri tio kaj jen la kunveno de TIETo de la 10a de septembro 2011 starigis la bazon por tio.  ACE nun havas la taskon rilati kun afrikaj esperantistoj, ke tiuj ekzamenoj okazu regule.